KKE » Prelegoj » La Malnovatestamento: Lingvaj kaj aliaj Kuriozaĵoj
La Malnovatestamento: Lingvaj kaj aliaj Kuriozaĵoj
La komenco de saĝo estas: akiru saĝon...
(Sentencoj de Salomono, 4,7)
La Biblio estas eble la plej multe legata libro en la historio de la homaro. Nur ĉi tiu fakto, sendepende de religiaj motivoj, faras ĝin deviga legaĵo por homoj de ordinara klereco. Kaj fakte ĝi estas interesa, riĉa, eĉ amuza kaj atentokapta tekstaro. Por ni, esperantistoj, la Malnova Testamento (MT) prezentas apartan allogon: ĝin tradukis Zamenhof, kaj prave oni konsideras ĝin modela kaj instrua.. Mi ne hezitus aserti, ke atenta tralegado kaj relegado kondukas diligentulon al supera regado de nia lingvo, ĉar li kolektos amason da instruaj parolturnoj kaj frazkonstruoj. En Brazilo, elementa kurso de Esperanto, surbaze de la Biblio, estis verkita de Ismael Gomes Braga, antaŭ kelkaj jardekoj.
La hebrea MT konsistas el 39 libroj. Kelkaj el ili estas simple historiaj, aliaj profetaj, aliaj moralinstruaj kaj poeziaj. Sur iuj paĝoj oni trovas longajn, tedajn genealogiajn listojn kaj nombrojn, sur aliaj belegajn pensojn de saĝeco kaj liriko. La unuaj kvin libroj (Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj kaj Readmono) konsistigas la Toraon, aŭ Leĝon, ankaŭ nomatan Pentateŭko.
Kiu verkis la MT-n? Oni ne scias. Oni scias nur, ke ĝi naskiĝis ĉ. 500 jarojn a. K., en la hebrea lingvo, kun kelkaj pecoj en la aramea. La Nova Testamento estis verkita en la greka lingvo. Oni tute ne disponas pri originalaj tekstoj, sed nur pri multsinsekvaj kopioj de kopioj. Antaŭ nelonge, oni trovis en kavernoj la t.n. "Manuskriptojn de la Morta Maro", de la 3-a jarcento a.K., ŝajne tre fidele kopiitajn.
Ĉirkaŭ la jaro 250 a.K., en Aleksandrio (Egiptio), 70 (ĉu 72?) tradukistoj produktis la teskton en la greka lingvo, kio konsistigis la t.n. Septuaginton. Ĉi tiu greklingva versio enhavas fakte 7 librojn, kiuj ne estis en la hebrea originalo, kaj estas nomataj "nekanonaj" aŭ "apokrifaj". La Roma kaj Ortodoksa katolikaj eklezioj akceptis ilin kiel same sanktajn. Protestantoj tamen restis kun la enhavo de la hebrea originalo, kvankam laŭ malsama divido kaj klasifiko.
En la jaro 400 p.K., Sankta Hieronimo tradukis ĝin el la hebrea en la latinan. Lutero kaj la reformistoj unuafoje tradukis ĝin en la modernajn lingvojn.
Laŭ historia vidpunkto, la MT estas grava dokumento pri la hebrea popolo, en la periodo inter 1800 a.K. ĝis 500 a.K.. Por ordinara leganto, tamen, ĝi aperas kiel neregula, nekontinua, en iuj pecoj ĉefe ege naiva rakonto. La plej frapa impreso estas de sangoverŝado, perforto kaj senĉesa, daŭra militado. Senfina buĉado de bestoj kaj aspergado de altaroj per sango, omaĝe al la Eternulo, iom naŭzas sentemulon. Multe da venĝo kaj kruelo okazadas, inkluzive de la flanko de la sama Eternulo. Teruraj punoj atingas eĉ senkulpulojn. Rekta malakcepto de aliaj gentoj, ekster la elektita popolo, dividas la tiaman homaron per strikta malpermeso de intermiksiĝo (tamen, legu malsupre pri Salomono). En la nuna tempo tiaj ideoj nepre ŝajnas "politike malĝustaj". Oni venas al la konkludo, ke laŭ religia-mistika vidpunkto oni devas legi la MT-n per tre zorga interpretado, neniam per laŭliteraj okuloj.
Preter religiaj signifoj, kelkaj kuriozaj priskriboj estas listigeblaj:
- 1. En Genezo (ĉap. 2 kaj sekvaj), la unua viro estis kreita, poste la unua virino. Nur post la malobeo ili ricevis siajn nomojn. Ili havis du filojn - Kainon kaj Habelon. La unua murdis la duan, estis malbenita, foriris kaj... edziĝis al virino kaj fondis urbon! Kiel klarigi la devenon de tiu virino? Kaj de la homoj, kiuj devis loĝi en tiu urbo?
- 2. Pri la historio de Noa (Genezo, ĉap. 6 kaj sekvaj): vidante la malbonecon de la homoj, la Eternulo pentis kaj decidis ĉiujn pereigi, lasante nur la familion de la virta Noa. Ĉu pento ne estas tipa sento de iu, kiu eraris? Ĉu do la Eternulo eraris? Ĉu la fiaĵoj estis senescepte de la tuta tiama homaro? Ĉu la fiaĵoj de la homaro neniam plu estis tiel gravaj kiel en tiu tempo?
- 3. La patriarko Abraham (Genezo, ĉap. 11 kaj sekvaj), praido de Noa, havis interalie du filojn: Iŝmael kaj Isaak; al ĉi tiu lasta siavice naskiĝis Esav kaj Jakob (ankaŭ nomata Izrael). De la Iŝmaelidoj devenis la araba popolo; de la Jakobidoj devenis ĉiuj Izraelidoj (en la suda parto de la lando, judoj). La multjarcenta malpaco inter hebreoj kaj araboj estas do strikte interfrata malpaco.
- 4. La glora reĝo David (kiu savis per sia harpa muziko sian antaŭulon Saul de malbona spirito sendita de Dio!) ricevis la promeson, ke la filino de Saul estos lia edzino. Sed Saul pentis pri sia promeso kaj por faligi la estontan bofilon postulis, ke ĉi tiu alportu al li cent prepuciojn de Filiŝtoj. David kaj liaj viroj alportis ducent prepuciojn! Sekvis longa aro da vanaj klopodoj pereigi Davidon, fare de Saul (Samuel, ĉap. 18 kaj sekvaj). Jen ne tre inda konduto de reĝoj izraelaj...
- 5. Ankoraŭ pri David (Samuel, ĉap. 11). Dum liaj militistoj batalis aliloke, la reĝo trankvile restis en Jerusalem. Unu vesperon, David promenis sur la tegmento de la reĝa domo kaj vidis belan virinon, kiu sin lavas. Eĉ sciante, ke ŝi estas edzino de lia militestro Urija, li tamen kuŝis kun ŝi, kaj ŝi gravediĝis. David sendis Urijan en la fronton de batalo, por ke li mortu, kaj la vidvino fariĝis edzino de David. Agoj ne tre indaj de granda psalmisto, ĉu? Ni do zorgu pri niaj tentoj...
- 6. Pri Salomono, la plej glora reĝo, kiu pro sia pieco meritis pacan, riĉan regadon, oni ekscias (Reĝoj, ĉap. 11), ke li tamen "amis multajn aligentajn virinojn". Ĉu tio ne estis malpermesita? La glorulo estis ŝajne aktiva edzo, ĉar li havis sepcent ĉefajn edzinojn kaj tricent kromvirinojn. Kiel li havis tempon por reĝado?...
Pri la Zamenhofa traduko oni povas ŝablone diri nur, ke ĝi estas majstra. La teksto fluas malpeza kaj natura, kun la necesaj soleno kaj simpleco en ĝusta mezuro. Estas plezuro legi ĝin laŭte, por pli bone taksi la belsonecon. Kelkaj detaloj foje nin mirigas, ĉar ili ŝajnas neordinaraj lingvouzoj. La eltrovemo kaj lingva intuicio de Zamenhof estas mirindaj. Ni elektis kelkajn frazojn:
pri la uzado de de/da:
- 7. "Jen mi staras apud la fonto da akvo." (Gen. 24,13; Gen. 24,43)
- 8. "... laŭ la nombro de la infanoj." (Gen. 47,12)
- 9. "... tavolo da roso."(El. 16,13)
- 10. "... foliojn da oro." (El. 39,3)
- 11. "... nova generacio da pekuloj."(Nom. 32,14)
pri la uzado de la refleksivo:
- 12. "...virinon forpuŝitan de sia edzo ili ne prenu..." (Lev. 21,7)
- 13. "Kaj ŝi diris la solvon de la enigmo al la filoj de ŝia popolo." (Juĝ. 14,17)
- 14. " Naomi havis parencon de ŝia edzo, viron eminentan..." (Rut 2,1)
- 15. "...la Eternulo sanktoleis vin kiel ĉefon super Sia heredaĵo."(Sam 10,1)
- 16. "Kaj Samuel forigis la tutan popolon, ĉiun al lia domo." (Sam. 10,25)
- 17. "David alkondukis, ĉiun kun lia domo."(Sam. II 2,3)
- 18. "Kaj David faris lin lia korpogardistestro." (Sam. II, 23,23)
- 19. "... Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj..." (Neĥ. 1,5)
- pri la prepozicio post "aĉeti":
- 20. "...David aĉetis la draŝejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da arĝento." (Sam. 24, 24)
- 21. "Aĉetu tuj pro tiu mono bovojn..." (Ez. 7, 17)
- aliaj neordinaraj uzoj:
- 22. "Kiam la knabo estis demamigita..." (Sam. 1, 22)
- 23. "Koncerne la du kolonojn, la unu maron kaj la bazaĵojn, kiujn faris Salomono..." ( Reĝ. II, 25,16)
- 24. "Tiam ĉesiĝis la laborado ĉe la domo de Dio..." (Ez. 4,24)
- 25. "... kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari..." (Ez. 7,18)
- 26. "... kion vi trovos bona doni, donu al la reĝa trezorejo." (Ez. 7,20)
- 27. "... kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros..." (El. 33,19)
- 28. "Pesilo ĝusta kaj peziloj ĝustaj, efo ĝusta kaj hino ĝusta estu ĉe vi... " (Lev. 19,36)
La listo povus plilongiĝi. La MT estas abunda fonto de lernado por tiuj, kiuj volas poluri sian konon de Esperanto. Ni devus pli ofte reveni al tiu fonto.
Paulo S. Viana.
Brazilo. Novembro 2004.
[Reveni]