Destino
Pastora de nuvens, fui posta a serviço
por uma campina tão desamparada,
que não principia nem também termina
e onde nunca é noite e nunca madrugada.
(Pastores da terra, vós tendes sossego,
que olhais para o sol e encontrais direção.
Sabeis quando é tarde, sabeis quando é cedo.
Eu, não.)
Pastora de nuvens, por muito que espere,
não há quem me explique meu vário rebanho.
Perdida atrás dele na planície aérea,
não sei se o conduzo, não sei se o acompanho.
(Pastores da terra, que saltais abismos,
nunca entendereis a minha condição.
Pensais que há firmezas, pensais que há limites,
Eu, não.)
Pastora de nuvens, cada luz colore
meu campo e meu gado de tintas diversas.
Por todos os lados o vento resolve
os velos instáveis das reses dispersas.
(Pastores da terra, de certeiros olhos,
como é tão serena a vossa ocupação!
Tendes sempre o indício da sombra de foge...
Eu, não.)
Pastora de nuvens, não paro nem durmo
neste móvel prado, sem noite e sem dia.
Estrelas e luas que jorram deslumbram
o gado inconstante que se me extravia.
(Pastores da terra, debaixo das folhas
que entornam frescura num plácido chão,
sabeis onde pousam ternuras e sonos...
Eu, não.)
Autora: Cecília Meireles.
Traduziu para o Esperanto: Sylla Chaves.
*Menção honrosa como poesia
traduzida para o esperanto, no concurso
literário de Madrid, em agosto de 1968.
|
|
Destino*
Paŝtistin' de nuboj, mi estis dungita
de tiel senŝirma kaj vasta bieno,
ke en ĝi ne estas komenco nek fino,
kaj mankas vespero, kaj mankas mateno.
(Paŝtistoj de l' tero, vi trovas en suno
certecon pri tempo, pri voj', pozici',
Vi konas fruecon kaj konas malfruon.
Ne mi.)
Paŝtistin' de nuboj, mi iun klarigon
pri l' ŝanĝanta grego atendadas vane.
Tra l' eben' aera mi perdite iras,
eble kondukante, eble akompane.
(Paŝtistoj de l' tero, vin certe ne devas
pri miaj problemoj atingi konsci'.
Vi kredas je firmo, je limoj vi kredas.
Ne mi.)
Paŝtistin' de nuboj, mian tutan gregon,
per divers' iriza, lumradi' koloras,
kaj de ĉiuj flankoj disblovas la vento
la lanon de l' ŝafoj, kiuj dise foras.
(Paŝtistoj de l' tero, kun trafaj okuloj.
estas tre trankvila via profesi'!
Povas vi atingi ombro en forfuĝo...
Ne mi.)
Paŝtistin' de nuboj, mi ne povas dormi
em kampar' sinmova sen nokto aŭ tago.
La ŝpruco de steloj kaj lunoj ensorĉas
miajn ŝafojn misajn en perdita vago.
(Paŝtistoj de l' tero, sub dolĉa ŝirmilo
de freŝa verdaĵo, vi scias en ĝi
malkovri la neston de dorma trankvilo.
Ne mi.)
Aŭtorino: Cecília Meireles.
Esperantigo: Sylla Chaves. 1968.
*Honora mencio, kiel Esperanta tradukita
poezio, en la Belarte Konkurso de Madrido,
en aŭgusto 1968.
|