Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
53199 vizitantoj.

KKE » Prozaĵoj » La Festo

La Festo

Estis kvazaŭ sonĝo. Aŭ ĉu eble estis sonĝo mem?

Estis tio, kion ŝi pensis, vidante sin meze de tiu salono plena je nekonataj personoj. Subite ŝi konsciiĝis, ke ŝi estas tute sola meze de tiu festo, ne sciante la kielon kaj la kialon de ŝia alveno tie, kvazaŭ ŝi estus kaptita en iu speco de duonamnezio, kiu faris ŝin ege maltrankvila. Ŝi ekpanikis, sed klopodis kontroli sin. Certe devus ekzisti ia ekspliko pri tio, kio estas okazanta.

Ŝi decidis rezoni poparte: unue tio estas iu festo. Pri tio ŝi ne dubas. Kaj tiu festo estas granda, ĉar tiu salono ŝajnas ne de iu hejmo, sed de loko luita por eventoj, eble iu klubo aŭ restoracio. La salono, kie ŝi troviĝas, estas plenplena, troplena de homoj. Ŝi apenaŭ sukcesas vidi la plankon, tamen ŝi perceptis ke ĝi estas el marmoro, eble kun desegnaĵoj. La alia konstato, kiun ŝi faris, estis ke sendube ŝi estas tute sola. Ŝi ne estas akompanata de alia persono, kiu pro iu ajn motivo dummomente malĉeestis. Ne. Ŝi estas certa, ke ŝi estas tute sola. Kaj plie: ŝi sentas, ke ŝi ne apartenas al tiu loko, ke tie ŝi estas entrudulino, eble nedezirata persono. Jes, sendube estas tio, ŝi konkludis: ŝi estis meze de iu festo al kiu ŝi ne estis invitita.

Senentuziasme, ŝi moviĝis. Petante permeson per ridetoj kaj kapmovoj, ŝi trairis la homamason, ektuŝante ŝultrojn, dorsojn, manikojn kaj sentante ene de siaj naztruoj la invadon kvazaŭ en ondo de iu netolerebla franca parfumo. Tro forta parfumo. Ŝi abomenis fortan parfumon. Ŝi tute ne komprenis kiel virinoj povas toleri tiajn fortajn parfumojn? Iu kelnero, kiu ankaŭ klopodis trairi la homamason, kun la aldona tasko alporti pleton, preterpasis ŝin, sed nenion proponis al ŝi. Cetere neniu ŝajnis atenti pri ŝi. Neniu rigardis ŝin. Estis kvazaŭ ŝi ne ekzistus. Malgraŭ tio ŝi insistis, ŝi daŭre marŝis. Ĉe la fono de la salono estis arkado kaj eble post ĝi povus esti verando aŭ iu loko, kie ŝi povus spiri.

Tro da homoj – ŝi pensis. Tro da homoj. Kaj ĉiuj parolas samtempe. Ŝajnas ke ili havas multon por diri. Vortoj, vortoj, vortoj, torento da sonoj plenigantaj la aeron, kirle survoje al la arkoforma plafono, fluantaj sur la muroj, kvazaŭ reenirantaj en tiujn vanajn buŝojn, renutrantaj iliajn sencelajn parolojn. Kaj la virino tie, perdita.

Eble mi devus eliri, ŝi pensis. Foriri de tiu ĉi loko.

Kaj kunigante ĉiujn siajn fortojn, ŝi fermis la okulojn. Ŝi finfine decidis vekiĝi.

Verkistino: Heloisa Seixas.
El la portugala tradukis Aloísio Sartorato.

[Reveni]