Intromissão |
Entrudiĝo |
| Metódica, sistemática, e morando sozinha, a mulher cultivava pequenos prazeres, aos quais se dedicava nos fins de semana. Um deles era ler. Lia bons livros, sem dúvida, mas tinha uma queda especial pela leitura de revistas. E suas preferidas eram as revistas estrangeiras, de viagem ou decoração. Aqueles mundos coloridos a deixavam encantada, tinham o poder de transportá-la para muito, muito longe dali. | Metoda, sistema kaj loĝante sola, la virino okupiĝis pri malgrandaj plezuroj al kiuj ŝi dediĉis sin dum la semajnfinoj. Unu el tiuj estis la legado. Ŝi sendube legis bonajn librojn, sed ŝi havis specialan inklinon legi revuojn. Kaj la preferataj estis la alilandaj, pri vojaĝoj aŭ dekoracio. Tiuj kolorriĉaj mondoj ravis kaj transportis ŝin al tre foraj lokoj. |
| Suas tardes de sábado eram um ritual: recostava-se na cama e se dedicava a folhear as revistas que comprara na véspera, na simpática loja 24 horas a poucos metros de seu prédio. Começava pelo cheiro. Fechava os olhos e levava uma das revistas ao nariz. Não era só o odor da tinta ou do papel. Aquelas revistas estrangeiras tinham o cheiro de outra dimensão, com a qual a mulher, flutuando em sua cama, sonhava. O perfume que emanava das páginas fazia com que uma pequena fração daqueles mundos de fato se materializasse para ela. Depois, era o tato. Abria os olhos e começava a folhear as páginas, bem devagar. Sentia um prazer físico em deslizar as pontas dos dedos pelo papel brilhante, como se apreendesse na pele as cores, as imagens. Era uma delícia. | Ŝiaj posttagmezaj sabatoj estis kvazaŭ iu rito: duonkuŝante surlite, ŝi plezure trafoliumis revuojn aĉetitajn en la antaŭa tago en ĉarma 24-hora vendejo proksime de ŝia loĝejo. Ŝi komencis per la flaro. Ferminte la okulojn, ŝi proksimigis unu el la revuoj al sia nazo. Tamen ne temis nur pri la odoro de la inko aŭ de la papero. Tiuj eksterlandaj revuoj havis la odoron de aliaj dimensioj per kiu la virino, preskaŭ ŝvebante surlite, revadis. La parfumo deveninta de tiuj paĝoj donis al ŝi la impreson ke eta parto de tiuj mondoj kvazaŭ materiiĝis antaŭ ŝi. Poste venis la palpado. Ŝi unue malfermis la okulojn kaj tre malrapide komencis turni la paĝojn de la revuo. Ŝi sentis ian korpan plezuron gliti la fingropintojn sur la brilan paperon kvazaŭ ŝi sorbus en la haŭton la kolorojn, la bildojn. Estis ege plezuriga. |
| Mas para que tudo isso acontecesse, para que pudesse aproveitar por inteiro a sensação de estar sendo transportada, precisava de uma coisa: silêncio. Enquanto folheava suas revistas, a mulher não ligava nem televisão, nem som, nada. Qualquer interferência sonora desfazia o encanto. | Sed por plene efektivigi tion, por entute ĝui tiajn momentojn, ŝi bezonis nur unu aferon: la silento. Dum ŝi trafoliumis siajn revuojn, tiu virino ŝaltis nek la televidilon, nek la sonaparaton. Unuvorte: nenion. Iu ajn sontrudo malfarus la fantazion. |
| E foi assim - assim como uma intromissão - que encarou o ruído que de repente lhe chamou a atenção naquela tarde. Não que a assustasse, de forma alguma, parecera-lhe até banal. Mas era um som e, como tal, capaz de atrapalhá-la em seu momento de relaxamento. Um som surdo, continuado, insistente. | Kaj estis tiel, kvazaŭ altrude, ke ŝi interpretis la bruon, kiu subite vokis ŝian atenton en tiu posttagmezo. Ĝi ne timigis ŝin; kontraŭe tiu sono ŝajnis al ŝi tute banala. Tamen estis bruo, kiu iel ĝenis ŝin en tiu fantaziplena momento. Surda, daŭra, senĉesa sono. |
| A princípio tentou não pensar nele. Fixou bem os olhos na página dupla da revista que mostrava uma praia das ilhas Seichelles, com um mar azul transparente e pedras de um formato estranho, estriadas, parecendo lagartos ao sol. Mas o som intermitente começou a crescer, a encorpar-se, clamando por atenção, desconcentrando-a, quase como se a provocasse. Passou mais uma página. As ilhas, o paraíso. Era ali que queria estar, era para lá que se transportaria - por que o som não a deixava? Uma terra distante, um mundo perfeito, tão diferente do seu, um lugar onde talvez jamais estivesse só. Apenas o som a puxava de volta. | Komence ŝi decidis ne pensi pri ĝi. Ŝi plenfiksis la okulojn sur la duobla paĝo de la revuo, kiu montris paradizan plaĝon sur insulo el la Sejŝeloj, kun blua travidebla maro kaj striitaj ŝtonoj de strangaj formoj similaj al lacertoj kuŝantaj sub la suno. Sed la intermita sono komencis kreski, plifortiĝis, deturnante ŝian atenton kvazaŭ defiante ŝin. Ŝi turnis alian paĝon. La insuloj, la paradizo, estis tie, kie ŝi volis esti, estis tie, kie ŝi permesus ke oni transportu ŝin - sed kial la sono ne permesis tion? Iu malproksima loko, iu perfekta mondo, tiel malsimila al la ŝia, iu loko, kie eble ŝi neniam estus sola. Nur la sono interrompis la revadon. |
| Irritada, fechou a revista. E nesse mesmo instante, num segundo - como um jato ou uma bofetada - compreendeu o que aquele som significava. Os baques surdos, compassados, deram-lhe de repente a dimensão da solidão em que vivia. Eram as batidas de seu coração. | Ĉagrenite, ŝi fermis la revuon. Kaj en tiu ĉi momento, en unu sekundo - kvazaŭ ŝprucigite aŭ vangofrapite - ŝi plene komprenis la signifon de tiu sono. La batoj surdaj, ritmaj konsciigis ŝin pri ŝia vivsoleco. Tiuj batoj estis la batoj de ŝia koro. |
Autora: Heloisa Seixas. |
Aŭtorino: Heloisa Seixas. |