|
|
Ne nur Idealistoj, Sed ankaŭ InstruistojLibro: Ne nur Idealistoj, Sed ankaŭ Instruistoj Kunordigado: Elma do Nascimento Eldonisto: Taba Cultural Editora Apogo: Kultura Kooperativo de Esperantistoj Prezo: R$ 12,00 Prologo
“La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kion ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi...” (L. L. Zamenhof)
. Sen ili, Esperanto ne ekzistus. Ilia agado starigas esperantajn anstataŭantojn, disvastigantojn, subtenantojn ktp. Tutcerte ne nur pro la titolo de la libro, sed ankaŭ pro la konkludaj klarigoj, kompreneble, vi ekscias ke mi aludas la instruistojn. Ha, la instruistoj! Ili ĝenerale estas vivbravuloj, kaj imagu la Esperantajn Instruistojn! Kiom da dediĉo kaj luktaj travivaĵoj por subteni seriozan idealon, multfoje antaŭjuĝitaj de la “saĝuloj” de la planedo kaj eĉ de la landaj kulturaj aŭtoritatuloj. Kaj kiam tiaj samideanoj estas, krom instruistoj, aŭtoroj de instrumetodoj, la malfacileco estas multe pli granda, ĉar la eldonejo ekster Esperanta Movado, kun esceptoj, ne volas publikigi iliajn verkojn. Do, pro tio mi laŭdegas niajn kuraĝajn Esperantajn Instruistojn, precipe tiujn, kiuj per siaj travivaj kaj lernigaj artikoloj, partoprenas en ĉi tiu verko, nome: “Ne Nur Idealistoj, Sed Ankaŭ Instruistoj...” Tamen al unu el ili mi, plezure, volas speciale omaĝi, kiu estas S-anino Elma do Nascimento pro ŝia kunordigado rilate al la libro, kaj firma batalado por Esperanto. Iru antaŭen, Esperantaj Instruistoj! En nomo de KKE, mi gratulas vin pro viaj gravaj esperantaj agadoj. —
Givanildo Ramos Costa |