Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35101 vizitantoj.

KKE » Prelegoj » Petrolo, La Nigra Oro kiu movas la Mondon

Petrolo, La Nigra Oro kiu movas la Mondon

Brazilo jam produktas petrolon pli ol ĝi konsumas, sed nia ŝtata kompanio ankoraŭ ne havas sufiĉe da rafinejoj por produkti la necesajn derivaĵojn kiel ekzemple dizeloleon. Do, Petrobras importas dizeloleon kaj eksportas gason, benzinon, kaj lubrikaĵan oleon. Interesas rimarki ke la kvalito de tiuj derivaĵoj, kiujn ĝi eksportas estas pli bona ol tiuj kiujn ni brazilanoj konsumas, ĉar ĝi devas plenumi la internacian kvaliton por eksporti ilin. Oni profitas en tute la petrolon, nenio perdiĝas, kaj el la petrolo oni produktas plastikaĵojn, parafinon, gason, benzinon, diseloleon, kerosenon, kaj multajn kemiajn produktojn.

Vere la derivaĵoj estas uzataj en aŭtomobiloj, elektrizado, hejmoj, kuraciloj, aviadiloj, ankaŭ oni uzas ĝin en agrikulturo kaj en la pavimoj. La ŝtato kiu esploras pli da petrolo estas Rio de Janeiro en la urbo Campos dos Goitacases (Kampoj de la Gojtakazojn), tie oni esploras ĝin el la fundo de la maro. Kaj en la komenco, kiam Petrobras malkovris la petrolputojn en Kampoj de la Gojtakazes, la spertuloj en esplorado de petrolo en la tuta mondo diris ke neeblas esplori ĝin ĉar la profundeco estis tre granda. Sed Petrobras laboris kun la Federacia Universitato UFRJ kie la inĝenieroj cerbumis novajn teknologiojn kaj nun Petrobras esploras petrolon pli ol unu kilometro funde en la maro, kaj tiamaniere ĝi estas pionira en la esplorado en profundaj akvoj. Nuntempe Petrobras starigos du novajn rafinejojn, unu en la nordoriento, kaj alia en la suda parto de Brazilo, kaj la estrino de ŝtato Rio de Janejro klopodas politike starigi tiu rafinejo en la urbo Kampoj de la Gojtakazoj.

Post la starigo de tiujn du rafinejojn Brazilo finfine fariĝos sendependa rilate al petrolo kaj derivaĵoj.

La novaj teknologioj permesas malkarigi la rafinadon de petrolo, kaj UFRJ pere de la fako COPPE ĉiam helpas Petrobras celante krei novajn teknologiojn.

La modernaj rafinejoj ne bezonas multajn laboristojn ĉar ĝi estas komplete aŭtomatigitaj kaj kontroleblaj pere de komputiloj, tio permesas ankaŭ pligrandigi la produktadon kaj plibonigi la kvaliton.

La laboristoj de la platformoj devas vojaĝi du horojn pere de helikoptero disde la centro-urbo Kampos por alveni al la platformoj kaj pro tio ili laboras dum 15 tagoj (nokte kaj tage) kaj post ili restas unu monato hejme.

La rafinejoj ankaŭ funkcias rekte, pro tio la laboristoj laboras alterne laŭ horartabelo.

Kaj nun mi klopodos klarigi kiel ni procesas petrolon...

Por disigi la plurajn partojn de la petrolo oni varmigas ĝin pere de kranoj kiuj trapasas grandan altfornon kaj post la petrolo eniras grandan turon kie oni kontrolas paŝon post paŝo la temperaturo, vere oni gradigas la temperaturo de la plej alta parto de la turo ĝis la suba parto en pluraj pletoj.

El ĉiu pleto elliras iu derivaĵo.

Tiuj derivaĵoj disigas laŭ sai denseco kaj tio oni sukcesas kontroli injektante la saman produkton pli aŭ malplivarma.

Kiel malriĉa ekzemplo oni povas diri ke la turo estas granda boligilo kun pluraj truoj pere de kiuj elliras la derivaĵojn.

La laboro en tiuj rafinejoj ne estas facila kaj estas eĉ ter danĝera ĉar oni laboras kun altajn temperaturojn, premojn kaj produktojn kiuj povas bruli facile. Do, la laboristoj devas ĉiam esti atentaj kaj pretaj por estingi fajron, kaj ankaŭ kontroli se la maŝinojn bone funkcias kaj ĉefe serĉi likojn kiuj povas bruli.

Bone, finfine oni diras ke petrolo estas "La nigra oro kiu movas la mondon" kaj ni akordiĝas. Vere kiam la prezo de la petrolo altiĝas, ĉio en la tuta mondo altiĝas.

Kaj pro tio Usono nun militas kun Irako, Usono deziras kontroli la Irakan petrolon. Oni jam diras ke la rezervo de petrolo de Usono ne daŭros pliaj kvin jaroj.

Nun imagu grandan imperion kiel Usono sem petrolo!

Estos la fino de la imperialismo! Kaj nova monda ordo!

Usono ne respektis ONU kaj en la tuta mondo kreskas la movadon per la paco. Kaj kontraŭ Usono. Vere nuntempe la nuna ŝtatestro de Usono agas samkiel la romia imperiestro Nerono. La nura diferenco estas ke Nerono bruligis sian propran urbon, dum Bush bruligas alies landon.

Ademar Vieira Diniz prelegis en KKE
je la 11a de aprilo 2003. Brazilo.
PDF PDF-Dosiero: 49 KBajtoj

[Reveni]