Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
34844 vizitantoj.

KKE » Prozaĵoj » Meze de la Strato

Meze de la Strato

Li estis ordinara homo, piedirante en ordinara tago. Estis posttagmeze en la urbocentro kaj la ĉielo estis griza samkiel la konstruaĵoj. Nenio estis troa, eĉ ne la varmo. La tagmanĝa horo estis finiĝanta kaj la personoj revenis al siaj oficejoj, multaj el ili suben rigardantaj, kun okuloj algluitaj al la ŝtonetoj sur la trotuaroj, al la ŝoserando, al la asfalto. Kaj pro tio, pro tiu posttagmezo tiel banala, neniu rimarkis tiun viron.

Sed li estis tie, ĉe la trotuar-rando, atendante la ŝanĝiĝon de la semaforo. Li ŝajnis koncentrita, liaj okuloj fikse rigardis antaŭen, senmova, liaj manoj pendis senforte sur la korpo, unu el ili forte tenis tekon el nigra ledo. Malhela estis ankaŭ lia kompleto, iu modelo ne tre laŭmoda. Sed la ŝuoj estis puraj, poluritaj , kvazaŭ li estus ĵus foririnta el tiuj ŝupurigistaj seĝoj tiel ordinaraj en la urbocentro. Jes, li estis tie. Kvankam li daŭris senmova, kun senmova rigardo, liaj lipoj tutkontraŭe moviĝis. Estis iu minimuma movo, preskaŭ nepercep-tebla, kvazaŭ li estus preĝanta aŭ kalkulanta mallaŭte la pasantajn sekundojn, atendante la ŝanĝon de la semaforo.

Antaŭ li, sur la alia flanko de la strato, la semaforo por piedirantoj montris etan manon, malforte ruĝan, kvazaŭ dirante “Haltu”. Baldaŭ la semaforo fariĝos ruĝa por la veturiloj kaj tiu mano transformiĝos en verdan paŝantan hometon, kiu signifos “Iru”. Flanke de la viro, multaj personoj atendadis. Kaj ankaŭ trans la strato. Fakte ne estis strato, sed larĝa avenuo, historia, la ĉefa arterio de la urbo. Ĉe unu flanko kaj ĉe la alia la homoj atendadis, kun la vivoj haltigitaj, la rigardoj sencelaj - kelkaj babilantaj, sed la plejmulto sola. Kaj tiu viro, tiu ordinara viro, pli sola ol ĉiuj aliaj.

Kaj subite la semaforo ŝanĝiĝis. La du homamasoj, de ĉiu el la du trotuaroj, ekmoviĝis. Ankaŭ la viro. Li faris la unuan paŝon, poste alian -- la plandumo de liaj poluritaj ŝuoj tuŝis la asfalton. Li ekmarŝis. Sed se en la komenco li ŝajnis marŝi en la sama ritmo de la aliaj piedirantoj, tuj poste li komencis marŝi pli malrapide. Tiu subita malrapideco kaŭzis malgrandan tumulton post li. La ambaŭdirekta homfluo iom post iom malfermiĝis kaj ĉirkaŭiris la viron, kies paŝoj fariĝis pli kaj pli malrapidaj. Li marŝis kvazaŭ io detenis lin, kvazaŭ iu nevidebla ŝnuro tiris lin malantaŭen.

Kaj subite li haltis.

Meze de la ŝoseo, meze de la asfalto, li fariĝis malhelpo por tiuj, kiuj klopodis transiri la avenuon. Li haltis kaj restis senmova. En tiu momento eĉ la lipoj ne moviĝis. Io en lia interno rompiĝis, kvazaŭ iu peco estis mislokita. Post kelkaj sekundoj, la semaforo ŝanĝiĝos. Kaj la viro tie – fermita por bilanco.

Verkistino: Heloisa Seixas.
El la portugala tradukis Aloísio Sartorato.

[Reveni]