Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
4605 vizitantoj.

KKE » Prozaĵoj » Trista Mateno

Trista Mateno

Estas malgrandaj gestoj, kiuj alportas al ni ĝojojn kaj malĝojojn. Mi pensas pri tio, kiam mi malfermas mian agendon kaj trovas tie nomon de amiko antaŭnelonge mortinta: Cesarión Praxedes. Mi rigardas lian adreson kaj telefonnumeron kaj ilin forgumas. Simpla kaj rutina gesto, sen dramoj, kiu tamen ege konsternas min. Tie en mia agendo ripetiĝas alimaniere la funebra rito. Sur tiu folio Cesarión lasis nenion ligantan lin al mi. Alian nokton mi vidis lin en sonĝo, bela, firme staranta, feliĉa kaj repaciĝinta kun sia edzino, ankaŭ mia amikino. Mi forigas lian ĉeeston kaj havas la impreson aŭdi denove la akran bruon de la trulo, kiu cementas la ŝtonon sur lia tombo.

Mi multe suferas, kiam mi aŭdas tiun bruon. Entombigita! Kia sensencaĵo! Kial oni metas nin en lignajn kestojn? En betonajn tombojn? Por mi tio estas tute kontraŭnatura, kruela. Se mi povus, mi petus ke oni enterigu min nuda, ĉirkaŭvolvita nur per simpla tolaĵo, en la tero mem, akceptita en ĝia sino, kaj ke oni plantu sur mian tombon arbon, kiu donu ombron, florojn kaj fruktojn, kaj ke ĝi estu nutrata de mi.

Mia mizera restaĵo, transformita kaj vivigita de la naturo, estus ensorbita pere de la arbosuko. La preterpasantoj ŝirmos sin sub mia branĉaro. La infanoj, la birdetoj kaj la vespertoj (kial ne?) frandos miajn fruktojn. La petolemaj knaboj grimpus sur miajn branĉojn samkiel mi grimpis sur la arbojn de mia infanaĝo. La birdoj farus nestojn inter la folioj kaj la vivo festus sian ĉeeston en mia tuta estaĵo. Se iu ne molestus aŭ faligus min, mi estus feliĉa.

Pardonu min, karaj legantoj, ke mi vekiĝis melankolia. Kiam mi parolis pri malgrandaj gestoj estas pro tio ke ili por mi veras. Estis tiel kiam Elsa, mia patrino, mortis. Ŝi mortis sola, alvenante hejme, en iu posttagmeza Cindromerkredo. Mi estis korespondanto de iu gazeto en Parizo kaj estis informita pri la okazintaĵo nur du tagojn poste, kiam oni trovis ŝin. Mi alvenis ĝustatempe por la entombigo kaj estis protektita de grupo da amikoj, kiuj alternis, kondukante min al vespermanĝoj, tagmanĝoj kaj festoj. Estis nerealaj, strangaj tagoj. En la tria tago, mi kunvenigis kaj atentigis ilin pri la fakto ke mi bezonus resti sola por denove renkontiĝi kun mia patrino.

Mi iris al ŝia hejmo. Kiam mi eniris, mi havis la impreson ke estis iu misa logiko de la objektoj. Mi malfermis la ŝrankon de la dormoĉambro kaj trovis du tualetsapojn kune kun la portretoj de miaj gefiloj, malgranda altaro de ŝia amo. Iam ŝi banis la amatajn genepojn kaj daŭre konservis la tualetsapojn, kiel relikvojn de iu sankta momento. Mi ploreksplodis kaj dum la tuta posttagmezo mi ploradis, sed fine vespere mi trankviliĝis, preta por la tasko malfari kaj disdoni la restaĵojn kaj la atestojn de iu tuta vivo.

Oni diras ke ni fakte mortas, kiam neniu memoras plu pri ni. Tio devas esti vera, sed ties rezulto estas ke ni gardas ĉe ni plurajn animojn de tiuj, kiuj jam forpasis. Gepatroj, amikoj, parencoj, nekonataj homoj indaj je admiro estas tie kaj akompanas nin dum la cetero de nia vivekzistado. De tempo al tempo ili vizitas nin sonĝe. Kelkfoje iu gesto, vorto aŭ babilado revenigas ilin dum kelkaj rapidaj momentoj, eĉ kiam ili jam estas foririntaj delonge.

Estis tempo kiam mi faris notojn en mia agendo per plumo. Ĉiujare mi signis la malĉeestojn per bluaj krucoj. Mi opiniis tion tre aparta kaj eta frenezaĵo. Kiam mia malgranda "tombejo" ekkreskis, mi reskribis la adresojn. Hodiaŭ, eble pro tio ke mi estas pli aĝa kaj timema, mi fermis tiun "sanktan tombejon". De nun mi uzas nur krajonon kaj forgumas la mortinton. Mi forgumas de la papero. En mia koro estas loko por ĉiuj.

Aŭtoro: Fritz Utzeri.
El la portugala tradukis Aloísio Sartorato.

[Reveni]