PeroraçãoDeus, que fizestes estas montanhas, o globo que as agüenta, esses mundos que nos cercam, esses céus que nos envolvem; que esparzis as estrelas do firmamento e as flores da terra; que resplandeceis na santidade dos justos, e trovejais na consciência dos maus; que semeais na inocência das crianças, e colheis na experiência dos velhos, derramai a vossa misericórdia sobre esta casa, sobre aqueles que a povoam no trabalho, sobre este enxame de esperanças, que aqui continuamente se renovam, sobre esta vergôntea pequenina de minha alma, que aqui fica entregue aos vossos apóstolos, mas ainda mais sobre os que hoje os deixam, galardoados com os primeiros graus do saber, para se afrontar com outras lidas. Vós, que tendes nas mãos a força, a vida e a bondade, medrai-os na bondade, na vida e na força. Incuti-lhes nos corações as virtudes que fomam o homem e as virtudes que criam os povos. Retende-os na fidelidade à vossa crença e aos vossos mandamentos, à inspirada palavra de seus mestres e aos bons exemplos de seus pais. Ponde-lhes n'alma, com o amor da justiça e da liberdade, o sentimento da tradição e do respeito,o instinto da disciplina e da ordem. Misturai-lhes com a ternura pelos filhos a memória dos antepassados, esse gênero de gratidão, imarcescível no seio das nações robustas. Daí-lhes, no perigo das lutas e na amargura dos sofrimentos, o heroísmo da coragem, o heroísmo da resignação, o heroísmo da humildade, o heroísmo do reconhecimento aos vossos benefícios entre as calamidades que os escurecem aos olhos da fraqueza humana. Ungi-os no espírito de verdade, para amarem o estudo, no espírito de regeneração, para detestarem o abuso, no espírito de obediência, para guardarem a lei, no espírito de solidariedade, para se associarem pelo bem, no espírito de resistência, para contrastarem a opressão. Ouvi-nos, Senhor, na vossa infinita generosidade, cujos tesoiros não diminuem, por mais que se despendam em maravilhas com a criação, em liberalidades com as criaturas. Para que estas se venham a multiplicar em descendentes, que os sigam no vosso caminho, e mais uma geração e outras e outras passem, contemplando, abençoando e servindo o Criador benfazejo de todas as coisas. Autor: Rui Barbosa. Do original português traduziu Floriano Pessoa, no centenário desse discurso, março de 2003. |
Fina AlvokoDio, kiu faris ĉi tiujn montojn, la globon kiu ilin subtenas, la spacon nin ĉirkaŭantan, la ĉielon kiu nin envolvas, vi, kiu disŝutas la stelojn de la firmamento kaj la florojn de la tero; kiu helege brilas en la sankteco de la justaj, kaj fulme tondras en la konscienco de la malbonaj; vi, semanta per la senkulpeco de infanoj, kaj rikoltanta per la sperto de maljunuloj, disverŝu vian favorkorecon sur tiun ĉi domon, sur ĝian laborantan loĝantaron, sur tiun ĉi svarmon el esperoj tie daŭre renoviĝantaj, sur tiun ĉi etan burĝonon miaaniman, kiun mi ĉi tie lasas sub zorgado de viaj apostoloj, sed ankoraŭ pli sur tiujn hodiaŭ adiaŭantajn la domon, ricevinte ateston pri la plenumo de la unuaj ŝtupoj de lernado, por fronti aliajn defiojn. Vi, kiu enmane havas forton, vivon kaj bonecon, disvolvu ilin en boneco kaj vivo kaj forto. En iliajn korojn plantu la virtojn formantajn la homon kaj tiujn kreantajn la popolojn. Ĉe ili retenu fidelecon al la kredo al vi kaj al viaj leĝoj, same kiel al la inspirita parolo de iliaj instruistoj, kaj al la bonaj ekzemploj de la gepatroj. Plenigu iliajn animojn, tiel per amo al justeco kaj libereco, kiel ankaŭ per la sento de tradicio kaj respekto, kaj ia instinkta ŝato de disciplino kaj ordo. Faru, ke ĉe ili kunmiksiĝu la karesa amo al la gefiloj kaj la kulto al la memoro de la prapatroj - tiu signo de dankemo neniam estingiĝonta ĉe vere fortaj popoloj. Kiam ilin sieĝos danĝero kaj luktoj, kaj amareco pro suferado, konsentu al ili la heroecon de kuraĝo, heroecon de rezignacio, heroecon de humilo, heroecon por agnoski vian favoron, meze de la malfeliĉoj vualantaj tiun bonfaradon por la miopa malforta homo. Konsekru ilin per la spirito de vero, ke ili amu la studadon, per la spirito de rebonigo, ke ili malamu perforton, per la spirito de obeemo, por agi laŭ la leĝo, per la spirito de solidareco, ke ili unuiĝu por fari bonon, per la spirito de rezisto, por kontraŭstari premadon.
Por ke tiuj multobliĝe nasku idojn, plue irontajn laŭ tiu via sama vojo, kaj unu plia generacio kaj aliaj, kaj ankoraŭ aliaj pasu, rigardante, benante kaj servante al la bonfara kreinto de la Universo.
|