Manhã Triste |
Trista Mateno |
| São pequenos os gestos que nos trazem alegrias ou tristezas. Penso nisso quando abro minha agenda e dou com o nome de um amigo, falecido há pouco: Cesarión Praxedes. Contemplo seu endereço, o número de telefone, pego uma borracha e os apago. Um gesto simples, rotineiro, sem drama, mas me sinto mal ao fazê-lo. Ali, em minha agenda, repete-se por outros meios, o rito funeral. Naquela folha, Cesarión não deixou nada que o (me) ligue a ele. Sonhei com ele outra noite, bonito, aprumado, feliz, reconciliado com sua mulher, minha amiga. Apago sua presença e parece-me ouvir o barulho rascante da colher de pedreiro que cimenta as lajes sobre o caixão. | Estas malgrandaj gestoj, kiuj alportas al ni ĝojojn kaj malĝojojn. Mi pensas pri tio, kiam mi malfermas mian agendon kaj trovas tie nomon de amiko antaŭnelonge mortinta: Cesarión Praxedes. Mi rigardas lian adreson kaj telefonnumeron kaj ilin forgumas. Simpla kaj rutina gesto, sen dramoj, kiu tamen ege konsternas min. Tie en mia agendo ripetiĝas alimaniere la funebra rito. Sur tiu folio Cesarión lasis nenion ligantan lin al mi. Alian nokton mi vidis lin en sonĝo, bela, firme staranta, feliĉa kaj repaciĝinta kun sia edzino, ankaŭ mia amikino. Mi forigas lian ĉeeston kaj havas la impreson aŭdi denove la akran bruon de la trulo, kiu cementas la ŝtonon sur lia tombo. |
| Sempre me angustio quando ouço esse barulho. Enterrado! Que desperdício! Por que nos encerram em caixotes de madeira? Em cubículos de concreto? Para mim, trata-se de algo antinatural, brutal. Se pudesse, pediria que me enterrassem nu, envolto apenas num lençol de linho, na terra pura, acolhido em seu seio, e plantassem em minha cova uma árvore que desse sombra, flores e frutos e se alimentasse de mim. | Mi multe suferas, kiam mi aŭdas tiun bruon. Entombigita! Kia sensencaĵo! Kial oni metas nin en lignajn kestojn? En betonajn tombojn? Por mi tio estas tute kontraŭnatura, kruela. Se mi povus, mi petus ke oni enterigu min nuda, ĉirkaŭvolvita nur per simpla tolaĵo, en la tero mem, akceptita en ĝia sino, kaj ke oni plantu sur mian tombon arbon, kiu donu ombron, florojn kaj fruktojn, kaj ke ĝi estu nutrata de mi. |
| Minha pobre matéria seria sugada com a seiva da árvore, transformada e vivificada pela natureza. Os passantes se abrigariam sob minha copa. As crianças, os passarinhos e os morcegos (por que não?) se deliciariam com meus frutos. Os moleques trepariam em meus galhos, como subi nas árvores de minha infância. As aves fariam ninhos entre as folhas e a vida celebraria a sua presença em todo o meu ser. Se alguém não me maltratasse ou abatesse, seria feliz. | Mia mizera restaĵo, transformita kaj vivigita de la naturo, estus ensorbita pere de la arbosuko. La preterpasantoj ŝirmos sin sub mia branĉaro. La infanoj, la birdetoj kaj la vespertoj (kial ne?) frandos miajn fruktojn. La petolemaj knaboj grimpus sur miajn branĉojn samkiel mi grimpis sur la arbojn de mia infanaĝo. La birdoj farus nestojn inter la folioj kaj la vivo festus sian ĉeeston en mia tuta estaĵo. Se iu ne molestus aŭ faligus min, mi estus feliĉa. |
| Perdoem, leitores, se acordei melancólico. Quando disse dos pequenos gestos é porque os sinto como uma verdade. Foi assim quando Elsa, minha mãe, faleceu. Morreu só, chegando em casa, numa tarde de Quarta-feira de Cinzas. Eu era correspondente em Paris e só fui avisado dois dias depois, quando a encontraram. Cheguei a tempo do enterro e fui protegido por um grupo de amigos que passaram a se revezar para levar-me a jantares, almoços e festas. Foram três dias estranhos, irreais. No terceiro, reuni-os e lembrei que precisava ficar só para reencontrar-me com minha mãe. | Pardonu min, karaj legantoj, ke mi vekiĝis melankolia. Kiam mi parolis pri malgrandaj gestoj estas pro tio ke ili por mi veras. Estis tiel kiam Elsa, mia patrino, mortis. Ŝi mortis sola, alvenante hejme, en iu posttagmeza Cindromerkredo. Mi estis korespondanto de iu gazeto en Parizo kaj estis informita pri la okazintaĵo nur du tagojn poste, kiam oni trovis ŝin. Mi alvenis ĝustatempe por la entombigo kaj estis protektita de grupo da amikoj, kiuj alternis, kondukante min al vespermanĝoj, tagmanĝoj kaj festoj. Estis nerealaj, strangaj tagoj. En la tria tago, mi kunvenigis kaj atentigis ilin pri la fakto ke mi bezonus resti sola por denove renkontiĝi kun mia patrino. |
| Fui à casa onde morava. Quando entrei, tive a sensação de que a lógica dos objetos fora quebrada. Abri o armário do quarto e encontrei dois sabonetes, com os retratos de meus filhos, um pequeno altar de sua devoção. Ela havia dado banho nos netinhos e conservava os sabonetes como relíquias de um ato sagrado. Explodi de choro, passai a tarde em prantos, mas à noite estava apaziguado, pronto para o ritual de desfazer e distribuir os restos e testemunhos de uma vida. | Mi iris al ŝia hejmo. Kiam mi eniris, mi havis la impreson ke estis iu misa logiko de la objektoj. Mi malfermis la ŝrankon de la dormoĉambro kaj trovis du tualetsapojn kune kun la portretoj de miaj gefiloj, malgranda altaro de ŝia amo. Iam ŝi banis la amatajn genepojn kaj daŭre konservis la tualetsapojn, kiel relikvojn de iu sankta momento. Mi ploreksplodis kaj dum la tuta posttagmezo mi ploradis, sed fine vespere mi trankviliĝis, preta por la tasko malfari kaj disdoni la restaĵojn kaj la atestojn de iu tuta vivo. |
| Dizem que só morremos de vez quando ninguém mais se lembra de nós. Deve ser verdade, mas a conseqüência disso é que guardamos conosco muitas almas que se foram. Pais, amigos, parentes, pessoas que admiramos, mesmo sem conhecê-las, estão lá e nos acompanham no que nos resta de vida a percorrer. De vez em quando nos visitam em nossos sonhos. às vezes um gesto, palavra ou conversa os trazem à vida por alguns breves momentos, mesmo quando já partiram há muito. | Oni diras ke ni fakte mortas, kiam neniu memoras plu pri ni. Tio devas esti vera, sed ties rezulto estas ke ni gardas ĉe ni plurajn animojn de tiuj, kiuj jam forpasis. Gepatroj, amikoj, parencoj, nekonataj homoj indaj je admiro estas tie kaj akompanas nin dum la cetero de nia vivekzistado. De tempo al tempo ili vizitas nin sonĝe. Kelkfoje iu gesto, vorto aŭ babilado revenigas ilin dum kelkaj rapidaj momentoj, eĉ kiam ili jam estas foririntaj delonge. |
| Houve época em que anotava na minha agenda com caneta. Todos os anos marcava as ausências com pequenas cruzes azuis. Achava que era uma maluquice branda e muito particular. Reescrevia os endereços quando o meu pequeno "cemitério" ficava muito aparente. Hoje, talvez por ser mais velho e medroso, fechei o "campo-santo". Só uso lápis e apago logo o que se vai. Apago do papel. No coração há lugar para todos. | Estis tempo kiam mi faris notojn en mia agendo per plumo. Ĉiujare mi signis la malĉeestojn per bluaj krucoj. Mi opiniis tion tre aparta kaj eta frenezaĵo. Kiam mia malgranda "tombejo" ekkreskis, mi reskribis la adresojn. Hodiaŭ, eble pro tio ke mi estas pli aĝa kaj timema, mi fermis tiun "sanktan tombejon". De nun mi uzas nur krajonon kaj forgumas la mortinton. Mi forgumas de la papero. En mia koro estas loko por ĉiuj. |
Autor: Fritz Utzeri. |
Aŭtoro: Fritz Utzeri. |