Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
4605 vizitantoj.

KKE » Prozaĵoj » Legi nur Klasikaĵojn

Legi nur Klasikaĵojn

(Atentu la sciencan terorismon: - Ĉio estas noca.)

Mi esperas, ke inter vi troviĝas homoj kiel mi, devenantaj de pli simplaj epokoj kaj, nuntempe sentantaj sin pli kaj pli sieĝataj. Mi ne parolas pri rabado, drogoj kaj similaĵoj, trafantaj ĉiujn, ne nur la preskaŭ-maljunulojn. Mi parolas pri la senkompata statistik-scienca terorismo, de ĉiu ĵurnalo, revuo aŭ eĉ babilado bombarde ĵetata sur nin.Ĉio nocas, kaj, ĝenerale, okazigas kanceron aŭ teruregajn neŭrologiajn malsanojn, kies suferantoj fariĝos tremantaj, salivantaj kaj kvadriplegiaj. Havi aktivan seksan vivon fariĝis noca afero, abstinado ankaŭ malutilas. Tio, kion hieraŭ oni nomis bona , nun oni nomas venena kaj morgaŭ denove nomos bonega por la sano. La dieto, kiun oni asertis la plej saniga, nun mortigas.

Krom tio, ĉiu ajn manĝaĵo nemanĝendas. Viando enhavas letalajn hormonojn, kiuj, minimume, devenigas kreskadon de mamoj en la viroj kaj de barboj en la virinoj. Ŝajnas superflue paroli pri antibiotikoj kaj defendiloj kun kilometraj nomoj, kaŭzantaj la aperon de miloj da malsanoj, ĉiuj nekuraceblaj. Fiŝo kaj mituloj enhavas hidrargon kaj aliajn malpurigaĵojn, tiamaniere ke, ilin digesti igas la ostojn rompiĝemaj kaj okazigas blindecon kaj surdecon post malmultaj jaroj. Panon enhavas ion, kion ili miksas kun faruno kaj faras iun ajn, sendepende de la sekso, senrevene impotenta ĝis la fino de sia vivo. Lakto enhavas ĉion, eĉ DDT, ne permesata en Usono, kie ĝi kaŭzis estingon de la haliaeto, malaperigis la kojoton, steriligis la riveron Misisipo kaj naskis centojn da aliaj teruregaj plagoj, baldaŭ trafantaj Brazilon, se oni ne tuj antaŭzorgos pri la afero, kaj ĉiuj scias, ke tio ne efektiviĝos . Vegetaĵojn, senescepte, infektas ĥolero, skistozomozo, tifo kaj danĝeraj disenterioj, krom, kompreneble, agrotoksoj, tiel fatalaj, ke proponi al iu salaton el kreso, laktuko kaj tomato taksendas hommortiga intenco. Ovoj, krom infektitaj de salmoneloj kaj venenitaj kemiaĵoj porciumitaj al la multproduktaj kokinoj, estas demetitaj de senbekigitaj kaj izoligitaj kokinoj kaj, do, stresitaj kaj nervomalsanaj, produktantaj ĉiajn malutilajn substancojn ene de sia histaro. Ne necesas diri, ke manĝi ovojn, eĉ tiujn devenantajn de bone adaptitaj kokinoj fariĝas nepra recepto por ŝtopi la koronariajn arteriojn kaj ricevi ponton el safeno je la tridekoka jaraĝo. Pastaĵo dikigas...; pastaĵo ne dikigas... Sukero estas veneno. Frukto povas malfavore influi la elcentaĵon de "trigliceridoj" ( mi ne scias, ĉu la termino estas ĝusta, ĉar tio estas novaĵo, antaŭe ili ne ekzistis). Oni trovas la bonan kolesterolon kaj la malbonan kolesterolon. Maldekstrulo forpasas pli frue ol dekstrulo. Ververa viro mortas ekskluzive aŭ pro infarkto aŭ pro aviadila akcidento, la ceterajn kaŭzojn oni atribuas al aideso aŭ superdozado de drogoj.Ŝtopu vin per vitaminoj kaj vi vivos ĝis centjaraĝa - diras kuracisto. Ŝtopu vin per vitaminoj kaj maksimume vi sukcesos havi la plej multekostan pisaĵon el la kvartalo - rebate diras alia kuracisto.

Efektiva terorismo, nun survoje al malpliboniĝo, dank'al la "patrolado" laŭ eŭro-usona stilo, jam ekruiniganta la nacion. En Usono, ĝenerale oni rajtas fumi nur surstrate kaj sub risko de atako per fajrestingilo fare de maljunulinaĉco. En Novjorko, iu ajn vestanta surtuton el pelto aŭ ledo , riskas ricevi ŝpruĉaĵon kaj sur la vizaĵon kaj sur la veston. En Britio oni emas bombardi kaj difektigi viando-vendejojn, viandofrigidejon kaj buĉejojn. Kaj la frenezumado pligrandiĝas ĉiudirekte, kiel la okazaĵo dum vizito farita de Brigitte Bardot al eskima urbeto, laŭ tio, kion mi legis en brita gazeto. Post bonega akceptado, je certa momento ŝi sugestis, ke ili devus anstataŭigi tiun viandan dieton per freŝaj fruktoj kaj legomoj. Fariĝis embarasa silento, dum la eskimoj ĵetis rigardon sur la ĉirkaŭantan frostan dezerton.

Mi donacas mian sperton al tiuj, kiuj suferas, kiel mi. Mi ne plu legas ion, krom klasikaĵoj ( En ĉi tiu momento , ekzemple, Rabeleso kuŝas ĉe mi kaj rakontas pri potenca porksaŭcaĵo, avide manĝata de Gargantuo). Legi aliajn aferojn, kiel la ceteron, sekvigas teruran malbonon. Inkluzive, kompreneble, ĉi tiun paĝon.

Aŭtoro: João Ubaldo Ribeiro
Elportugaligis:Fernando J.G.Marinho.
(El la semajna brazila revuo VEJA (Vidu), de la 30a de Oktobro 1991.)
(Ĉi tiu Esperanta versio aperis en FONTO, numero 141, Septembro 1992)

[Reveni]