|
|
La Alienisto
PrezentoJoaquim Maria Machado de Assis estas ĝenerale konsiderata unu el la plej altnivelaj verkistoj de Brazilo. Ĉar li verkis en la portugala lingvo, tial li ne atingis tutmondan famon, sed certe li samrangas kun Dickens, Maupassant, Flaubert, Tolstoj, Hugo kaj aliaj, pro la kapablo redoni sur liaj paĝoj, ĝis genia belo, la homajn animon kaj socion. Li naskiĝis (1839) kaj mortis (1908) en Rio-de-Ĵanejro, kaj tiu urbo estis la sola scenejo de ĉiuj liaj kreaĵoj. De tie li atingis la universalecon de homo. Ido de mulata murfarbisto kaj portugala tollavistino, li travivis malriĉan infanaĝon, kiu markis lin pro haŭtkoloro, timemo, balbutparolo kaj izoliĝemo. Ankoraŭ dum knabeco manifestiĝis epilepsio. Edukado venis nur kiam la patro post vidviĝo reedziĝis: la dua edzino ameme edukis la knabon kaj al li instruis la unuajn skrib-nociojn. Surstrate li vendis bombonojn. Tiam li ekkonis francan sinjorinon, kiu al li instruis sian lingvon. Poste li laboris en kiel metiisto en tipografio, kvazaŭ jam allogite de la presita teksto. En 1855 li publikigis sian unuan poemon en gazeto kaj de tiam ne plu ĉesis kontribui por periodaĵoj, ĝenerale felietone. En 1897 li konfundis Brazilan Akademion de Beletro kaj fariĝis ties unua prezidanto. Tiel respekteginda li estas, ke ĝis hodiaŭ oni alnomas la akademion “Domo de Machado de Assis”. Malfacile oni povas per unu vorto karakterizi la stilon de Machado de Assis, sed se elekti unu solan, plej trafan trajton, tiam eble elstarus: eleganteco. Lia verkado estis ĉiam nobla, simpla, flua kaj originala, kian nur supera rafiniteco kapablas. Ne kiel poeto aŭ dramisto li atingis la pinton de beletro, sed kiel novelisto kaj romanisto. Liaj unuaj prozaĵoj akompanis la romantikan etoson de lia tempo, sed fone jam konturiĝis la malkvieteco, la penetremo kiuj ekde frue plene montris la majstron. Ĉar poste li evoluis al la tiel nomata psikologia realismo, kiu anstataŭigis la supraĵan elvolvadon de la rakontoj, de siaj personoj, plenaj de surprizaj facetoj. Animhezitoj, hipokriteco, ĵaluzo, egoismo, memtrompado, malico, perplekso, reveno, mensogemo, ruzeco, naiveco, koramareco, indiferento - ĉiuj ecoj homaj paradas tra la verkaro de Machado de Assis, paralele kun funda simpatio al tiu sama homa estulo, kvazaŭ li tamen estimus lin kiel iom blindan serĉanton de iu vojo en la vivo. Li sukcesis per tio konstui vastan mozaikon pri la homaro, simile al Balzac aŭ Dostojevski. Li estis artisto de la detaloj de homaj animo kaj socio de sia jarcento. Laŭ tekniko, elstaris en lia verkaro ironio ksj nelinieca konstruado de la rakontoj. Per milda rideto li foje senkompate nudigas la homajn agmanierojn, la regantan misetikon kaj la sociajn regulojn. Kvazaŭ la tuta absurdeco de iuj homaj kondutoj meritus ne pli ol subtilan mokon, ne pli ol amaran amuziĝon. La faktoj mem ne tiel gravas kiel la mensa dinamiko de la roluloj, la animaj signifoj. Restas en la spirito de la leganto sorĉa miksaĵo de amareco kaj humaneco, kiuj sin esprimas per nekredeble flua prozo. “La Alienisto” ne plene ilustras ĉiujn tiujn ecojn de la arto de Machado de Assis. Mi esperas, ke estontaj esperantigoj de liaj noveloj kaj romanoj donos al la tutmonda samideanaro pli kompletan bildon. En ĉi tiu volumeto tamen montriĝas eleganteco, ironio kaj filozofiemo. En ĝiaj paĝoj Machado de Assis ŝerceme lasas al sia leganto malkomfortigajn demandojn: kio estas scienco? kio saĝeco? kio vero? kion povas koncepti pri animo la kompatinda homa komprenkapablo? ĉu oni formas socion da kunhomoj aŭ nuran aron da izolitaj, mispensantaj, misamantaj uloj? —
Paulo Sergio Viana |