Logo

Lumo de l' Espero

Libro: Lumo de l' Espero 
Mediuma Aŭtoro: Divaldo Pereira Franco 
Spirita Aŭtorino: Joanna de Ângelis 
Prezo: R$ 7,00 

Prezento

La homo daŭrigas sian rapidan kuradon malekvilibran, malgraŭ la sennombraj invitoj por harmonio al li senditaj de la vivo.

Starigante gvidliniojn por malaktivigi la deponejojn de misiloj havantaj altan detrupovon, li tamen disvastigas la timindan “militon ĉe la steloj” de neantaŭvideblaj sekvoj; kvankam li studas proponojn favorajn al la paco inter la nacioj, li insiste testas mortigajn bombojn; kvankam li instigas la amon al la arto kaj rezervas altajn sumojn por la programoj de solidareco, li defendas la rajtojn por perforto kaj por agreso, kiam li kredas aŭ sentas sin devigata ilin uzi...

Tiamaniere la paradoksoj multobliĝas laŭ timiga kaj neklarigebla rapideco.

Ĉe la eksplodo de unu spacoŝipo, kia Challenger, milionoj da televidantoj, kiuj rigarde akompanis ĝian desurteriĝon, emociiĝas, ŝokitaj, pensante pri la valoraj vivoj detruitaj, tamen ne pripensante la malsatajn homamasojn, kiuj ĉiutage pasadas sur la televidaj ĵurnaloj kaj sur la tutmonda gazetaro, mortante pro manko de akvo kaj de pano.

Alta sentemeco regas milionojn da individuoj, kiuj konsterniĝas antaŭ multe da aliaj, kiuj fariĝas indiferentaj al la problemoj de la proksimulo, kaŭze de la terura ondo de deliktoj, kiuj ĉiujn minacas per detruado.

Registaroj, interesitaj malaperigi la malbonojn, kiuj korodas la etikajn strukturojn, instigas la konsumismon, dum la drogoj kaj la malvirtigita sekso trenas nekalkuleblan nombron da viktimoj, kiuj promenas malfeliĉaj antaŭ la senefikaj leĝoj.

Kie trovi kaj kiel apliki la solvon por tiom da suferoj?

Ne malkonsiderante la eksterordinarajn konkerojn de la inteligento kaj de la sento, ni ne povas ignori ĉi tiun teruran nokton, kiu falas sur la Teron.

Pripensante ĉi tian gravan kaj urĝan aferon ni trovas ties solvon en la Evangelio de Jesuo, kies instruoj estas la dilua forto por la reganta frenezeco, se la homo deziras ĝin apliki kiel liberigan terapeŭtikon.

Nur per la persona renoviĝo oni povos kreskigi la intereson al la spiritaj valoroj, restarigante la konfidon kaj la fratamon inter la homoj, kiuj de tiam sin reciproke rigardos kiel fratojn, laborantaj por la progreso kaj la ĝenerala feliĉo.

Por tiu celo - fari la vivon pli feliĉa kaj la individuon pli konscia pri sia respondenco - ni ĉiuj estas invititaj.

Verŝajne nia kontribuo ne estas altevalora pro ĝia malgrandeco; tamen, ĉar ĝi aliĝos al aliaj noblaj penoj, ĝi fariĝos utila pro tio, kion ĝi reprezentas en si mem.

Tiel pensante, ni kunigis ĉi tiujn paĝojn, konsistigantajn la modestan volumon, kiun ni nomis lumo de l' espero, por ke ili helpu tiujn, kiuj troviĝas en la ombroj de malekvilibro, ekvidantaj la elirvojon direkte al harmonio, samtempe proponante stimulojn kaj fortojn, kiuj malhelpos la malfeliĉajn kompromisojn kun la frenezeco kaj la suicido.

Ili ne konsistas el kolekto da kondutreguloj aŭ aro da proponoj fundamentaj sur naiva malnova moralo.

Ili estas studoj, kiuj jesigas la bonegecon de la penso de Jesuo, instigante al vivado en amo, al la memilumino, cele al tio, ke la feliĉaj sin revidiĝu, la duonmortintaj pro diversaj motivoj vekiĝu kaj la malesperaj renoviĝu.

La lumo de l' espero neniam povos estingiĝi en la homaj mensoj nek en la homaj koroj.

Plene konvinkitaj pri tiu realo, ni petegas la Majstron Jesuon inspiri nin kaj, kiel nian “Modelon kaj Gvidanton” helpi nin gardi la esperon en la intimo, eĉ se tre malfacilaj estos niaj suferoj kaj atestoj en iu ajn epoko aŭ situacio.

Joanna de Ângelis
Salvador, la 5an de Februaro 1986.

livraria/lumo_de_l_espero.txt · Última modificação: 2008/06/18 19:03 (edição externa)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]