"De pruntita libro, jen la nepra sorto:
ofte ĝi perdiĝas, ĉiam difektiĝas."
("Karlo", Edmond Privat)
Oni kutime asertas, ke la plej grava inventaĵo iam farita de la homo estas la rado. Probable jes: rado permesas movadon kaj movado signifas progreson. Sed se oni listigus la dek ĉefajn inventaĵojn en la Historio, tiam certe la libro trovus lokon inter ili. La libro estas la rado de la penso.
La historio de tiu grava objekto, kun kiu ni hodiaŭ senatente kunvivas, fakte estas longa epopeo, plena je serĉado kaj kurioza evoluo. Ĝi koncernas la penadon de homoj por transdoni al aliaj homoj siajn konojn, spertojn, pensojn. La skribo ne estis inventita de la sumeranoj (en Mezopotamio, proksime al Babilono, ĉe valo de Eŭfrato), antaŭ 5000 jaroj, por persona ĝuo aŭ kaprico, sed por komunikado. Kun ilia kojnoforma skribo naskiĝis la unuaj libroj – se oni tiel rajtas konsideri tiujn brikojn el bakita koto, aŭ argilo, aŭ ŝtono, sur kiujn oni desegnis aŭ enĉizis. De tiu antikva tempo oni uzis malsamajn materialojn samcele, nome arboŝelojn, lignon, bronzon.
La alfabeton oni inventis en Mezoriento, ĉirkaŭ 1200 jarojn antaŭ Kristo, kaj ĝia uzado en pluraj lingvoj funkciis kiel proksimiga faktoro por la tiamaj homgrupoj.
La historio de libro intime dependis de la historio de papero. Antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj, en Ĉinio/Koreio oni komence skribis sur arboŝeloj (la vorto "libro" signifas etimologie "arboŝelon"), poste sur specialaj membranoj de iuj arboj, inter la trunko kaj la ŝelo mem. Oni "liberigis" (de tio venis la vorto "libro") tiun parton de la arbo por produkti la unuan "paperon". Ankaŭ en antikva tempo, en Egiptio, oni produktis papiruson el planto (Cyperus papyrus). Ĉi tiun oni konservis en formo de rulaĵoj, ĝis 20 metrojn longaj. Oni sur ili skribis per hieroglifoj, kio estis privilegio de gereĝoj, nobeloj, sacerdotoj kaj skribistoj, ĉiam kun granda inklino al religiaj temoj ("hiero" = sankta; "glifo" = skribo).
Hindoj skribis sur palmarboj; Majaoj kaj Aztekoj sur arboŝeloj kaj ligno; ĉinoj evoluis al silko; romianoj sur lignopecoj kovritaj per vakso.
Pergamenojn (el "Pergamo", azia urbo) oni ekuzis en Azio, poste en Grekio kaj Romio, en formo de plurmetraj rulaĵoj faritaj el haŭto de ŝafoj, kaproj aŭ bovidoj.
En la tempo de la romia imperiestro Aŭgusto (63 a.K.- 14 p.K.) oni komencis kudri pergamenojn en rektangula formato kaj aperis la unuaj libroj iom similaj al la modernaj – sed grandaj kaj tre maldelikataj. Tiel estis publikigita "Eneado", de Vergilio.
En la VIII-a jarcento, ĉinoj evoluigis paperon kaj Marko Polo (1254 – 1323), la judoj kaj mahometanoj enkondukis ĝin en Eŭropon. Komence, papero estis produktita el ĉifoneroj el tolo, kaj estis akceptita kun malbonvolo, ĉar ĝi estis malpli fortika ol pergameno kaj... alportita de mahometanoj! Tial oni komence uzis ĝin nur por malpli dignaj aferoj (leteroj, malnetoj, kontorado, pakado). La farado de tia tolpapero postulis grandan kvanton da pura akvo kaj senkolorigitaj ŝtoferoj.
Iom poste Johannes Gutenberg (1254 – 1323) inventis tipografion, komence per lignaj, poste per plumbaj tipoj. Iom poste, en la XV-a jarcento, ankaŭ ĉinoj produktis skribaĵon per moveblaj tipoj. Fabrikado de papero fariĝis tre profitdona. Kaj tiam aperis la unuaj libroj kun aspekto simila al tiu, kiun ni konas ĝis nun. Tiujn unuajn librojn oni nomas "inkunabloj" (latine "incunabulum" = "lulilo"). Plej fama kaj valora estas la Biblio de Gutenberg, nomata "B-42": 1282 paĝoj kun po du 42-liniaj kolumnoj, en Vulgato, presitaj per gotikaj literoj. Komencliteroj estis arte desegnitaj kaj la tuto estis perfekta – la unua eldono el cent ekzempleroj. Tamen, centoj da eldonoj de aliaj verkoj disvastiĝis tiam en Eŭropo, pri religio, medicino (inkluzive de ĥirurgio!), matematiko, geometrio, beletro. Granda furoraĵo en Barcelono, en 1493, estis la "Letero de Kristoforo Kolumbo", pri eltrovo de novaj insuloj, kiu aperis en 12 eldonoj dum 12 monatoj.
En la XVIII-a jarcento aperis la unuaj maŝinoj por rapida, multnombra reproduktado de libroj, kio koincidis kun la unuaj romanoj, en multmilaj eldonoj, kaj tuj poste la gazetoj. Papero el tolaĵoj fariĝis tiam tro multekosta kaj oni evoluis al papero el lignopasto, kiel ĝis nun, sed ĉi tiu lasta ne estas tiel fortika, rezista kaj daŭrema.
La unua libro publikigita en la portugala lingvo, en 1488, en Portugalio, estis "Sacramental", de Clemente Sánchez de Vercial.
En la XVIII-a jarcento, Diderot, en Francio, verkis la unuan enciklopedion kun artikoloj en alfabeta ordo.
La unua lando, kiu disponis tipografion, en Ameriko, estis Meksikio; la dua, Peruo; la tria, Usono. Don Johano la VI-a alportis en Brazilon la unuan tipografion. La unua libro publikigita ĉi tie estis "Observações sobre o comércio franco no Brasil" ("Eseo pri la libera komerco en Brazilo"), en 1808. En la komenco de la XX-a jarcento, eldonado de libroj en Brazilo okazis je po 1000 ekzempleroj. La fama verkisto Monteiro Lobato (1882 – 1948) grave influis la komercadon kaj produktadon de libroj en Brazilo, per entreprena agado. Eldoni librojn ĉiam estis relative multekosta afero, sed nuntempe, per komputilaj rimedoj, eblas eldoni ian ajn kvanton – eĉ nur unu ekzempleron, se oni kaprice tion deziras.
La plej fama biblioteko en la Historio estis tiu en Aleksandrio, iama ĉefurbo de Egiptio, konata pro mirinda 120-metra lumturo, kiun oni konsideras unu el la mirindaĵoj en la antikva mondo. La urbo funkciis kiel grava kultura centro inter la jaroj 280 a.K. kaj 416 p. K. kaj la biblioteko atingis la kvanton de 700000 tekstoj. Ĝi forbrulis en la jaro 391. En Aleksandrio, grupo da tradukistoj tradukis la Malnovan Testamenton el la hebrea en la grekan lingvon. La plej granda moderna biblioteko en la mondo staras en Moskvo (Biblioteko Lenin), kun 5000000 da libroj.
La plej vendata libro en la mondo estas la Biblio; se akcepti la informon de Vikipedio, en interreto, la dua plej vendata estas la "Guiness" Tutmonda Libro de Rekordoj. La plej tradukata moderna aŭtoro estas laŭdire la usona Sidney Sheldon, al 51 lingvoj.
La Monda Tago de la Libro kaj de aŭtorrajto estas la 23-a de aprilo, dato kiam naskiĝis aŭ mortis grandaj verkistoj, kiel Ŝekspiro, Cervantes, Nobokov, k.a.. En Brazilo oni elektis la 29-an de oktobro kiel la Tagon de la Libro. Esperantistoj celebras la Tagon de la Esperanta Libro en la 15-a de decembro, dato de la naskiĝo de Zamenhof.
Oni devas taksi la kutimon legi librojn ne laŭ kvanto, sed laŭ kvalito. Pri tio la germana filozofo Arthur Schopenhauer (1788 – 1860) eĉ verkis libreton, en kiu li konsideris malutila al la menso la senkriterian, supraĵan legadon – iom simile kiel oni kritikas senrezervan televidospektadon, nuntempe. Tamen, statistikoj montras, ke laŭ kioma ajn mezuro, brazilanoj legas tre malmulte: po 1,8 libro jare. Francoj, po 7 jare; angloj, po 4,9; usonanoj, po 5,1. Mankas precizaj, fidindaj informoj pri tio, en kiu lando oni plej multe legas librojn. Plej menciataj estas Danlando, Norvegio, Islando, Hindio, Japanio, Tajlando. Kurioze, librofoiroj kaj librofestivaloj plimultiĝis lastatempe en la mondo, inkluzive de Brazilo. Centmiloj da libroavidaj homoj vizitas tiujn interesajn festojn, kio montras, ke meze da amaso da indiferentuloj (kaj eĉ hontinde alta kvanto da analfabetoj), ekzistas procento da brazilanoj, kiuj multe legas kaj subtenas kreskantan industrion de libroj.
Post tiom longa kaj sinua historio pri la kreado de tiu kurioza, iom magia objekto nomata "libro", farita el tiom da materialoj kaj laŭ tiom da formoj, oni en moderna tempo decidis difini la koncepton. Unesko difinis libron kiel porteblan volumon kun minimume 48 paĝoj (oni ne enkalkulas la kovrilojn), en kajera formo, enhavanta tekston mane aŭ prese skribitan kaj/aŭ bildojn, kiu konsistigu unuecan publikigaĵon, aŭ parton de beletra, scienca aŭ alispeca verko. Se temas pri sicenca informo, oni nomas la libron monografio.
Fervora diskutado lastatempe okazas pri tio, ĉu la papera libro malaperos, favore al elektronikaj, komputilaj eldonoj. Libroamantoj tion energie rifuzas, ĉar laŭ ili tradiciaj libroj estas amataj preskaŭ kiel fetiĉoj. Krome, esploroj montras, ke legado de libroj sur ekrano de komputilo aŭ elektronika ilo estas malpli rapida ol sur papero, kio konfirmas la ĝeneralan plendon pri malkomforto flanke de tiuj, kiuj provas tion fari, en la praktiko. Siaflanke, ekologiemaj legantoj argumentas, de detruadon de multaj arboj oni evitos, se oni ŝparos paperon. Tamen, ankoraŭ mankas statistikaj pruvoj, ke la uzado de komputiloj malpligrandigis la uzadon de papero. La diskuto plu daŭras sed certe post kelke da jardekoj tiu problemo estos difinita.
Kio estas jam nun certa, tio estas la fakto, ke la graveco de libro kaj la pasio de homoj pri ili plu daŭros – ĉu en papera, ĉu en alia formo. Tiel ke oni longe ankoraŭ konfirmos ĉi tiun veraĵon: ekzistas du specoj de homoj – tiuj, kiuj amas kaj legadas librojn, kaj tiuj, kiuj estas al ili indiferentaj. La argentina Jorge Luis Borges (1899 – 1986) trafe diris pri la libro:
"Mikroskopo kaj teleskopo estas plilongigiloj por nia okuloj; telefonaparato estas plilongigilo por nia voĉo; krome, ni havas plugilon kaj glavon, kiuj plilongigas nian brakon. Tamen, libro estas io alia: libro estas plilongigilo por nia memoro kaj por nia imagemo."
Rio de Ĵanejro, la 10-an de novembro 2006.
Paulo S. Viana.
PDF-Dosiero: 90 KBajtoj