Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
22506 vizitantoj.

KKE » Prelegoj » Lidja Zamenhof

Lidja Zamenhof

La homo, kies memoron ni hodiaŭ omaĝas, estis la plej juna el la tri idoj de Gesinjoroj Ludoviko kaj Klara Zamenhof. La plej aĝa estis Adamo, naskita en 1888, kaj post Adamo, en 1892, naskiĝis Sofia.

Ĉiuj inde sekvis la idealojn de la patro, sed Lidja aparte distingiĝis per fervora, fekunda poresperanta aktiveco, malgraŭ sia mallonga, nur 38-jara vivo.

Ŝi venis en la mondon en Varsovio, Pollando, la 29-an de Januaro 1904, kiam Esperanto ankoraŭ adoleskis en sia 17-jara ekzistado kaj estis baldaŭ enironta novan fazon de kreskado, inaŭgurotan de la Universalaj Kongresoj.

La unuan instigon al serioza lernado de Esperanto Lidja ricevis ĝuste dum la familiaj preparoj por partopreno en la 9-a Kongreso okazonta en Berno en la jaro 1913. Ŝi tiam aĝis 9 jarojn kaj ŝiaj scioj pri Esperanto limiĝis al la signifo de la vorto "ĉokolado" kaj uzado de la esprimo "bonan nokton". La patrino Klara minacas ŝin per restado en Varsovio, do per nepartopreno en la Kongreso, se ŝi ne sufiĉe lernos la lingvon. Ŝi mirinde progresis dum sessemajna lernado, kaj en tiu proza okazaĵo certe sidas la bazo de estonta, plej fruktodona poresperanta laborado, al kiu tiu nobla animo sin dediĉis dum sia tuta vivo.

Inter 1913 kaj 1920, ŝi faris siajn unuagradajn kaj duagradajn studojn. En 1921 ŝi eniris la Juran Fakultaton de la Universitato en Varsovio, kaj en 1925, post sukcesa plenumo de ĉiuj ekzamenoj, ŝi ricevas la titolon de magistrino pri Juro.

Ŝi do estis la unua juristino en la Zamenhofa Familio. Zamenhof kaj liaj fratoj Leono, Henriko kaj Aleksandro, krom ankaŭ la gefiloj Adamo kaj Sofia kaj bofilino Wanda estis ĉiuj kuracistoj. Alia frato, Felikso, magistriĝis pri Farmakologio.

Dum ne multaj jaroj, laŭ koncerna leĝaro en Pollando, Lidja praktikis Juron ĉe advokato, sed ŝi ne havis alvokiĝon al jurista kariero. Ŝi preferis dediĉi sian vivon, siajn fortojn, intelektajn kaj moralajn, al Esperanto kaj ties idealoj.

Ekde la jaro 1924, pli nete ekkonturiĝis ŝia fekunda agado por disvastigo de Esperanto. Dum la Viena Kongreso, en tiu jaro, ŝi komencis aktivecojn en Internacia Studenta Esperanto-Asocio, sed ŝi jam ankaŭ aktivis kiel estraranino de Esperanta Rondo "Konkordo", en Varsovio.

Ŝia brila kariero vere difiniĝis post diplomiĝo kiel Cseh-metoda instruistino en 1930. De tiam, ĝis la limoj starigitaj de ŝia terura sorto, ŝi vojaĝadis al diversaj eŭropaj landoj, krom ankaŭ al Usono, por gvidi kursojn, fari prelegojn, partopreni kongresojn, solenaĵojn, inaŭgurojn k.s.

Alia flanko de ŝia vigla agemo montriĝis en literaturo, ĉefe en tradukoj el la pola en Esperanton: menciindas noveloj de Boleslaw Prus kaj de Henrik Sienkiewicz, kaj en 1933 ŝi esperantigis la monumentan verkon Quo Vadis?, de Sienkiewicz.

Plej forta, distingiĝa trajto de ŝia nobla karaktero certe estis maltima konfeso, eĉ se nur per silenta esprimo, de siaj sentoj, de sia juĝo pri la aferoj, kaj se temis pri ideoj, ŝi nepre transiradis el intima konfeso al senkaŝa praktiko. Ĉirilate ŝi ankaŭ klare sekvis la paŝojn de sia patro.

Isaj Dratwer asertis en la biografia verko Lidja Zamenhof, Vivo kaj Agado:

"Se la kreinto de Esperanto siajn religiajn sentojn esprimis antaŭ ĉio en la "Preĝo sub la Verda Standardo" kaj "Hilelismo", Lidjan plene kaptis kaj ensorbis la universala religio - Bahaismo, fondita de perso Bahá ù llah".

Multaj povas kredi, ke sufiĉis al Lidja - homo ĝis tiam nekredanta, ateista - konatiĝi kun la principoj de Bahaismo por tuj aliĝi. Ŝi male devis atendi kelke da jaroj post sia unua kontakto kun la bahaa idearo por plenanime konvertiĝi, por fervoriĝi en la disvastigado kaj praktikado de tiu idearo.

En 1925, ŝi hazarde faris sian unuan kontakton kun bahaismo okaze de bahaa rekontiĝo en la kadro de la Universala Kongreso en Ĝenevo. Ŝi aŭskultis la paroladojn, la legadojn, sed ŝi diris: "vortoj eniris unu orelojn kaj eliris tra la alia".

En 1926, iu elstara reprezentanto de la bahaa kredo, bonega esperantistino, S-rino Martha Root, devis paroladi pri la rilatoj inter la verko de Zamenhof kaj la bahaaj principoj dum inaŭguro de monumento starigita sur lia tombo en Varsovio. Lidja forte impresiĝis de tio, kiel la principoj de bahaismo povis tiel forte kaj profunde influi virinon, kiu, estante nek riĉa nek forta, migradis tra la tuta mondo por disvastigo de sia kredo.

Lidja tamen ne aliĝis, restis ateisto, kaj eĉ firme restis ĉe la konvinko, ke, estante ateisto, ŝi ne povus fariĝi bahaano, ĉar bahaano kredas la ekziston de Dio.

Malgraŭ tiuj bataloj, tenataj en supraĵaj tavoloj de la konscienco, tamen ia soifo al spirita vivo, ia soifo al Dio ĉiam pli kaj pli kreskadis en ŝia memo, ĝis ŝi fine, en la jaro 1932, decidis vojaĝi al la palestina urbo Hajfa, kie stariĝis la bahaa monda centro kun ties bahaaj sanktejoj.

Dum intensaj animkrizoj, travivante en Hajfa deprimon, malkuraĝon, aspirante al tuja morto, ŝi serĉis rifuĝon en preĝado, en konstanta preĝado, ke Dio ŝin helpu. Longe ŝi atendis, nenia respondo venis, ĝis unu tagon, simpla okazaĵo trafendis la dikajn murojn, en kiuj ŝia menso restis enfermita. Ŝi mem rakontas:

"...unu matenon, kiam post longa preĝado mi leviĝis, mia okulo vidis floron kuŝantan sur la sojlo. Ruĝa araneo, tre malgranda, ne pli granda ol pinglokapo, kuris ĉirkaŭ la kaliko de la floro. Mi eletendis mian manon kaj donis al ĝi senzorgan puŝon per mia fingro. Por mi nur puŝeto estis tio; por la araneo terura bato. Ĝi ŝajnis ankoraŭ pli etiĝi kaj malfortiĝi, kaj falis de la floro, de la sojlo, malsupren al la grundo. Sed subite okazis io, kio igis min rigardi ĝin kun stranga sento: la eta araneo ne falis sur la grundon. Ĝi haltis duonvoje, kvazaŭ la leĝo de gravito neniiĝus subite por ĝi - kaj jen, kvazaŭ spite al tiu leĝo, ĝi sin tiris pli kaj pli supren, ĝis la kaliko de la floro ree fariĝis ĝia rifuĝejo kaj ĝin kaŝis kontraŭ mia vido. Rapide kaj blindumige kiel fulmo venis al mi subita konsciigo, ke tiu araneeto estis signo sendita al mi de Dio. Signo por diri al mi, ke animo, kiu ankoraŭ scias kiel konservi fadenon da espero, eĉ se nur tiom maldikan kiel aranean fadenon, ne devas perdiĝi en senespero; eĉ el abisma profundo ĝi estos kondukata supren ĝis ĝi atingas sian ĉielan rezidejon, ĝis ĝi venas al Dio. Tio estis promeso de protektado, kiel signo, ke la Ĉielo ne estus nepenetrebla volbo super mia kapo, ke eblus trapenetri tiun volbon kaj ricevi lumon de tie".

Ŝi tamen ne definitive venkis la lastan batalon. Ankoraŭ dum kelkaj tagoj en Hajfa ŝi restis sub premega regado de deprimoj, duboj, hezitoj, kiuj formalaperos nur post ŝia eniro en la bahaan sanktejon. Ankoraŭ ŝi mem rakontu sian signifoplenan sperton:

"...Denove mi estis trista, terure trista dum tiu lasta mateno, supreniranta Monton Karmelon la lastan fojon. Senkuraĝe mi eniris la Sanktejon kaj klinis min lastan fojon antaŭ la Sankta Sojlo. Mia koro, mia kapo, mia animo, la aero mem ŝajnis faritaj el ledo. Mi sterniĝis por la lasta preĝo. Kaj kiam mi preĝis, la sento de nenieco kaj deprimo komencis fariĝi malpli peza. Iom post iom ĝi malaperis. Kaj kiam ĝi estis malaperinta, ĝojo venis, ĝojo sen ia ekstera kaŭzo, ĝojo naskita en la koro kvazaŭ la koro subite estas tuŝita per ridetanta sunradio. Tiu ĝojo daŭre kreskis, kiel mara tajdo, ĝis kiam, kiel martajdo, ĝi inundis mian animon. Kaj ankoraŭ ĝi plukreskis, ĝis ĝi estis tiom granda, ke se nur unu gradon ankoraŭ ĝi leviĝus, ĝi simple krevigus mian koron! Ĉia tristeco, ĉiaj duboj, ĉiuj tiuj malhelaj horoj de batalado estis for kaj la ĝojo regis, ĝojo sendita el la Ĉielo, Dia konfirmado. Kiu ajn ricevas tian konfirmon, tiu forgesas siajn dubojn. Kiu ajn iam spertas tian ĝojon, tiu neniam plu povos esti tute malĝoja, eĉ ne dum la plej malhelaj horoj de sia vivo."

Tiam ŝi ne povus konscii la egan amplekson de unu tia spirita konkero, ĉar ankoraŭ ne estis amasiĝintaj sur Eŭropo la nigraj nuboj sinistre aŭgurontaj la inferan teroron sub kies senkompataj, malhumanaj, kruelegaj radoj Lidja devos finplenumi la oferon de sia vivo.

Portante jam en sia animo la dian lumon, ŝi revenis al la idealisma semado, kaj en 1937 ŝi veturis al Usono, kie ŝi gvidis kursojn, prelegis pri Esperanto, pri bahaismo, ĉiam atentigante pri la esencaj harmonioj inter la revelacio de Bahá-ù-llah kaj la interna ideo de Esperanto:

"Interrilatu kun la sekvantoj de ĉiuj religioj en spirito de afableco kaj frateco."

"Ne gloru sin tiu, kiu amas sian patrujon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon."

"La tagoj alproksimiĝas, kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon. Kiam tio estos atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon."

Kiel surpriziĝi, ke unu tia karaktero, kiel Lidja, fervore, tutanime aliĝis al unu tia idearo?

De Usono ŝi revenis al Pollando en la 10-a de Decembro 1938 kaj ĉiam ankoraŭ laboradis por Esperanto en la ĉefurbo Varsovio.

Sed jen, en la 1-a de Septembro 1939, sonis la horo de unu el la plej abomenaj formoj de teroro iam ajn aperintaj en la mondo: naziaj trupoj invadas Pollandon, sieĝas Varsovion, kaj, kiel rezulto el aviadila bombardo, estas tute detruita la domo ĉe strato Krolewska 41, en kiu loĝis Sofia, Lidja kaj D-ro Adamo kun ties edzino Wanda kaj filo Ludoviko.

Ili transloĝiĝas al la domo de gesinjoroj Henriko kaj Janina Minc, kiu estis fratino de D-rino Wanda.

La 28-an de Septembro 1939, nazioj arestis Adamon en la Juda Hospitalo, kie li funkciis kiel ĉefdirektoro. Ankaŭ estis arestitaj D-rinoj Wanda kaj Sofia, Lidja kaj D-ro Henriko Minc. La virinoj estis poste liberigitaj. En poŝtkartoj senditaj al S-rino Julia Isbrucker, el Nederlando, Lidja sciigas ke "pri Adamo mankas iaj ajn informoj. Ŝi neniam sciis, ke Adamo estis murdita per pafo en la nukon ĝuste en la datreveno de ŝia naskiĝo, la 29-an de Januaro 1940.

En Aŭgusto 1942, Sofia, Wanda kaj Ludoviko estas denove arestitaj. La nazioj ilin sendas, en porbesta vagonaro, al la ekstermejo Treblinka. Wanda sukcesas eskapi kun Ludoviko, sed Sofia, kredante, ke la vagonaro portos la judojn al la orientaj provincoj de Pollando, kaj dezirante ankoraŭ helpi aliajn homojn kiel kuracistino, veturas al la morto en gaskameroj.

Post du monatoj, Lidja sekvas sian fratinon en la senrevena vojaĝo al Treblinka, kie ŝi, jam travivinte la ĉiutagan, sisteman humiligadon en la Varsovia getto, ricevis la kronon de martireco per same humiliga morto en gaskamero.

Lidja postlasis sekvendajn lecionojn al ni, esperantistoj. En ŝia memo nenian konflikton starigis la kunekzisto de religia kredo kaj aparteno al pozitive neŭtrala Esperanto-Movado, ĉar, kiel ŝia patro, ŝi sciis, trans ĉiaj supraĵaj aspektoj, klare rigardi la plenan harmonion inter la esencoj de la idearoj. Memkompreneble, same kiel ŝia patro, ŝi rikoltis la amaraĵojn, per kiuj ĉiaspecaj etmensuloj prisemas la vojon de la grandaj animoj.

Helpe de ŝia nobla kredo, ŝi ankaŭ postlasis la ekzemplon de rezignema submetiĝo al Dio kaj Ties nesondeblaj decidoj, kvankam ŝi ĉiam, tute sentime alfrontis, kontraŭatakis, vipis la manifestiĝojn de la mallumaj fortoj, sub kies bestia potenco ŝi faris la plej grandan oferon, nome la oferon de la propra vivo.

Isaj Dratwer, aŭtoro de la biografio, el kiu ni ĉerpis plejmulton por nia parolo, tiel finas sian kortuŝan tekston:

"Bedaŭrinde, tre mallonga estis la vivo de Lidja, la plej juna kaj kara infano de la granda kreinto de la lingvo internacia. Entuziasme kaj fervore ŝi agis por disvastigi la ideojn kaj idealojn de sia amata patro; ŝi ankaŭ kredis, ke la nova religio alportos savon al la turmentita homaro. Nobla, bonkora, altanima, idealismoplena, servopreta estis Lidja Zamenhof, kiu meritas indan lokon en la Esperanta Panteono.

Honoron al ŝia Memoro!

Konsultitaj verkoj:

  1. Historio de Esperanto - Léon Courtinat - 1964;
  2. Lidja Zamenhof - Vivo kaj Agado - Isaj Dratwer (Stafeto - 1980);
  3. Perloj de l' Saĝo - Kompilaĵoj el Skriboj de Bahá-ù-lláh (Bahaa E-Ligo - 1994);
  4. Kiel mi kredis - Lidja Zamenhof (Hejmpaĝo de Bahaa E-Ligo - traduko el anglalingva teksto de 1938);
  5. La Danĝera Lingvo - Ulrich Lins (Bleicher Eldonejo - 1998);
  6. Zamenhof - Aŭtoro de Esperanto - Marjorie Boulton (Stafeto - 1962);
  7. Enciklopedio de Esperanto - (Hungara Esperanto-Asocio - 1979);
  8. Esperanto en Perspektivo - Ivo Lapenna (Universala Esperanto-Asocio kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado - 1974).

Affonso Borges Galego Soares.
Brazilo. Decembro 2003.

[Reveni]