Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35095 vizitantoj.

KKE » Prozaĵoj » Lastaj Voloj de Osvaldo Cruz

Enkonduko

La verko Traços de Osvaldo Cruz (bibliografiaj notoj, faktoj, okazintaĵoj pri Osvaldo Cruz), estas publikigita en "Memórias do Instituto Osvaldo Cruz, tomo XV, fasc. I - 1922", de D-ro Ezequiel C. Dias, unu el la disĉiploj kaj kunlaborantoj de tiu eminenta brazila scientisto.

Kiel lastan ĉapitron de sia verko, la aŭtoro transkribis la tuŝantajn vortojn, kiujn Osvaldo Gonçalves Cruz skribis al sia familio: - Últimas vontades (Lastaj voloj).

D-ro E. C. Dias nur almetis la jenan noteton: "Tre volonte mi aldonas, sen komentario, tiun malgrandan trezoron de amo, honoro kaj malegoismo, kiun lasis la Majstro, en notoj ne retuŝitaj, nekompletaj, krajone skribitaj. En la originalo mem, plena de neprecizaj, nervaj strekoj, oni observas la emocion, kiu en momento de tiel ega travivaĵo ekposedis tiun fortan, superan spiriton, memorante siajn karegajn estulojn".

Lastaj Voloj

Mi deziras sincere ke, okaze de mia morto, oni ne prizorgu la observadon de la konvenciaj formalaĵoj, kiujn la societo adoptis kiam oni foriras de la scenejo de la vivo.

Ĉar mi respektas la opinion aliulan, mi ne klasigas tiujn agmanierojn kiel kritikindajn. Mi nur pensas ke por mia propra persono ili estas tute nenecesaj. Do, mi esperas ke mia tro amata familio alkonformigu sin al tiu simplanima deziro, kiu devenas el la maniero kiel mi rigardas la morton: tre natura fiziologia fenomeno, kiu nepre neniu preterlasas.

Tiel ĝenerala, tiel normala, tiel banala ĝi estas, ke mi opinias senbezone reliefigi ĝin per specialaj ceremonioj.

Tial, mi deziras ke oni evitigu al la miaj la scenon pri vestigo de la mortinta korpo, kiu povas bone esti envolvita nur en littuko. Oni ne faru invitojn aŭ komunikojn por la enterigo, nek sepatagan funebran meson, ankaŭ ne funebrajn vestojn. La funebro montriĝas ĉe la koro, kaj ne en la vesto.

Mi insiste petas al la miaj ke ili ne plilongigu la naturan ĉagrenon, kiun alportos mia morto. Ili distru sin, promenu, helpu al la Tempo la bonfaran laboron forgesigi. Nenia avantaĝo estas, per daŭre larmantaj okuloj, igi amaraj la tagojn de nia mallonga ekzistado.

Do, ili ne uzu nigrajn vestojn, kiuj plie ne estas higienaj ĉe nia klimato; serĉu amuzaĵojn, teatrojn, festojn, vojaĝojn, por forigi tiun nubon kiu malhelpas la normalecon de la ĉiutaga vivo. Necese ni devas konformigi nin al leĝoj de la naturo.

Al miaj filoj mi petas ke ili ne forlasu la vojon de la honoro, de la laboro kaj de la devo; kaj kunprenu kiel gvidilon, ĝin alten levante, la puran, honestan kaj senmakulan nomon kiu estis mia familia heredaĵo, kaj kiun mi postlasos al ili, kiel plej valoran riĉaĵon kiun mi posedas.

Al mia tre amata Edzino, tiel sentema, tiel impresiĝema, kiu tiel malfacile konformiĝas al la afliktoj de nia vivo, mi petas ke ŝi ne konsideru mian morton kiel neripareblan malfeliĉon; mi petas ke ŝi konsoliĝu rapide, por ke ne restu mallumigita de la doloro tiu spirito viveca, inteligenta, sprita, kiu estas la ĝojo de nia hejmo kaj la preta konsolo kontraŭ la suferoj kiuj kelkfoje sin prezentas al ni. Tie staras niaj filoj, la burĝonoj pere de kiuj ni revivos - la sekuraj garantioj de nia senmorteco; ili prenos sur sin alporti tra la spaco kaj la tempo la erojn de niaj korpoj kaj spiritoj al ili konfiditaj, kiam ili naskiĝis.

Tuŝante miajn havaĵojn, ili estu dividitaj de mia Edzino inter niaj filoj. Mi insiste petegas kaj esperas ke la monaj materiaj aferoj neniam alportos la plej malgrandan malpaciĝon inter la niaj; tio estus por mi la plej doloriga eventualaĵo.

Mi petas al miaj filoj ke ili respektu nediskuteble la dividon faritan de mia Edzino.

Trad. A. C. C.
Fonto: Brazila Esperantisto. Majo/Junio 1951.

[Reveni]