Logo

La Familio de Pascual Duarte

Libro: La Familio de Pascual Duarte
Aŭtoro: Camilo José Cela
Eldonisto: Barcelona Esperanto
Prezo: R$ 40,00

Enkonduko

La unua eldono de La familio de Pascual Duarte aperis en Hispanio en la jaro 1942. Tiam la mondo dronis en maro da “sango, ŝvito kaj larmoj”, laŭ la difino de Winston Churchill. En Hispanio - kies terura milito interfrata daŭris de 1936 ĝis 1939 - homoj ankoraŭ, kaj dum longaj jaroj poste, mortis de hungro, frido, de ĝenerala mizero. Multaj milloj falis sub la pafoj de ekzekut-plotonoj, kaj same multaj miloj ekziliĝis al ĉiuj anguloj de la kvin kontinentoj por savi almenaŭ la vivon.

Ankoraŭ en 1942 la teroro kaj la ruino morala kaj materiala pez-piede premis la landon, dum ĉirkaŭe ŝtormis la granda katastrofo: la suicido de Eŭropo.

Ne mirinde, ke ankaŭ la hispana literaturo tiutempa ĉesis pulso-bati. La voĉoj de la pintuloj - Miguel de Unamuno, Antonio Machado, Miguel Hernández, Federico García Lorca, se citi nur la poetojn - mutiĝis por ĉiam, sufokitaj de la morto. La oficialaj instancoj, tiam agantaj laŭ la linioj de la faŝismo kaj la naziismo, kontrolis kaj direktis la feblan vivon intelektan de la lando kun la intenco kaŝi, sub la ekspluatado de konvenciaj temoj patriotismaj kaj sub la glorigo de iamaj heroaĵoj historiaj, la desperan paŭperecon, la senperspektivan futuron kaj la politikan teroron en kiuj vegetis la popolo.

Subite el inter la oficialaj ekranoj, kusiloj kaj maskeradoj, aperis, kiel fulmo el nigra ĉielo, La familio de Pascual Duarte. Ĝi montris la realon de la vivo hispana tiutempa. Preter la fanfaro kaj la ditiramboj de la ŝtata propagando, la romano de la juna Cela rekte spegulis la brutalon, la mizeron, la violentan temperamenton de homoj, kies naturon apenaŭ bridis kelka respekto al religiaj principoj rutine lernitaj.

Pascual Duarte simbolas, per sia sensenca krimado, la Hispanion de la civila milito kaj de postaj jaroj, kaj la romano, ankaŭ per sia stilo kaj lingvaĵo identiĝas kun la hispana realismo, krude senkompata kaj cinika, tiel elstara en la pikareska ĝenro.

Tio, ke ĉi romano tipe hispana, se konsideri ties etoson, temon kaj figurojn, akceptiĝis kun tiel granda intereso ne nur en Hispanio sed en la tuta mondo - La familio de Pascual Duarte ĝis nun eldoniĝis en 22 naciaj lingvoj, laste en la nov-hebrea - eble ŝuldiĝas al la fakto, ke, kiel diras la hispana aŭtoro Arturo Barea, ĝi pentras “la doloran kruelon de la vivo kaj la necertecon de la videbla mondo”, kies preman ĉeeston sentas en la profondo de sia koro la homoj de ĉiuj rasoj kaj landoj.

Camilo José Cela, la aŭtoro de ĉi elstara romano, naskiĝis en 1916 en Padrón, vilaĝeto de Galegio, en la nord-okcidenta parto de Hispanio. De galega patro kaj brita patrino, Cela komencis sian literaturan karieron verkante poemojn kiam li ankoraŭ ne aĝis dudek jarojn. Post La familio de Pascual Duarte, romano kiu subite famigis lin en 1942, Cela publikigis en la sekvanta jaro Pabellón de reposo (“Ripoz-pavilono”), lirika kaj elegia serio da viv-impresoj de ftizulo en sanatorio. Lia tria romano titoliĝas Nuevas aventuras de Lazarillo de Tormes (“Novaj aventuroj de Lazarillo de Tormes”) speco de modernigo de la prototipoj de la kruda mondo pikareska. Sekvis poste Viaje a La Alcarria (“Vojaĝo al La Alcarria”) aŭ rakonto pri vagado tra mizeraj kampoj kaj vilaĝoj de stepeca regiono en la centra Hispanio; La Colmena (“La Abelujo”) unu el liaj plej ŝatataj libroj, realisma priskribo de la individuaj vivoj de homoj sencelaj, frustritaj aŭ morale kriplaj loĝantaj en la Madrido post-milita; La Catira (“La Blondulino”), vasta, impona panoramo de la venezuela lando kaj de ties temperamenta gento.

Inter aliaj verkoj liaj, menciindas ankaŭ: Mrs. Caldwell habla con su hija (“S-ino Caldwell parolas kun sia filino”), San Camilo, 1936 (“Sankta Camilo, 1936”) kaj laste Mazurca para dos muertos (“Mazurko por du mortintoj”), kiu recivis en 1984 la Nacian Premion Literaturan.

Karakteriza trajto de Camilo José cela estas, ke li montras nenian simpation al siaj propraj herooj, eĉ se ilin taŭzas ĉiaj afliktoj kaj mizeroj. Li tenas sin aparte, por ke la komuniko inter la fikcio kaj la leganto fluu sen la baroj, aŭ la devioj, kiujn povus provoki personaj sentoj aŭ interpretoj. Tio donas al liaj verkoj ian sekan atmosferon de kruda cinikeco; sed kio finfine valoras estas tio, ke la leganto povu travivi kun siaj propraj memgeneritaj indigno aŭ kompato la peripetiojn de la roluloj.

La hispana lingvaĵo de Cela en La familio de Pascual Duarte prezentas ne pokajn komplikojn por ali-lingva transdono, cetere ankaŭ por la traduko en esperanton. Lia konstanta uzo de popolaj parol-turnoj kaj lia densa, barokeca stilo, kie reeĥas la sintakso kaj la sprimaj manieroj de la klasikaj aŭtoroj hispanaj de la epoko de Cervantes, donas al la verko specialan karakterizon leksikan, eĉ iel obskuran en kelkaj alineoj, kio cetere ne faciligas la tradukan taskon.

Sed mi ne dubas, ke ankaŭ ĉi-foje nia Esperanto suckese transsaltis la barieron de ĉi nova defio al siaj kapabloj beletraj.

Fernando de Diego (La Tradukinto)

livraria/familio_de_pascual_duarte.txt · Última modificação: 2008/06/18 00:19 (edição externa)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]