Logo

Dio Rekompencu Vin

Libro: Dio Rekompencu Vin
Aŭtoro: Joracy Camargo
Eldonisto: Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Prezo: R$ 5,00

Prezento

La teatraĵon, kiun vi nun legos kaj ĉe kiu vi certe plej multe plezuros, verkis unu el la plej distingindaj dramaturgoj, kiu honoras la tradician kulturon de la brazila teatro, nome D-ro Joracy Camargo, kies biografiajn trajtojn kaj verkaron mi havas la plezuron prezenti al vi sur alia loko de ĉi tiu libro.

Prezentante la nunan eldonon de “Dio Rekompencu Vin”, antaŭ ĉio mi devas konigi al la vastega esperantista publiko kelkajn multesignifajn faktojn pri la sukceso, kiun ĉi tiu mirinda majstroverko atingis kaj ĉiam ankoraŭ atingas sur la brazilaj kaj eksterlandaj scenejoj. Jen ili estas:

Kiel eksterordinara sukceso de la teatra literaturo, ĝi estas jam eldonita dudek fojojn en Brazilo, kvin fojojn en Portugalujo, tri fojojn en Argentino, du fojojn en Ĉilio kaj Usono, kaj unu fojon en pluraj aliaj landoj.

Antaŭ ne longe la Brazila Societo de Teatraj Aŭtoroj oficiale konstatis, ke ĝi estis samtempe ludita en kvar teatroj en la argentina ĉefurbo. Krom tio oni ĝin jam ludis en pluraj sudamerikaj landoj, Usono, Portugalujo, Hispanujo, aliaj eŭropaj landoj, kaj (kio plej mirigas) en preskaŭ ĉiuj urboj de Brazilo!

Unuvorte, laŭ la oficiala statistiko de tiu sama societo ĝia ludado jam efektiviĝis pli ol ok mil fojojn, ĉiam rikoltante ĉe la publiko la plej varmajn aplaŭdojn. Estas ankoraŭ menciinda la grava sciigo, ke ĉi tiu monde konata komedio estas oficiale adoptita en Usono kiel helpa libro por la instruado de la portugala lingvo en la Universitato de Baltimore kaj en la Militista Akademio de West Point.

Jam antaŭ sia nuna Esperanta vesto ĝi estis tradukita en preskaŭ ĉiujn kulturajn lingvojn de la mondo, inklusive en la polan, hebrean, jidan kaj japanan.

Al ĉio jam dirita oni povus aldoni ankoraŭ aliajn interesajn faktojn, kiel ekzemple la petoskribon, kiun kelkaj intelektuloj kaj komercistoj el la urbo Porto en Portugalujo sendis al nia fama aktoro Procópio Ferreira (*), por ke li ĝin ludu pordofermite, post la noktomezo! Tiu spektaklo bedaŭrinde ne efektiviĝis pro tio, ke “Dio Rekompencu Vin” estis malpermesita de la portugala registaro post sia sukcesoplena prezentado en 1935, en Lisbono.

Jen la plej freŝdataj statistikaj informoj, kiujn oni povus prezenti pri ĉi tiu mirinda verko. Al mi restas nur forfandi jenajn demandojn, certe naĝantajn en la menso de la sciema leganto, el ĉio supre dirita: “Kio do allogis la intereson de la legantaro kaj de la publiko por la legado kaj la teatra prezentado de “Dio Rekompencu Vin”? Kial la kritikistoj rigardis ĝin kiel la plej gravan kulturan teatran verkon, iam verkitan en Brazilo, kaj donis al ĝia aŭtoro la honoran titolon de iniciatoro de la brazila socia teatro?” Responde mi povas diri nur, ke antaŭ ol ĝi sukcese vendiĝis, la eldonado de tiaj verkoj tute ne altiris la atenton de la legantaro, ĉar tiam ne estis kutimo en nia lando legi teatraĵon. Oni ĝis tiam rigardis teatroĵon kiel verkon kompreneblan nur per prezentado sur la scenejo, ne kiel interesan legaĵon. Krom tio aliaj aferoj nekontesteble kontribuis por ĝia sukceso: la originaleco kaj socia tendenco de la temo, la filozofiemo kaj psikologia observokapablo, kun kiu la aŭtoro malkaŝe pritraktis iujn individuajn kaj sociajn moralajn problemojn, la moderna tekniko en la prezentado de la scenoj, la brileco kaj spontaneeco de la dialogoj, la kunfandiĝo de komedio kun tragedio. Ĉio ĉi kunefikis, por ke ĉiuj tuj rekonu ĉe Joracy Camargo la kapablon doni vivon kaj vibradon al ĉiuj personoj, aperantaj kaj moviĝantaj sur la scenejo.

Unuvorte, oni povas diri, ke “lia teatro povas kaj devas esti nomata, sen troigo, teatro de ideoj, tiu teatro, kiu celas ne nur amuzi aŭ distri, sed eĉ intencas kaj ĉiam sukcesas levi la animon de la spektatoro aŭ de la leganto alte super la ĉiutagaj mizeraĵoj kaj egoismaj pensoj”.

Antaŭ ol fini ĉi tiun antaŭparolon, mi devas el mia tuta koro esprimi al kelkaj personoj mian profundan dankon pro ilia helpo kaj kuraĝigo dum kaj post la tradukado de ĉi tiu verko: unue, al la eminentaj samideanoj Prof. Iŝmael Gomes Braga kaj D-ro L. C. Porto Carreiro Neto, kiuj afable reviziis kaj poluris mian tutan laboron, ĉi tie kaj tie elsarkante la sennombrajn nekorektaĵojn faritajn de la mallerta tradukinto; due, al la verkinto mem de ĉi tiu teatraĵo, D-ro Joracy Camargo, kiu komplezeme rajtigis ĝian tradukadon kaj publikigon, sendepende de iaj ratoj de aŭtoreco, kio nerefuteble atestas pri lia humanisma idealo kaj profunda amo al tiaj sociaj aferoj, kia estas Esperanto; fine, al la klera Prezidanto de la Kultura Kooperativo de Esperantistoj, D-ro Braz Cosenza, kiu ĉiel klopodis, por ĝin eldonigi en la kuranta jaro, okaze de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de nia Majstro, D-ro L. L. Zamenhof.

Sylvio Peixoto
Macaé (RJ), Oktobro 1959.

livraria/dio_rekompencu_vin.txt · Última modificação: 2008/06/18 00:12 (edição externa)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]