- Is this an elephant?
Mia tuja inklino estis respondi nee; tamen, oni ne devas permesi, ke la unua impulso influu nin. Rapida ekrigardo ĝetita sur la instruistinon sufiĉis por konstati, ke ŝi parolas serioze kaj havas mienon similan al iu, kiu proponas gravan problemon. Sekve, mi esploris kun plej granda atento la objekton de ŝi prezentatan.
Ĝi havis nenian videblan rostron, kio povus igi frivolulon haste konkludi, ke tio ne estas elefanto. Sed, se ni forprenos la rostron de elefanto, ĝi, malgraŭ tio, ne ĉesos esti elefanto, kaj, eĉ se ĝi mortos, konsekvence de tiu kruela operacio, ĝi plu restos elefanto; plu restos, ĉar mortinta elefanto, principe estas tia sama elefanto, kiel iu ajn alia elefanto. Cerbumante pri la afero, mi pensis kontroli, ĉu tio havas kvar piedojn, dikajn piedegojn, kiel la elefantoj ordinare havas. Ĝi ne havis. Cetere, mi ne sukcesis malkovri la malgrandan voston, kiu karakterizas la grandan beston, kaj, kiel mi jam rimarkis en cirko, kiun ĝi kutimas svingi kun infana gracieco.
Fininte miajn rimarkojn, mi turnis min al la instruistino kaj konvinkite diris:
- No, it's not!
Ŝi kontente elspiretis. La prokrasto de mia respondo ŝin maltrankviligis. Ŝi tuj sekvante demandis:
- Is it a book?
Mi ridetis pro la demando: grandan parton de mia vivo mi vivadas inter libroj, mi konas librojn, mi uzas librojn, mi kapablas unuavide distingi libron inter iaj ajn objektoj, ĉu estas ili boteloj, brikoj aŭ naturaj ĉerizoj, ĉu estas ili io ajn. Tio ne estas libro, kaj eĉ supoze, ke ekzistus libroj binditaj per fajenco, tio ne estus unu el tiuj: ĝi tute ne similis al libro. Mia respondo malfruiĝis, maksimume, du sekundojn:
- No, it's not!
Mi havis la plezuron vidi ŝin refoje kontenta - tamen, nur dum kelkaj sekundoj. Tiu virino estis unu el tiuj nesatigeblaj spiritoj, kiuj ĉiam proponadas demandojn, kaj, kun maltrankvila scivolemo klinas sin super la naturon de la aferoj.
- Is it a handkerchief?
Mi tre konfuziĝis antaŭ tiu demando. Verdire, mi ne sciis, kio povus esti tiu "handkerchief" ; eble hipoteko... Ne, ne hipoteko. Kial hipoteko? Handkerchief? Sendube, malsimpatia vorto; eble ĝi estas estro de servo aŭ brakhorloĝo aŭ finfine, kaj tutcerte migreno. Kio ajn tio estus, mi sentime respondis:
- No, it's not!
Miaj vortoj laŭte sonis, kun iom da malmodereco, ĉar mi abomenis la ideon akcepti, ke tio aŭ io ajn ĉirkaŭ mi povas esti iu handkerchief.
Ŝi, do, faris plian demandon. Ĉi-foje, tamen, ŝi sendis al la demando tipan rigardon, kiu enhavis malican brilon, specon de sugesto, malproksiman defieton. Ŝia voĉo fariĝis pli malrapida ol en aliaj okazoj. Mi ne estas tute malklera pri virina psikologio kaj antaŭ ol ŝi malfermis la buŝon mi jam estis konvinkita, ke temos pri decida demando.
- Is it an ashtray?
Granda ĝojo inundis mian animon. Unue, ĉar mi scias, kio estas ashtray; nome cindrujo. Due, ĉar rigardante la objekton, kiun ŝi prezentis, mi rimarkis eksterordinaran similecon inte ĝi kaj iu ashtray. Jes. Ĝi estis ovala objekto el fajenco, ĉirkaŭ dek tri centimetrojn longa . La randoj altis proksimume unu centimetron, kaj sur ili aperis malelstaraĝoj kurbaj - du aŭ tri- sur la supra parto. En la centra kavaĝo, speco de pelvo, limigita per tiuj randoj, troviĝis malgranda peco de fumita cigaredo kaj, tie kaj ĉi tie, disigitaj cindroj, krom uzita alumeto. Mi respondis:
-Yes!
Kio tiam okazis ne eblas rakonti. La vizaĝo de la bona sinjorino tute iluminiĝis de ondo de ĝojo; la okuloj brilis - triumfo! triumfo! kaj larĝa rideto tuj ekfloris sur ŝiaj lipoj antaŭ nelonge kuntiritaj pro malĝoja kaj maltrankvila meditado. Ŝi iomete malkliniĝis de sia seĝo kaj ne povis ne etendi sian brakon kaj frapi mian ŝultron, samtempe ekkriante tre ekscitite:
-Very well! Very well!
Mi estas homo laŭnature malkuraĝa, eĉ pli koncerne rilatojn kun virinoj. Ŝi festis mian triumfon tiel varme, ke mi konsterniĝis; mi ektimis, sentis honton kaj tro da fiero. Mi foriris treege kontenta de tiu unua leciono, mi promenadis surstrate per sentima paŝado kaj vidinte en montrofenestro de butiko kelkajn belajn anglajn pipojn, min eĉ kaptis tento aĉeti unu el ili. Tutcerte mi komencus longan babiladon kun la brita ambasadoro, se mi renkontus lin en tiu momento. Mi elprenus la pipon el la buŝo kaj alparolus lin:
- It's not an ashtray!
Kaj li, verŝajne, fariĝus tre feliĉa rimarkante, ke mi scias paroli angle, ĉar, kompreneble, ambasadoro devas ĉiam tuŝi agrable la konstato, ke lia patrina lingvo ricevas ekpraktikadon de bonintenculoj en lando, kie li estas akreditita.
Aŭtoro: Rubem Braga.
Elportugaligis: Fernando J. G. Marinho.
La anekdoto "Leciono pri la angla lingvo" estis unuafoje publikigita de eldonejo José Olympio, en 1951, en la verko "50 Crônicas Escolhidas". Poste ĝi estis publikigita en "Elenco de Cronistas Modernos", de la eldonejo Sabiá, en 1971 kaj en 1980 en la kolekto "Para Gostar de Ler", 2-a volumo, eldonejo Ática. La 21-an de Decembro 1990, la gazeto "Jornal do Brasil" reaperigis ĝin, omaĝe al la aŭtoro, forpasinta la 19-an de Decembro 1990, taksita kiel unu el la plej talentaj rakontistoj de la moderna brazila literaturo.