Machado de Assis estis sendube eksterodinara homo, tamen misloka kaj mistempa. Ĉi tion konfirmas kelkaj ciferoj pri Brazilo, en la komenco de la 20-a jarcento. Laŭ oficialaj statistikoj, en 1900 vivis en Brazilo 17000000 da homoj (nun 160000000), 690000 homoj en la urbo Rio, 240000 en la urbo San-Paŭlo. En tiu sama jaro analfabeteco atingis 65% el la loĝantaro (nun 13,5%), la vivŝanco estis meze 33,6 jaroj (nun 68,6 jaroj), la riĉeco (interna bruta produkto) "per capita" estis 510 realoj (nun 6000 realoj). En 1908 ekzistis en la lando 1000000 da voĉdonantoj (nun 108000000). Kaj en 1933, 23000 studentoj (1900000 en 1998). Tiutempe, do, laŭ ĉiaj indikoj, Brazilo estis geografie, ekonomie kaj kulture periferia lando, tute ne grava kaj seninflua en la mondo. Krome, ĝi malfrue forigis sklavecon (1888) kaj negroj ankoraŭ multe suferis de tio (parte ĝis nun!). Ĉi tio aldonis al la lando kareakteron maldemokratian kaj maljustan. Temas do pri neoportuna loko kaj tempo por stariĝo de geniulo en beletro, kia estis Machado de Assis.
Tamen, male al aliaj geniuloj, kiuj vivis en kulture kaj ekonomie prestiĝaj landoj (Hugo, Balzac, Tolstoj, Dostojevskji, Dickens, Proust, Eça de Queiróz), li devis superi ĉiajn barojn per obstino, seriozeco kaj diligenteco, kaj fariĝis ankoraŭ dum la vivo rekonata kiel supera artisto. Kaj lastatempe eĉ la internacia publiko ekakceptas tion: Harold Bloom, la severa usona kritikisto enmetis lian nomon en la liston de la cent plej altaj mondaj geniuloj de la jarmilo.
M.A. naskiĝis en 1839, en Rio, en bieneto sur monteto Livramento, en mirinde malriĉa familio. Ili servis al riĉa politikisto, kiu estis senatano en la imperio kaj dufoje ministro pri Milito. Lia edzino simpatiis al la familio de M.A. kaj akceptis bapti la knabon kaj protekti lin dum la unuaj vivojaroj.
Lia patro estis mulato, ido de sklavoj, murfarbisto. Lia patrino estis portugalino, tollavistino; ŝi frue mortis kaj la patro reedziĝis al Maria Inês, bonkora mulatino, kiun M.A. estimis kiel sian veran patrinon - kaj kiu instruis al li legadon kaj skribadon. Post nelonge ankaŭ la patro mortis, kaj la knabo plu vivis kun la adoptinta patrino en malfacilaj cirkonstancoj. Li estis balbutulo kaj de infana tempo devis perlabori la vivon. Li frue komprenis, ke li devos senlace penadi por fariĝi respektata homo. Li laboris en panvendejo kaj en presejo, kiel helpanto. De adoleska aĝo li ekfrekventis bibliotekon kaj multe lernis sola; la francan lingvon li akiris de franca panvendejestrino, en sia kvartalo. En tiu tempo, fariĝis lia amiko kaj spiritgvidanto pastro Silveira Samento, kiu instruadis kaj indikadis legaĵojn.
Ankoraŭ tre juna, li komencis ĉeesti hejmajn kunvenojn de konatoj, kiuj interesiĝis pri kulturaj aferoj. Meze inter ili aperis Antonio Gonçalves Teixeira e Sousa, kiu verkis la unuan brazilan romanon "Ido de Fiŝkaptisto", publikigita en 1843. Al tiu intelekta grupo aliĝis poste gravaj verkistoj, kiel José de Alencar kaj Manoel Antonio de Almeida.
M.A. laboris por tre modesta salajro, kiel tipografiisto, sed li ĉiam amis legadon kaj revis fariĝi verkisto. Li komencis tion per tre romantikaj poemoj kaj polemikaj artikoloj en revuoj. Li laboris ankaŭ kiel reviziisto kaj tradukisto. Je la 21-jara aĝo li fariĝis redaktoro de ĵurnalo en Rio. Li multe laboris kaj liaj unuaj publikaĵoj estis tradukoj (inter ili tiu de "La Marlaboristoj", de Victor Hugo) kaj drametoj.
M.A. estis diligenta, afabla, honesta kaj serioza homo. Liaj artikolaj opinioj estis klaraj kaj foje atakaj, por demokratiaj kaj liberecaj ideoj. Li estis la unua brazila verkisto, kiu pledis por la rekono de Tiradentes kiel martiro por sendependiĝo de Brazilo.
Lia unua poezia verko, "Krizalidoj", aperis en 1864 kaj favore akceptiĝis ĉe la brazila kaj portugala kritikoj. Lia prestiĝo kreskis, kune kun iom pli bona financa situacio, kiel ŝtatoficisto. Li amikiĝis al Casimiro de Abreu, Quintino Bocaiúva, Castro Alves, Fagundes Varela, Joaquim Nabuco kaj multaj aliaj gravuloj, kiuj konsideris lin la "unua brazila kritikisto".
En 1869 li edziĝis al Carolina, kaj tio pozitive markis lian vivon. Ŝi estis kvar jarojn malpli juna ol li, inteligenta kaj prudenta, kaj ege apogis la edzon en la praktika vivo kaj en verkado. Ŝi devenis de bonstata portugala familio sed akceptis kun la edzo tre modestan vivnivelon. Dum la unua tempo, M.A. produktis poezion, rakontojn kaj novelojn iom proksimajn al la romantika skolo. Sed alvenis ĉirkaŭ lia 30-a vivojaro la unuaj krizoj de epilepsio. Li pasigis ankaŭ 6-monatan periodon de grava intesta malsano, kiu devigis lin ripozi en Nova Friburgo, pro kompleta malfortiĝo. Tiam li komencis novan, realisman periodon de sia verkista kariero, per la produktado de sia ĉefverko: "Postmortaj Memoroj de Brás Cubas". Ties unuajn ĉapitrojn li diktis al sia edzino, pro la malsano. Sekvis aliaj majstroverkoj: "Dom Casmurro", "Quincas Borba", "Esav kaj Jakob", "Taglibro de Aires" kaj multaj (entute pli ol 200) altnivelaj rakontoj. De tiam, firmiĝis la granda artisto, ne nur pro la historioj, kiujn li kreis, sed ĉefe pro la animo de la figuroj, pro iliaj pensoj, pro la priskribo de ilia homa naturo, pro lia kapablo sugesti ideojn sen plena formulado. De tio rezultis lia moknomo, en sia tempo - "sorĉisto de Cosme Velho" (alude al la kvartalo, kie li dumlonge loĝis, en Rio). Kaj ĉefe pro la mirinde eleganta, senpasia, simpla stilo, plena de ironio kaj iom amara pesimismo. Ekzemplojn oni legu en "Dediĉo", kiu enkondukas la "Postmortajn Memorojn", en la famaj rakontoj "Apologo" kaj "La Alienisto" kaj en la unuaj linioj de la rakonto "Miss Dollar". Liaj homtipoj estas universalaj: Capitu, Brás Cubas, Quincas Borba, Bentinho... Liaj frazoj eniris la brazilan esprimaron: "Al la venkinto, la terpomojn!"; "Mi lasos al neniu la heredaĵon de homa mizero.".
Kvankam M.A. ne havis radikalajn sintenojn koncerne politikon, li tamen batalis por socia justo, ĉefe rilate abolicion de sklaveco. Li persone simpatiis al Imperiestro Petro II-a, kio venigis al li malsimpation, okaze de proklamo de respubliko, en 1889. Li ne estis kontraŭ respubliko, sed klarvide komprenis, ke simpla ŝanĝo en la reĝimo, sen modernigo de la socia strukturo, ne kondukos la landon al progreso.
En la unuaj jaroj de respubliko fondiĝis Brazila Akademio de Beletro, laŭ la franca modelo, kun tolerema akcepto de ĉiaj tendencoj. M.A. aktive partoprenis en ĝia organiziĝo kaj per aklamo fariĝis la unua prezidanto. Lia morala aŭtoritateco estis sendiskuta kaj eĉ lia agresema kritikanto - Sílvio Romero - estis invitita partopreni en la institucio.
M.A. forpasis en 1908 sed fariĝis senmorta pro sia verkaro kaj sia valoro. En malklera, malgrava lando, ido de malriĉuloj, nepo de sklavoj, orfo, mulato, balbutulo, epilepsiulo, modesta ŝtatoficisto - li estis tre malprobabla sukcesonto. Ne tiel decidis la destino kaj lia interna forto. Li fariĝis la plej elstara en niaj verkintoj. Ankoraŭ hodiaŭ estas aŭtentika plezuro tralegi la mirindajn tekstojn de nia geniulo.
Paulo Sérgio Viana.
Rio de Janeiro, 14 de novembro 2003.