Logo

La Prediko sur la Monto

Libro: La Prediko sur la Monto
Aŭtoro: Huberto Rohden 
Eldonisto: Societo Lorenz 
Prezo: R$ 6,00 

Prezentado

Jen, nia Societo, fondita antaŭ tri jaroj por disvastigi la prispiritajn temojn, eldonas la sepan eldonaĵon kaj la sesan de Huberto Rohden, brazila filozofo de la numtempo.

Liajn du unuajn verkojn en Esperanto - Imperativoj de la Vivo kaj Maharmo Gandhi - eldonis Asocio Esperantista de Rio de Janeiro, la unuan en 1963.

Ververe Huberto Rohden havas universalan karakteron, kaj li vidas la homaron kiel tutaĵon, same kiel la aŭtoro mem de Esperanto: Lazaro Ludoviko Zamenhof. Lia Universala Filozofio estas ekvido pri la homara spirito kaj pri la spirita homaro. Li preterpasis la koncepton pri la nuntempa Religio kaj pri la scienca Filozofio, ĉar li nur vidas la ĉiaman Homaron, kaj li komprenas la universalan Kriston. Kristo vivas en li, kaj li vivas en Kristo. Nur tial li sukcesis skribi tiel profunde pri la tre grava Prediko sur la Monto.

Ĉi tiu verko ne estas simpla komentario, sed vera kompendio pri filozofio, montrante al la inicito la vojon al la Regno de la Ĉielo, al la Regno de l' Spirito. La Komitato kaj la Estraro de la Societo esperas, ke ĝi ja helpos ĉiun kristanon, ĉiun budhanon, ĉiun hebreon, ĉiun mahometanon, ĉiun homon trovi en si mem la vojon al la vera interna feliĉo.

Ni esperas, ke ĉi tiu verko ja riĉigos vian bibliotekon kaj vian spiriton.

Rio de Janeiro, Aŭgusto de 1979.
Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz

Antaŭ ol komenci sian publikan agadon, Jesuo pasigis 40 tagojn en silentado kaj meditado en la dezerto.

Kaj la mesaĝo, kiun li unue prezentis al la popolo, estas la konata “Prediko sur la Monto”, farita sur la monteto Kurun Hattin, sud-okcidente de la lago Genezareto.

Ĉi tiujn vortojn ni povas klasifiki kiel la “plataformon de la Regno de Dio”, kiel ni dirus laŭ dirmaniero politika. Ili reprezentas la programon de la dia mistiko kaj de la homa etiko, cele al kompleta memrealigo de homo.

Tuj en la komenco aperas la ok feliĉecoj, per kiuj la Majstro deklaras feliĉaj precize tiujn, kiujn la mondo opinias malfeliĉaj: la malriĉajn, la purajn, la humilajn, la suferantajn, la persekutatajn k. a. Tiu distingo inter feliĉeco kaj ĝuo, kaj malfeliĉeco kaj sufero trairas la tutan Evangelion de Kristo, kaj povas esti komprenata nur de tiuj, kiuj vekiĝis al la Realo de sia spirita Mio.

La Prediko sur la Monto reprezentas la plej fortan kontraŭaĵon inter la normo de profano kaj la idealo de inicito. Por kompreni tiel altan saĝon la homo devas preterpasi la avertojn de sia analiza intelekto kaj malfermi la animon al intuicia eksperimento. La profano opinias absurde ami tiujn, kiuj nin malamas, bonfari al niaj malbonfarintoj, cedi la tunikon al tiu, kiu rabis al ni la mantelon, suferi unu pluan maljstaĵon, anstataŭ revenĝi la ricevitan - kaj laŭ la perspektivo de mensulo li pravas. Sed la mesaĝo de la Majstro estas invito, ke homo transmensiĝu, kaj eniru en novan dimension pri konscio, neviditan kaj neaŭditan, paradokse grandiozan.

Ne helpas analizi tiun plejgravan dokumenton de la krista sperto. Ĝin komprenas nur tiu, kiu ĝin travivis kaj vivigis.

Brazilo, 01000 San-Paŭlo, Poŝtkesto 1025.

livraria/prediko_sur_la_monto.txt · Última modificação: 2008/06/18 19:16 (edição externa)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]