El: La Plenumanta Estraro
Al: Ĉiuj Funkciuloj
Kiel sciate de ĉiuj, nia entrepreno ĉiujare okazigas sian Kunfratiĝan Tagon, oportuna evento por ke laborkolegoj kaj iliaj familianoj renkontiĝu en etoso de kunfratiĝo, de malstreĉiĝo kaj de sana kamaradeco. Tiel same, kiel en aliaj okazoj, la ĉi-jara Kunfratiĝa Tago efektiviĝis en la kampara sidejo de Fondaĵo, kiu portas la nomon de la fondinto de nia entrepreno, la karmemora patro de nia nuna Direktoro-Prezidanto. Bedaŭrinde, ne ĉiuj kapablas kompreni la spiriton de la evento, kiel atestas la malagrablaj aferoj pri kiuj ni ĝuste parolos.
Jam dum la unua matĉo de la interdepartementa futbala turniro, okazinta matene, Homaj Rimedoj x Konservado kaj Riparado, ekaperis la unuaj konfliktoj. D-ro Almejda, asesoro de nia Jura Departemento, ĝentile sin prezentis kiel arbitracionton. La mokado pri la larĝa duonpantalono de D-ro Almejda, oni eĉ tolerus, ĉar tio konformiĝadis al la malstreĉiga spirito de la okazaĵo. Tamen, nenio pravigas la kovardan agreson, viktimiganta D-ron Almejdan, post kiam li fajfile indikis penalon, kio ebligis la venkon al la Departemento pri Homaj Rajtoj. Dum la matĉo Librotenado x Provizejo, evidentiĝis la intenco de la provizejludantoj mallojale atingi nian estimatan kasiston Gurĵel, kiu rifuzante liveradon de anticipaj ordonpagoj al la oficistaro, ĝuste agas laŭ gvidlinioj de la Estraro kaj ne - kiel verŝajne supozas liaj kontraŭuloj - tio estas, propavole. Gurĵel restis senkonscia ĝis la horo de distribuado de donacoj, alia bedaŭrinda epizodo, pri kio ni poste komentarios. La futbala turniro atingis la kulminon de la fortotrudo dum la decida matĉo, Sekretariejo x Pakado kaj Ekspedado, okazinta je la 3a p.t.m., kiam ĉiuj jam estis plendantaj pri la ekmanĝado de la ĉurasko kaj,samtempe, strebado invadi la ĉuraskujon, flanke de grupo de patrinoj serĉantaj manĝaĵon por siaj filoj fariĝis trude forpuŝitaj de membroj de nia Departemento pri Interna Sekureco. Krome, okazis kampara batalo inter ludantoj kaj spektantoj, kaj sekve de tio kolego Druck, el la Fakturado, tiama arbitracianto, restas enhospitaligita ĝis hodiaŭ. Estas menciinde, ke li ricevadas kompletan asiston de la entrepreno, malgraŭ ke, oni ne konsideras la okazaĵon dumlabora akcidento, sed...
Kiel faras ĉiujare, nia Direktoro-Prezidanto sinpretigis esprimi per kelkaj vortoj sian dankon al ĉiuj, kiuj kunlaboris dum la jaro por la kreskado de la entrepreno. Oni akceptis lin per jenaj krioj: "Vivu, flatulo!", "Parolu, naŭzulo!" kaj "Nenian prelegon, ni volas manĝaĵon!" Li ankaŭ ricevis panon sur la frunton.
Pro sia konata senco demokratieca kaj tolerema, nia Direktoro-Prezidanto decidis rezigni pri la diskurso. La tagmanĝo okazis sen rimarkindaj incidentoj, krom la perfida disverŝado de la enhavo de plato de terpoma salado sur la kapon de D-ro Almejda, plua konsekvenco de lia matena agado kiel futbala juĝisto. Cetere, la konsumado de biero estis granda kaj je certa momento oni aŭdis maldecajn petojn por ke la dignega edzino de nia Direktoro pri Industrio, S-ino Bruna, surtable staranta, prezentu striptizon, kio devigis nian Direktoron stringi sian edzinon. Jen alvenis la horo por loti la numerojn respondajn al ricevotaj donacoj, kio estis farita de la indega edzino de nia Direktoro pri Planado, S-ino Sankta, akceptita per krioj: "Bon-ŝanc-ul-in-o!", "Fortun-ul-in-o!" La unua numero lotita de S-ino Sankta apartenis al ŝia nevo Roni, de la Arta Departemento, kio vekis ĝeneralan ribelon kaj kriojn: "Koluzio!" Ĉiuj ĵetis sin sur la donacojn kaj dum la konfuzo pluraj membroj de nia Kontrola Konsilantaro fariĝis piedpremitaj kaj S-ino Bruna suferis kelkajn premegojn.
La estraro pretas forgesi la okazaĵojn efektiviĝintajn dum la Kunfratiĝa Tago, kondiĉe ke la funkciuloj ankaŭ promesu fari tion. Membroj de Sekretariejo, Pakejo kaj Ekspedejo ade envolviĝas en oftaj bataletoj dum la laborhoraro pro la nefiniĝinta ludo. Krome, D-ro Almejda, kies ĉeesto en nia Jura Departemento estas nepraĵo, ne povas aperi en la entrepreno, ne riskante suferi baton. Tio malprofitigas nian produktadon. Se la aferoj plu restos tiaj, la estraro kontraŭvole sindevigos elekti drastajn decidojn, kiel ekzemple, forstreki la Kunfratiĝan Tagon de la venonta kalendaro.
Verkis: Luiz Fernando Veríssimo
Elportugaligis: Fernando J G Marinho.