Je ne suis bien nulle part, et je crois toujours que je serais mieux alileurs que là où je
suis.(*)
Baudelaire
La deziro morti forestis, sed tamen ne anstataŭita per la deziro vivi. Indiferente.
La psikiatro ŝanĝis la antidepresian medikamenton kun nigra strio per alia malpli forta, kun ruĝa strio. Ŝi mensogus, se ŝi dirus ke ŝi ne pliboniĝis. Tute kontraŭe. Kompare al la travivaĵoj en la plej alta grado de la depresio, nun ŝi sentas sin multe pli forta. Post la vekiĝo ŝi ne plu sentas tiun sufokan angoron; tiu fera mano, kiu kunpremis al ŝi la gorĝon, ŝajnis rezigni turmenti ŝin. Sed la tristeco, la melankolio daŭre estas ene de ŝi mem. Nenia entuziasmo pri nova tago, nenio stimulas ŝin ekagi. La vivo ŝajnas al ŝi neutila tumulto, ĉiam atendanta ke io okazu. Tagon post tago la rutino forkonsumas la ekziston. Ho, se ŝi povus salti for de la tempo!... Kio frenezigas ŝin estas tiu eterna ripetado. Ĉio komenciĝas kaj tuj poste finiĝas. Publikigi libron kaj tuj poste esti pridemandita pri la sekvonta verko. Neevitebla sinsekvo. Fino--komenco, komenco-fino, naskiĝi-morti, nokto-tago, somero-vintro. Oni vivas nur por morti. Ŝi ne vidas sencon en la vivo.
La absurdo de la ekzistado nur inspiras senkuraĝon, enuon. Ĉu ekzistus iu respondeca pri la homa suferado?
Certe la primitivaj popoloj neniam travivis la hororon de la depresio, nek la turmenton de la kartezia menso. Oni tiam nur konadis la cirklan tempon, sezono sekvanta alian, la tago sekvanta la nokton, la vivo enfluanta en la morton kaj kreante spacon por nova vivo.
Sed ŝi, ne; ŝi naskiĝis en la tiel nomata civilizita epoko, en mondo, kie la neŭrozo estas la normo.
Ĉu ni ĉiuj estas kondamnitaj vivi, atendante Godot (**)? Kiu finfine estas Godot? Ŝi suspektas ke Godot estas alia nomo por la Atendo. Kondamnitaj atendi senfine...
Kiam la depresia procezo komenciĝis, ŝi matene ne sukcesis ellitiĝi, nek malfermi la fenestron. Des pli iri sub la duŝilon, kiel ŝi kutime faris tuj post la vekiĝo. Ĉiuj antaŭe vivigaj aferoj kiel la Muziko, la Taglibro, la kontakto kun la Naturo estis flanken lasitaj. Ŝi estis perdinta la kontakton kun sia propra animo. Antaŭ la neskribitaj paĝoj de la Taglibro, ŝi longe atendis la rekontakton. Sed la animo silentiĝis kaj ne permesis al ŝi aŭdi la voĉon de la silento. Kia doloro esti apartigita disde si mem. La suko de la vivo sekiĝis, la mondo senkoloriĝis.
Kian mankon ŝi sentas pri la amiko, kiu tiel frue foriris, kunportante kun si altvaloran parton de ŝia vivo. Li estis la konfidenculo, la frato, tiu, kiu sciis aŭdi kaj kun kiu ŝi kundividis siajn timojn kaj dubojn. Kiom da profundaj spertoj ili travivis kune! Estante antropologo, li enkondukis ŝin en fascinan mondon. Ŝi reviziis liajn tekstojn, kunestis en la esploroj, plonĝis funde kun li en la studon de la Religioj. Mistikaj travivaĵoj, ŝanĝitaj statoj de konscio, sinkronaj fenomenoj plenaj je amesprimo, kiom da plonĝoj en la nevideblan flankon de la vivo! Ŝi konas la vojon, kial ŝi hezitas? Ŝi devas eliri el tiu Limbo, el tiu nebulo, kiu ĉion kaŝkovras, el tiu apatia stato, el tiu senfina atendo. Kiun direkton ŝi elektu serĉe al sia perdita animo?
Ŝi enspiras funde - jen venko. Antaŭe la spiro estis kurta kaj supraĵa. Ŝi denove enspiras ankoraŭ pli funde kaj preskaŭ kapturniĝas. Pli funde. Ŝi volas plenigi la pulmojn je aero. Tuj poste ŝi malfermas la kranon de la duŝilo, demetas la vestaĵon kaj restas senmova sub la akvoŝpruco. Antaŭ ŝiaj fermitaj okuloj, la Rado de la Fortuno, tiu granda arketipa mandalo, rondiras malrapide alternigante la supron kaj la malsupron. Kiel eskapi el tiu eterna rondiro? Kiel venki la cirklan tempon?
- Kiel eliri el tiu situacio? - ŝi demandas al si mem laŭtvoĉe.
Kvazaŭ responde, ŝi ekaŭdas KD, kiu estas ludata en najbara konstruaĵo. Temas pri iu nova najbaro, kiu ŝatas klasikan muzikon. La sono eniras senobstakle tra la baskulfenestro. Ŝi tuj rekonas la nekonfuzeblan tembron de Fischer-Dieskau, la granda solisto de la Kantatoj de Bach. Ŝi havas la saman sonregistron, sub la direktado de Karl Richter. Temas pri la kantato “Christ lag in Todesbanden” (Kristo en la agonio de la morto). Kio estas depresio, se ne tiu mortiga agonio? Ardantaj larmoj estas finfine plorataj. La Rado de la Fortuno daŭre rondiras, sed nun ŝi ne plu estas en la periferio, sed senmova en la Centro, ekster la Rado, for de la Tempo. En la centro de la Rado brilas la vorton ARTO. Nur pere de ĝi oni povas trovi la elirejon. Kvazaŭ renovigite de baptaj akvoj, ŝi ĉirkaŭvolvas sin en la bantuko kaj iras al la dormoĉambro. Ŝi viŝas la larmojn. La nebulo fordisiĝis. Ŝi sidiĝas, nuda, antaŭ la skribotablo, malfermas la taglibron kaj reprenas la dialogon kun sia animo.
(*) Mi neniam fartas bone ie ajn kaj mi ĉiam kredas ke mi fartos pli bone tie, kie mi ne
estas.
(**) “Atendante Godot”: teatraĵo de Samuel Beckett. La esprimo signifas “vana atendo”.
Aŭtorino: Maria Luiza de Andrade.
El la portugala tradukis: Aloísio Sartorato.