Logo

Veterano?

Libro: Veterano?
Aŭtoro: Ismael Gomes Braga 
Eldonisto: Kultura Kooperativo de Esperantistoj 
Prezo: R$ 10,00 

Kara Samideano!

Kun tre granda plezuro mi tralegis vian libron “Veterano?”. Pro la ĝuo, kiun faris al mi tiu interesa, bone kaj modele redaktita verko, mi sentas urĝan bezonon esprimi al vi mian sinceran gratulon. Ankaŭ mi estas kalkulata iamaniere kun la veteranoj - mi batalis ja en la iom paca armeo dum 45 jaroj, ne ĉiam venke - kaj do rekonas en multe el tio, kion vi tuŝas, la portreton de mia propra situacio. Malgraŭ la disiga distanco de vastaj maroj, niaj spertoj estas esence similaj kaj samaj. Kaj same kiel vi mi neniel dubas pri la estonteco de nia komuna tiel kara lingvo Esperanto.

Unu el miaj plej karaj memoroj el mia kongresa restado en Varsovio dum aŭgusto pasinta estas vizito en la hejmo de D-ro Adam Zamenhof, la aminda filo de la Majstro, kiu invitis min esti kaj sidi en ĉambroj, kie loĝis ankaŭ lia patro dum la lastaj tagoj de sia vivo.

Vin samideane kaj kore salutas.

Via Paul Nylén

livraria/veterano.txt · Última modificação: 2008/06/18 19:54 (edição externa)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]