Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto

Portugala Lingvo
Desde 05/07/2002
53137 visitas.

KKE » Poesias » Aves de Arribação

Aves de Arribação

I

Era o tempo em que ágeis andorinhas
Consultam-se na beira dos telhados,
E inquietas conversam, perscrutando
Os pardos horizontes carregados ...

Em que as rolas e os verdes periquitos
Do fundo do sertão descem cantando ...
Em que a tribo das aves peregrinas
Os Zíngaros do céu formam-se em bando!

Viajar! viajar! A brisa morna
Traz de outro clima os cheiros provocantes.
A primavera desafia as asas,
Voam os passarinhos e os amantes! ...

II

Um dia Eles chegaram. Sobre a estrada
Abriram à tardinha as persianas;
E mais festiva a habitação sorria
Sob os festões das trêmulas lianas.

Quem eram? Donde vinham? - Pouco importa
Quem fossem da casinha os habitantes.
- São noivos: - as mulheres murmuravam!
E os pássaros diziam: - São amantes! -

Eram vozes - que uniam-se co'as brisas!
Eram risos - que abriam-se co'as flores!
Eram mais dois clarões - na primavera!
Na festa universal - mais dous amores!

Astros! FaIai daqueles olhos brandos.
Trepadeiras! Falai-lhe dos cabelos!
Ninhos d'aves! dizei, naquele seio,
Como era doce um pipilar d'anelos.

Sei que ali se ocultava a mocidade...
Que o idílio cantava noite e dia...
E a casa branca à beira do caminho
Era o asilo do amor e da poesia.

Quando a noite enrolava os descampados,
O monte, a selva, a choça do serrano,
Ouviam-se, alongando à paz dos ermos,
Os sons doces, plangentes de um piano.

Depois suave, plena, harmoniosa
Uma voz de mulher se alevantava...
E o pássaro inclinava-se das ramas
E a estrela do infinito se inclinava.

E a voz cantava o tremolo medroso
De uma ideal sentida barcarola...
Ou nos ombros da noite desfolhava
As notas petulantes da Espanhola!

III

As vezes, quando o sol nas matas virgens
A fogueira das tardes acendia,
E como a ave ferida ensangüentava
Os píncaros da longa serrania,

Um grupo destacava-se amoroso,
Tendo por tela a opala do infinito,
Dupla estátua do amor e mocidade
Num pedestal de musgos e granito.

E embaixo o vale a descantar saudoso
Na cantiga das moças lavadeiras!...
E o riacho a sonhar nas canas bravas.
E o vento a s'embalar nas trepadeiras.

Ó crepúsculos mortos! Voz dos ermos!
Montes azuis! Sussurros da floresta!
Quando mais vós tereis tantos afetos
Vicejando convosco em vossa festa? ...

E o sol poente inda lançava um raio
Do caçador na longa carabina...
E sobre a fronte d'Ela por diadema
Nascia ao longe a estrela vespertina.

IV

É noite! Treme a lâmpada medrosa
Velando a longa noite do poeta...
Além, sob as cortinas transparentes
Ela dorme... formosa Julieta!

Entram pela janela quase aberta
Da meia-noite os preguiçosos ventos
E a lua beija o seio alvinitente
- Flor que abrira das noites aos relentos.

O Poeta trabalha!... A fronte pálida
Guarda talvez fatídica tristeza ...
Que importa? A inspiração lhe acende o verso
Tendo por musa - o amor e a natureza!

E como o cáctus desabrocha a medo
Das noites tropicais na mansa calma,
A estrofe entreabre a pétala mimosa
Perfumada da essência de sua alma.

No entanto Ela desperta... num sorriso
Ensaia um beijo que perfuma a brisa...
... A Casta-diva apaga-se nos montes...
Luar de amor! acorda-te, Adalgisa!

V

Hoje a casinha já não abre à tarde
Sobre a estrada as alegres persianas.
Os ninhos desabaram... no abandono
Murcharam-se as grinaldas de lianas.

Que é feito do viver daqueles tempos?
Onde estão da casinha os habitantes?
... A Primavera, que arrebata as asas...
Levou-lhe os passarinhos e os amantes!...

Autor: Castro Alves.

 

Migrantaj Birdoj

I

La tempo estis, kiam la hirundoj
konsultas sin ĉe rando de tegmento,
kaj vigle babiladas, horizonton
malhelan esplorante kun atento...

Kiam la turtoj kaj konuroj verdaj,
kantante el la internlando venas...
kiam la tribo de migrantaj birdoj,
ĉielciganoj, bandoformon prenas!

Vojaĝi! la tepida vent' provokajn
aromojn portas de ekzotaj plantoj.
Printempo ekdefias la flugilojn,
flugas la birdoj kaj la geamantoj!

II

Alvenis foje ili kaj vespere
malfermis persienojn sur balkono;
kaj pli festece la domet' ridetis,
sub tremetanta la lianfestono.

El kie venis, kiuj ili estis?
- Ne gravas, kiuj estis mastrumantoj.
Murmuris la virinoj: - Gefianĉoj! -
kaj la birdetoj diris: - Geamantoj! -

Du ridoj estis - kun ekflor' sinkronaj!
du voĉoj - kun zefiragordaj gamoj!
en la printempo - du brilegoj pli!
en l'universofest' - du pliaj amoj!

Parolu, astroj, pri l'okuloj mildaj!
Lian'! - pri l'haroj estu via diro!
Birdnestoj! diru kiel dolĉa estis
en tiu sin' pepado de deziro!

Mi scias, tie kaŝis sin juneco...
Dum tag' kaj nokto kantis l'idilio...
La blanka domo ĉe l'vojrando estis
azilo por la am' kaj poezio.

Kiam en nokto la kampar' volviĝis,
arbaro, monto, la kampulkabano,
longigis la trankvilon de l'solejo
lamentaj, dolĉaj sonoj de piano.

Kaj poste, milde, plene, harmonie,
leviĝis dolĉa voĉo de virino...
Kaj klinis sin la bird' el arbobranĉo,
kaj klinis sin la stelo el senfino.

La voĉo kantis la trileton timan
de ideala, ĝema barkarolo...
aŭ sur la noktoŝultron dise verŝis
de l' Hispanin' la notojn de petolo!

III

Kelkfoje, kiam en arbar' la suno
vesperan incendion elĉenigis,
kaj kiel bird' vundita la kulminojn
de l'longa montoĉeno sangplenigis,

elstaris ama grupo, kies fono
fariĝis de la infinit' opalo,
statu' duopa de junec' kaj amo
sur musko kaj granitpiedestalo.

Kaj suba val' sopire akompanis
la kanton de la juna lavistin'!...
En kan' sovaĝa revis rivereto
kaj en liano vento lulis sin.

Ho voĉoj de l'solej'! Krepuskoj mortaj!
Susuroj de l'arbaro! Monta blu'!
Tiom da am' en via fest' kun vi
floranta, kiam vi ekhavos plu?...

Sur longa karabeno de ĉasisto
de sun' subiras plu radiis helo...
Sur Ŝia frunto diadem' naskiĝis:
ĉe l'fora horizonto vesperstelo.

IV

Jen estas nokt'! La tima lampo tremas,
gardante longan nokton de l'poet'...
kaj transe, sub kurtenoj travideblaj,
ŝi dormas... admirinda Juliet'!

Eniras tra fenestro malfermita
la pigraj ventoj de meznokta horo,
la lun' la sinon pure blankan kisas,
- dum vesperroso ekflorinta floro.

Laboras la poeto!... Gardas eble
la pala frunt' fatalan malplezuron...
Ĉu gravas? La inspiro naskas versojn,
por muz' li havas - amon kaj naturon!

Samkiel dum tropika nokto kakton
la sereneco kaŝe ekflorigas,
malfermas strofo la petalojn fajnajn,
kiun animesenco odorigas.

Sed Ŝi vekiĝas... ridas kaj parfumas
zefiron per kiseto improviza...
...La luno estingiĝas super montoj...
De l'am' lunhel'! Vekiĝu, Adalgiza!

V

Hodiaŭ la domet' ne plu malfermas
la gajajn persienojn sur balkono.
La nestoj ruiniĝis ... forlasita
velkiĝis de lianoj la festono.

Okazis kio al vivad' tiama?
Ne vidas oni plu la mastrumantojn.
...Printempo, kiu ravas la flugilojn...
forportis birdojn kaj la geamantojn!...

Verko: Castro Alves.
Esperantigo: Leopoldo Knoedt.
Fonto: Castro Alves - Elektitaj Poemoj.

[Voltar]