Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
44100 vizitantoj.

KKE » Prozaĵoj » Oswaldo Cruz - Vivo kontraŭ Antaŭjuĝoj

Oswaldo Cruz - Vivo kontraŭ Antaŭjuĝoj

Oswaldo Gonçalves Cruz naskiĝis je la 5-a de aŭgusto 1872, en la provinco São Paulo, urbo Luís do Paraitinga. Ankoraŭ en infana aĝo li translokiĝis al Rio de Janeiro, kaj matrikuliĝis en la Fakultaton de Medicino je la 15-jara aĝo. En 1892 li diplomiĝis kiel doktoro post defendo de tezo La transportado de mikroboj en akvoj. Post kelkaj jaroj li fariĝis fakulo pri Bakteriologio en Instituto Pasteur en Parizo.

Kiam li revenis al Brazilo, li trovis gravan epidemion de pesto, kaj li tuj engaĝis sin en la batalo kontraŭ ĝi. Oni pro tio kreis federacian Instituton por Serum-Terapio, grava scienca institucio, kiu poste nominĝis Instituto Oswaldo Cruz, en Rio de Janeiro.

En 1903 oni lin elektis Ĝenerala Direktoro pri Publika Sano, posteno ekvivalenta al la nuna Ministro pri Sano. Tiam li iniciatis epokfarajn kampanjojn: la unua, kontraŭ "flava febro", kiu en Rio mortigis kvar mil enmigritojn inter 1897 kaj 1906. Por tio li starigis kvazaŭ militan strategion, dividis la urbon laŭ distriktoj, sub la respondeco de delegitoj, kunigante kurac- kaj purig-laboristojn. La polico severe punis posedantojn de kadukaj domoj, brigadoj por mortigi moskitojn kontrolis akvodeponejojn kaj akvofluejon. Oni banis domojn per fumo de sulfuro kaj piretro kaj izolis malsanulojn. Tiu kampanjo sekvis la modelon de antaŭaj eksperimentoj en Kubo, kiuj konfirmis la hipotezon da la kuba kuracisto Carlos Finlay, ke la transdonanto de la malsano estas la moskito Aedes aegypti. En tempo, kiam oni kredis pri la teorio de miasmoj, la nova sinteno kaŭzis multe da mokado kaj serĉado en la gazetaro. Sekvis prostestoj pro la iom krudaj kaj diktatorecaj postuloj de la brigadistoj. Preskaŭ samtempe oni ekbatalis ankaŭ kontraŭ pesto, per mortigado de ratoj - oni eĉ pagis por kadavroj de ratoj.

En 1904 granda epidemio de variolo atakis Rion, kaj miloj da homoj malsaniĝis. Sub la gvido de Oswaldo Cruz, oni devigis homojn en pluraj cirkonstancoj ricevi la vakcinon - kiu jam ekzistis de jardekoj. Infanojn, militistojn, edz(in)iĝontojn, vojaĝontojn, kandidatojn al lernejoj kaj loĝantojn en suspektindaj lokoj - ĉiujn oni praktike devigis akcepi la vakcinon. Kuracistojn oni punis pro falsaj vakcinatestoj kaj lernejestrojn oni severe kontrolis. Tiaj drakonaj leĝoj kaŭzis "Ribelon de la Vakcino", nome popolanoj strikis, batalis kontraŭ la polico, starigis barikadojn kaj pafadis. La gazetaro krude atakis la registaron kaj militlernejanoj aliĝis al la ribelo. Oni dekretis sieĝostaton kaj estingis la devigan vakcinadon. Sed Oswaldo Cruz venkis: en 1907 jam forestis flava febro, kaj en 1908 la popolo vaste akceptis vakciniĝon kontraŭ variolo. Li ricevis ormedalon en 1907, en Internacia Kongreso, en Berlino. Li reformis la Sanitaran Kodon kaj la sanservojn en la lando. Li krome forigis la flavan febron en provinco Pará kaj faris kampanjon en Amazonio, kontraŭ malario.

En 1913 li fariĝis membro de Brazila Akademio de Beletro. En 1916 li fariĝis urbestro de Petrópolis (provinco Rio de Janeiro), sed mortis en februaro 1907, de rena malsano.

Oni povas diri, ke Oswaldo Cruz kaj grupo da scientistoj sub lia gvido estis la enkondukintoj de scienca medicino en Brazilo. Li enkondukis la revoluciajn ideojn de Pasteur en landon kie ankoraŭ regis mezepokaj superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj. Pro tio, necesis ankaŭ ia politika talento kaj heroa rezistokapablo kontraŭ la teruraj atakoj. Eĉ la tiutempaj kuracistoj stagnis en prakonvinkoj.

Mikrobiologio estas scienco, kiu komplete ŝanĝis la panoramon de Medicino en la mondo. Variolo, ekzemple, estas malsano konata de jarmiloj, ekstreme kontaĝa kaj markanta per cikatroj. La unuaj provoj pri vakcino kontraŭ variolo estis faritaj per injektado materialo de pustuloj de milda formo de la malsano - foje kun gravaj problemoj. Poste la anglo Jenner (1749-1823) uzis pustulojn de bovoj "vacum" - de kio devenis la termino "vakcino". Kurioze, ke en tiu tempo la homoj timis, ke la vakcino povus kaŭzi al la paciento bovecan fizionomion... Nuntempe, la malsano malaperis en la tuta mondo.

La peston kaŭzas mikrobo transdonata de rataj puloj. Ĝiaj vastegaj kaj mortigaj epidemioj suferigis la homaron. La infekto povas inflamigi ka limfonodojn (bubona pesto) aŭ la pulmojn.

Flava febro estas kaŭzata de viruso transdonata de moskito. Ekzistas arbara kaj urba cikloj de la malsano. Kurioze, ke ĝi okazas nur en Afriko kaj Ameriko, sed neniam en Azio, kvankam ankaŭ en Azio vivas la sama speco de moskito. La malsano atakas ĉefe la hepaton, la renojn kaj la koron, kaj ne ekzistas medikamentojn specifaj kontraŭ ĝi. Restas la rimedoj formortigi la moskitojn kaj utiligi vakcinadon.

Paulo S. Viana

[Reveni]