Sylla Chaves
Esperanto 

Portugala Lingvo 

KKE » Sylla Chaves

Bonvenon al Mia Hejmopaĝo!

(teksto ĝisdatigita en 28.02.2005)

Eble mia kara leganto surpriziĝos pri la diroj en ĉi tiu enirĉambro de mia memoro, kiun mi iom post iom klopodos ordigi per la nunaj rimedoj de informadiko. Vi certe estas konkreta vivanta homo, kiu meritus esti gastame ricevata, pro via ĝentila interesiĝo pri mi. Kaj mi volonte respondus al viaj specifaj demandoj kaj silentus pri ĉio, kio ne interesas vin. Mi klopodus ŝpari vian valoran tempon, forĵetante ĉion, kio por vi povus ŝajni balaston, neniaĵon. Resume, mi pretigus informaron speciale preparitan por vi.

Mi tamen devas adaptiĝi al la realo de la nuntempa kombiniĝo de amaskomunikado kaj informadiko, kaj dekomence difini kaj klarigi la celojn kaj enhavojn de ĉi tiu paĝo. Ĉar ĉi tio estas speco de ordigita informaro, urĝas, ke mi unue klarigu, kiu estas la informanto kaj kiuj estas la supozataj informatoj.

La Informanto

La informanto estas mi, la maljuna Sylla, poeziamanto, kiun kelkaj bonvolemuloj nomas poeto. Kaj tial mi prunteprenas la plumon de Guerra Junqueiro por priskribi miajn nunajn konsiderojn:

"Kaj tial, kiam Suno de l' Viv', en horizonto,
miksiĝas al la ombroj de l noktiĝanta for',
tre dolĉe estas halti ĉe la dekliv' de l' monto
kaj turni la rigardon al malantaŭ', kun plor'.

Al malantaŭ', al tiuj pratempoj de l' memoro
plenplenaj je kanzonoj kaj je ebria ĝoj',
ĉar ve! juneco estas lotuso, kies floro,
aperas en cent jaroj dum unu sola foj'."

Kaj mi estas ne nur poeziamanto, ne nur esperantisto, beletristo aŭ eĉ (tre sporade) komponisto. Miaj piedoj kuŝas firme surtere. Mia universitata vivo, kiel studento kaj profesoro, ĉiam estis serioza, kaj bone akceptata de ĉiuj malpoeziaj seriozuloj. La socia esplorado, al kiu mi dediĉis grandan parton de mia vivo, ĉiam baziĝis sur solidaj principoj de statistiko kaj de pozitiva dubemo. Kaj la ĉefa karakterizo de mia scienca vivo ne estas la malhela mondo, kiu nin ĉirkaŭas, sed la hela mondo, kiun ni povas konstrui, kondiĉe, ke ni ĉiam laboru serioze, okulmalferme, senlace kaj esperplene.

Miaj supozataj informatoj

Miaj supozataj informatoj estas tre heterogena grupo. Eble la pli multaj estas esperantistoj, pro mia jam pli ol 60-jara vivo da sindediĉo al Esperanto. Tamen ankaŭ multaj interesiĝas pri miaj vojaĝ-impresoj, pri la maniero, kiel mi uzis diversajn lingvojn por interkomunikiĝo. Kelkaj eble interesiĝas pri mia pli ol 5-jara travivado interne de internaciaj organizaĵoj (UN kaj Unesko); aŭ pri mia sperto en la lernado kaj instruado de fremdaj lingvoj (precipe Esperanto); aŭ pri mia materialo por alfabetumado, precipe de maljunuloj; aŭ pri la evoluado de la diversaj vortaroj, kiujn mi lastatempe ellaboras. Ĉar ne eblas pretigi specialan dosieron por ĉiu malsama interesito, tre gravas la ordigo de tiu ĉi hejmopaĝo, por ke ĉiu iru rekte al sia speciala intereso, sen perdo de tempo pro aliaj informoj. Do tiun klasigon de informoj mi klopodos konstante plibonigi, kaj ĉiam indikos la daton de iliaj lastaj plibonigoj.

Lastatempe multaj malsamaj homoj kaj organizaĵoj petis de mi iun "ĝisdatigitan vivpriskribon". La heterogeneco de ĉiuj petintoj igas neeble plene kontentigi ilin. Mi esperas, ke ĉiuj akceptos serĉi mem, en tiu ĉi kolekto da informoj, tiujn deziratajn por iliaj celoj. Komence mi enmetos ĉi tie mallongan, resuman vivpriskribon. Poste, mi konstante aldonos. Ne ĉiam en la fino, kiel normale faras junulo, kiu komencas sian profesian vivon kaj sian rigardon el la ovo, kiun li ĵus disrompis. Sed en iu ajn punkto, kiel permesas la memoro de maljunulo, kiu neniam havis taglibron aŭ ordajn agendojn, sed deziras iel ordigi siajn rememorojn, por faciligi la bezonojn de siaj lastaj surteraj jaroj.

Resume

Resume, taglibron devas verki nur tiuj, kiuj havas ion tre gravan por rakonti. Pri mi nur kelkaj vivpecetoj estas vere rakontindaj. Kaj eble kelkaj detaletoj interesas nur min mem. Tial, mi povas resume diri, ke tiu ĉi hejmopaĝo estas la Helpa Memoro de Sylla Chaves. La informanto kaj informato estas la sama. Tamen, ĉar la kaŝitaj aspektoj de mia vivo konstante fariĝis malgravaj pro la paso de la jaroj, kaj tial ili forestas ĉi tie, vi rajtas traserĉi la deziratajn informojn. Uzu ilin laŭvole. Kaj mi dankas vian intereson pri mi.

Sylla Chaves

[Reveni]