Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
4605 vizitantoj.

KKE » Prozaĵoj » Bonuloj kaj Sentaŭguloj

Bonuloj kaj Sentaŭguloj

Mi konis knabon, kiu antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj gajnis stipendion por studi patogenezan anatomion en Usono, kaj neniam plu revenis. Ĉu li amerikaniĝis? Ĉu li fariĝis ensorĉita? Ĉu li riĉiĝis? Ne, tute ne, li loĝas en malvarmega urbeto, preskaŭ ĉe la limo de Kanado; li havas salajron, kiu sufiĉas nur por nepraj elspezoj; li ne amuziĝas, pasigas la tagojn kaj multajn horojn de la nokto ene de eksperimentejo. Li alkolektiĝis al la esploristoj pri kancero. Oni rimarkis lian talenton kaj petis lin, ke li restu. Do, li restis. Elstara inter la plej elstaraj studentoj lernfrekventantaj la Fakultaton pri Medicino de Belo Horizonte, li rezignis pri la estonto, forlasis ĉion, fariĝis anonima kaj malriĉa, eniris en laikan klostron, forlasante sian laboron nur por iomete ĝemi pro malvarmo kaj sopiri pri Brazilo, antaŭ ol enlitiĝi.

Homoj tiaj, kiaj D-ro Albert Schweitzer, kapablaj ŝanĝi artan aŭ beletran destinon por filantropa sindediĉo, fariĝas la nuntempaj sanktuloj. La malvarmeco de eksperimentejo, tamen, ankoraŭ ŝajnas al mi pli stranga kaj arida mondo ol Franca Ekvatora Afriko. Ami la homojn de malantaŭ mikroskopo, sen iam ajn senti la reciprokecon de la grandanima ago, mirigas kaj hontigas min, senpasian egoiston.

La faktoj estas afliktigaj. Oni malpligrandigas la sieĝon kontraŭ kancero en Usono kaj en aliaj landoj. La konkero de la interplanetara spaco ne kaŭzas tiom da emocio, kiel tiu batalo kontraŭ la morto. Antaŭlonge, la epidemioj alvenadis neatendite kaj pereigis tutajn popolojn. La modernaj epidemioj sin prezentas laŭ modernaj aspektoj. La statistikoj diskonigas, ke 450 mil usonanoj fariĝos viktimoj de kancero en ĉi tiu jaro; el tiuj, 260 mil estas kondamnitaj al morto. Krome, oni scias, ekzemple, ke en la nordo de Usono malgrandiĝas la mortokvanto pro leŭcemio, tamen, en la sudo ĝi kreskadas. La malsano aspektas mistera kaj terura. Ĝi ne teruras nur la scienciston kaŝitan inter asepsaj muroj, izolanta virusojn, aranĝanta taktikajn skemojn, antaŭvidanta esperojn, ŝokita antaŭ elreviĝoj, ripetanta kiel la poeto, ke "ĉiu nova provo fariĝas aparta fiasko". Nepras uzi en ĉi tiu milito - nun parolas fama sciencisto - ĉiujn rimedojn, kiuj konkeris mondojn.

Mi admiras tiajn homojn, kun la plej pura kaj natura simpatio el mia animo.

Antaŭ kelkaj jaroj mi vizitis Instituton Pavlov, proksime de Leningrado. Tie, en modesta kaj ankaŭ malvarma ĉambro, oni prezentis al mi maldikegan viron, neglekteme vestitan, kun malkombitaj haroj, kaj kun timemo karakteriza de homoj ne havantaj la kutimon multe paroladi.Li estis fama sciencisto, nomata Victor Fiodorov. Kun pacienco, li klarigis al mi la naturon de la eksperimentoj de longe efektivigitaj de li, celante la akiron de pli pecizaj informoj pri la kancero kaj pri la transigado de la akiritaj karakteroj. Li rakontis al mi, kun iom da tenero, pri la vivo de la teruritaj musoj, tiam rigardataj tra aparato plenaj de labirintoj. Li detale parolis pri siaj iroj kaj revenoj, induktaj kaj deduktaj, falsaj spuroj, eraroj, neatenditaj okazaĵoj, novaj rimarkoj por la Scienco. Do, li resume prezentis al mi plenan raporton pri tio, kio estas lia propra ekzistado. Poste, li mutiĝis. En tiu momento, kompreneble, venis al mi la ideo demandi lin, al kiu konkludo li alvenis. La maldika viro prezentis amaran rideton, kvazaŭ li estus infano ne ricevinta donacon, kaj respondis: "Mi ankoraŭ ne venis al iu ajn konkludo; nenio evidentigas, ke mi ion kontribuis por la venko super kancero".

Kiam mi alvenis eksteren, ĉe silento profundigita de la neĝo kaj de la akrega kriado de la kornikoj el la supro de la abioj, mi komprenis, ke ne eblus forgesi, iam ajn, tiun rideton. Mi faras nenion por la bono de iu ajn kaj tute certe mi faras malbonon al kelkaj personoj. Tamen, la rideto de la sciencisto Fiodorov elmontranta lian daŭran disreviĝon dum tiom da laborjaroj, almenaŭ akuzas min kaj ne permesas forgesi, ke mi venis al ĉi tiu mondo, kaŭzanta dolorojn kaj ne zorganta pri la malgrandigo de la doloro de iu ajn. Sentaŭgulo. Postrestas al mi la vulgara vanteco scii, ke mi utilas al nenio, ĉar por la nuntempaj intelektuloj estas mirinda afero, ne senti kompaton al la homaro. Ve al mi, kiu sentas tion, kaj faras nenion!

El "Homenzinho na Ventania" - eldonaĵo de la aŭtoro, 1962, represita en Kronikoj - eldonejo Ática,1987. "Fonto", n-ro 141, Septembro 1992.

Aŭtoro: Paulo Mendes Campos.
Elportugaligis: Fernando J G Marinho.

[Reveni]