Kio estas geniulo? Estas malfacile difini tion, kvankam oni ne havas dubon, vidante verkon de geniulo: ĝi kaŭzas al ni, ordinaraj homoj, perturbajn sentojn, nome miron, admiron, timon kaj eĉ... nekaŝeblan envion. Geniuloj iamaniere minacas nian akomodiĝemon.
Foje estiĝas diskuto pri tio, kiu estis la plej granda geniulo en la historio de la homaro. Listiĝas tuj Eistein (matematiko, fiziko), Ŝekspiro (literaturo), Sokrato (filozofio), Mikelanĝelo (pentroarto, skulptarto), Bach (muziko), Zamenhof (lingvokapablo), Freud (psikologio, literaturo), Pelé (korpolerteco), k.m.a.. Tamen, kape de tiu listo ĉiam staras la figuro de Leonardo da Vinci, pro la frapa kvanto da artoj kaj sciencoj, kiujn li eminente regis: pentrarto, skulptarto, arkitekturo, anatomio, inĝenierarto, matematiko, muziko, biologio, geometrio, astronomio, optiko. Kvankam multaj liaj produktaĵoj perdiĝis, restis ĝis la nuna tempo ĉirkaŭ 6000 paĝoj da manuskriptoj liaj. Li lasis la plej eksterordinaran kolekton da inventaĵoj kaj maŝinoj iam kreitaj de unu sola homo: helikoptero, submarŝipo, paraŝuto, veturiloj, akvoveturiloj, flugmaŝino, turbinoj, teksiloj, kanonoj, pontoj, batalveturiloj, k.a.. Longan tempon li praktikadis sekcadon de kadavroj kaj desegnis brilajn anatomiajn bildojn.
Leonardo vivis en tempo, kiam la kontakto inter Eŭropo kaj Azio kreskis. Tio stimulis komercon kaj sekve riĉecon. Komercistoj tiam investis je artaĵoj, favorante skulptistojn, pentristojn, muzikistojn, k.s.. Tiaj mecenatoj celis populariĝon kaj ĉefe en Italio (Venecio, Florenco, Ĝenovo) rezultis la plej intensa movado de Renesanco. Karakterizaj de tiu movado estis revalorigo de grekromia kulturo, kvalitoj de inteligento, klereco kaj arttalento, antropocentrismo kaj plivalorigo de racieco kaj naturo. Plej elstaraj reprezentantoj de itala Renesanco estis Mikelanĝelo, Rafael Sanzio, Botticelli, Copernico, Galileo Galilei kaj Leonardo mem.
Leonardo naskiĝis en Vinci, vilaĝo proksima al Florenco, en 1452, kaj mortis en Francio, en 1519. Li estis neleĝa ido de notario kaj kamparanino kaj ĉi tiu detalo kaŭzis la kuriozan fakton, ke li neniam ricevis familian nomon. Ankoraŭ tre juna, en Florenco, li fariĝis disĉiplo de la fama artisto Andrea del Verochio. Liaj unuaj pentraĵoj estis Sankta Hieronimo kaj Adorado de Magoj, kiujn li ne finis. Cetere, lia laborritmo estis ĉiam tre malrapida, tiel ke ankaŭ pluraj aliaj verkoj restis nefinitaj. Tio ĉi des pli mirigas, se oni konsideras la grandegan kvanton da produktaĵoj, kiujn li lasis.
Mezepokaj potenculoj de la familioj Medici kaj Sforza (Ludoviko, Francisko) dungis la geniulon por inĝenieraj kaj militaj laboroj. Rezultis projektoj por militinĝenierarto, hidraŭliko, arto. Omaĝe al Francisko Sforza li planis grandan bronzan skulptaĵon, nome La Grandan Ĉevalon, kiun tamen li neniam forĝigis. En 1503 li ekverkis la faman Mona Lisa kaj preskaŭ samtempe Leda; pri ĉi tiu lasta, la sola bildo pri nuda homo inter liaj verkoj, restis nur kopioj. Rilate la privatan vivon de la artisto, tri aferoj vekas atenton: ebla samseksemo, vegetaranismo kaj ateismo. Pro sia kunvivado kun belaj junuloj, kiuj pozis por li, li estis procesita sub akuzo de pederastio - kaj tamen absolvita. Pri viandomanĝado, oni atribuas al li ĉi tiun frazon:
De frua aĝo mi forlasis viandon kaj venos tempo, kiam homoj, kiel mi, konsideros murdadon de bestoj same kiel oni nuntempe konsideras murdadon de homoj.
Kaj koncerne ateismon, plej miriga estas la aperado de religiaj temoj en liaj pentraĵoj.
La plej konata parto el la verkoj de Leonardo estas liaj pentraĵoj. Restis nur 12 el ili - ĉiuj ceteraj perdiĝis aŭ detruiĝis. Li uzis teknikon, kiu kontrastigis lumon kaj ombron. Disfumiĝo de la figuroj kaŭzis apartan efekton kaj same liaj studoj pri anatomio.
Plej famaj pentraĵoj estas La Lasta Manĝo kaj Mona Lisa. La unua estis farita sur muro de manĝejo de monaĥejo Santa Maria delle Grazie, en Milano. La materialo uzita ne estis taŭga, kaj la verko difektiĝis laŭ pasado de la tempo. La tuta bildo impresas pro la esprimpova soleco de Jesuo meze de la apostoloj - kiuj verŝajne simbolas la Zodiakon. Mona Lisa estas ankaŭ nomata La Gioconda. Ĝi estas eble la plej fama pentraĵo en la tuta Historio. La rideto de la virino estigis nenombreblajn interpretojn. Pri la reala virino, kiu pozis antaŭ Leonardo, oni ne havas pruvojn. Ĝenerale oni supozas, ke ŝi estis edzino de komercisto en Florenco, kiu nomiĝis Francisko Giocondo, probable najbaro de la artisto, kaj mendinto de la portreto. Alia kurioza supozo estas, ke la vizaĝo de Mona Lisa estas tiu de Leonardo mem.
Kurioze, ke Mona Lisa troviĝas nuntempe en Parizo, en Muzeo Louvre, kaj ne en Italio. Historiistoj asertas, ke la artisto verkadis ĝin dum pli ol kvar jaroj kaj eĉ ne finis ĝin. Fine de sia vivo, pro internaj militoj en sia lando, Leonardo forkuris al Francio, kunportante la tolaĵon. Tie, li eklaboris por Reĝo Francisko la I-a, kiu aĉetis ĝin. Kaj tie ĝi restis.
Alia interesa kaj konata figuro desegnita de Leonardo da Vinci estas la Vitruvia Homo. Ĝi estas elpensaĵo de la romia arkitekto Marco Vitruvio Poliono(1-a jarcento p.K.), kiu konceptis perfektan homan korpon, surbaze de matematikaj mezuroj. Ĝi baziĝas sur ia dieca proporcio, kiu konsistigas klasikan idealon de beleco. La originala desegnaĵo havas la grandecon de 34 x 24 cm, kaj per du sintenoj lokiĝas interne de kvadrato kaj cirklo. La umbiliko estas la centro. Tuta listo da matematikaj proporcioj estas priskribitaj, ekzemple: la distanco inter la ekstremoj de la manoj (brakoj en horizontala pozicio) egalas la altecon. La intenco de tiu verko, tre karakteriza en Renesanco, estis loki la homon en la centron de la koncepto pri Harmonio en la Naturo.
Ĉiu pentraĵo de Leonardo estas submetata de fakuloj al detala interpretado. Li estis ja subtila kaj rafinita pentristo. Li eĉ verkis Traktaĵon pri Pentrarto, per kiu li rekomendis, ke Arto servu al Scienco.
Sigmund Freud verkis brilan eseon pri Leonardo da Vinci, provante analizi lian personecon laŭ sia analizmaniero: Leonardo - analizo pri infanaĝa rememoro. La tuta analizo baziĝis sur sonĝo, kiun la artisto lasis skribita. En la sonĝo aperis birdo, kies nomon oni tradukis al la germana per la vorto vulturo. Surbaze de tiu aparta vorto, Freud specife konceptis longan analizadon pri la psiko de Leonardo. Poste, montriĝis, ke la originalo ne aludas al vulturo, sed al tute alia birdo, kio parte senvalidigis la interpreton. Tradukeraro perfidis do la kreinton de Psikanalizo, kaj Leonardo projekciis al tempo longe posta sian misteron, sian abismecan personecon.
Laste, ni aldonu: Leonardo da Vinci estis malkvieta pensemulo. Longan vicon da pensoj, kvazaŭ iajn sentencojn aŭ maksimojn, oni atribuas al li. Tia multtalenta spirito sendube plu mirigas nin, jarcentojn poste. Vidu:
Ekzistas tri specoj de homoj: tiuj, kiuj vidas; tiuj, kiuj vidas, kiam oni montras al ili; kaj tiuj, kiuj ne vidas.
Simpleco estas maksimuma rafiniteco.
Nenio trompas nin pli multe ol nia opinio.
Prelego farita de Paulo Sérgio Viana. Rio/Brazilo. Novembro 2007.
PDF-Dosiero: 695 KBajtoj