Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
34844 vizitantoj.

KKE » Prelegoj » La Bulonja Kongreso: Faktoj kaj Signifo

La Bulonja Kongreso: Faktoj kaj Signifo

1. Enkonduko

La plimulto de la esperantistoj scias, ke la Unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Bulonjo-ĉe-Maro, Francio, en la jaro 1905. Sed supozeble ne multaj el niaj samideanoj povis detale esplori la faktojn pri tiu kongreso, kaj ĝian signifon por la Esperanto-movado, kaj scivolas trovi respondojn al tiaj demandoj, kiel, ekzemple:

Kiu ekpensis fari la kongreson?

Kun kiu celo?

Kial en Bulonjo-ĉe-Maro?

Kiel reagis al la ideo de la kongreso Zamenhof kaj la eminentuloj de la franca movado?

Kiuj gravuloj veturis al Bulonjo? Kiu intence forestis?

Kiuj estis la planoj de Zamenhof por la kongreso?

Kiu estis la tagordo de la kongreso?

Kiuj estis la ĉefaj decidoj en la kongreso?

Ĉu Zamenhof, krom sia konata malferma parolado, faris aliajn paroladojn en la kongreso?

Pri kio temis la parolado de Kabe?

Ĉu estis iu grava antaŭ - kaj postkongresa aktiveco?

Kiu, resume, estis la signifo de la Bulonja Kongreso, por la Esperanto-movado?

Se vi, amiko partoprenanto en ĉi tiu renkontiĝo, ankaŭ deziras iom pli intimiĝi kun tiu grava ĉapitro de nia historio, do jen prelego farita por vi.

2. Antaŭ la Kongreso

Komence de la 20-a jarcento, Esperanto estis preskaŭ nur skriba lingvo: oni ĝin malmulte parolis, kaj nur en la Rusa Imperio. Parolaj kontaktoj inter diversnacianoj uzantaj tiun lingvon, en Okcidento, estis rigardataj kiel io eksterordinara, kiu nepre altiris la atenton de la gazetaro.

Post la sukcesa vizito de du rusaj kaj unu sveda esperantisto al Francio, la esperantista grupo en Le Havre pli klare eksentis la valoron de parola komunikiĝo per neutrala internacia lingvo, kaj decidis mem provi la paroleblecon de Esperanto. En somero 1903, ĝi invitis kelkajn anglajn kaj unu ĉeĥan esperantiston al publikaj kunsidoj, en Esperanto.

La atingita sukceso entuziasmigis la grupon kaj stimulis alian marbordan grupon, el Calais, en aŭgusto 1904, okazigi kongreseton en Calais kaj Dover, kun 120 fremdaj invititoj, ĉefe el Anglio, sed ankaŭ el Belgio, Germanio kaj Bohemio. En tiu renkontiĝo, la advokato Michaŭ, el Bulonjo, oficiale invitis la kongreson en Bulonjo-ĉe-Maro, por la jaro 1905.

La ĉefa celo de la kongreso, laŭ la organizantoj, do estis pli larĝaskale provi kaj montri al la mondo, ke Esperanto taŭgas kiel parola internacia komunikilo.

La Kongreso okazis en Bulonjo, ĉar el tiu urbo - najbara al Le Havre kaj Calais, venis la invito al la partoprenantoj en la renkontiĝo Calais/Dover.Tamen, konsciante la amplekson de la organiza tasko, la grupo en Bulonjo petis la helpon de aliaj societoj, tiel ke la alvoko, en la gazeto "L'Esperantiste", novembro 1904, estis farita nome de la Franca Societo por la propagando de Esperanto,de la Franca Touring-Klubo, kaj de la grupoj Pariza kaj Bulonja.

Zamenhof tuj entuziasme apogis la Kongreson kaj multe "atendis kaj esperis" de ĝi. Jen kelkaj rimarkoj liaj:

"... la plej multe mi ĝojas pro la decido aranĝi en 1905 kongreson internacian en BSM... La kongreso estas tiel gravega, ke mi konsilus al niaj Bulonjaj amikoj, komencante de nun, kaj en la daŭro de la tuta jaro, dediĉi sian tutan atenton kaj laboradon esperantan nur al tiu ĉi kongreso... Kvankam por mi persone la alveturo estas tre malfacila, mi tamen streĉos ĉiujn miajn fortojn kaj mi nepre alveturos."

"De la kongreso en Boulogne mi atendas tre multe. Mi esperas, ke tiu ĉi kongreso donos al ni komunan kaj severe difinitan organizacion".

Li ankaŭ havis planojn por la kongreso, nome:

"La plej gravaj punktoj, pri kiuj mi raportos, estas:

  1. Deklaracio pri la esenco de la esperantismo;
  2. Kreo de Konstanta Centra Komitato, por gvidado de nia afero;
  3. Fiksado de oficiala vortaro... kiu devos resti por ĉiam la oficiala fundamento de nia lingvo;
  4. Pri la demando de reformoj, mi montros rimedon, per kiu oni povos enkonduki en nian lingvon ĉiujn efektive necesajn plibonigojn sendanĝere, t.e., sen ia "reformado aŭ rompado" kaj sen ia senvalorigo de la ĝis nun kreita literaturo".

Kaj malgraŭ sia modesteco, li kunlaboris per sugestoj kun la kongresa komitato: "La kongreso devas efiki sur la sentojn kaj fari impreson, kiel eble plej grandan kaj neforgeseblan impreson. Multe da soleneco, muziko, efektoj por la okulo ktp; ju pli ni efikos sur la sentojn, des pli niaj kongresoj, kaj sekve ankaŭ nia afero fariĝos popularaj en la mondo".

Kontraste kun aliaj eminentuloj, Zamenhof tute ne volis personan honoradon:

"Mi tre petas vin, akceptu en la programon de la kongreso nenian punkton, kiu havas ian rilaton al mia persono... Sur la memoraĵa medalo, kiun vi intencas pretigi, volu doni ne mian portreton, sed nur ian emblemon de Esperanto".

La francaj eminentuloj (Bourlet, de Beaufront, Cart, Boirac, Sébert) ĝenerale apogis la kongreson, kaj la du unuaj subskribis ties alvokon,sed la disputo por la plej alta posteno en la franca movado, ĉefe inter Bourlet kaj de Beaufront, preskaŭ fiaskigis la entreprenon.

Cetere de Beaufront ne ĉeestis, pretekstinte malsaniĝon. Tiuj estis altnivelaj intelektuloj, sciencistoj, tute skeptikaj rilate religion ĝenerale, kaj al la homaranisma idealo de Zamenhof; tial ili ĉiel klopodis konvinki Zamenhof ŝanĝi sian malferman paroladon (kiun ili opiniis tro naiva), kaj ĉefe rezigni pri la legado de la "Preĝo sub la verda standardo" (kiun ili rigardis vere ridinda kaj sekve ege malutila al la movado). Sed la tolerema, konsentema Zamenhof firme eltenis la premon kaj forigis nur la lastan strofon de la "preĝo", tiun kun la versoj "kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj / ni ĉiuj de Di' estas filoj".

Al la kongreso venis la plej konataj esperantaj verkistoj el Varsovio: Grabowski, Kabe, Leo Belmont.

Kiel promesite, Zamenhof vojaĝis al Bulonjo kun sia edzino.

Li restis kelke da tagoj en Parizo, kie li ricevis de franca ministro la Ordenon de Kavaliro de la Franca Honor-Legio; Li atingis Bulonjon en la 3-a de aŭgusto kaj ekloĝis ĉe Alfredo Michaŭ.

3. Dum la Kongreso

La kongreso okazis de la 5 ĝis la 13 de aŭgusto 1905, kun 688 kongresanoj. La solenaj kaj laboraj kunvenoj fariĝis en la urba teatro, sed la neformalaj kontaktoj etendiĝis tra la tuta Bulonjo, ornamita per esperantaj flagoj, kaj kie plurloke oni vidis la etikedon "oni parolas Esperanton" Laŭ Edmond Privat, ĉe la konstato, ke ili kapablas bone interkompreniĝi parolante Esperanton; la kongresanojn kaptis ia "Pentekosta Ĝojo".

Je la oka vespere, la 5an de aŭgusto, antaŭ la tuta kongresanaro kaj de la urbestro de Bulonjo, kaj malgraŭ forta kontraŭstaro de la jam menciitaj francaj intelektuloj, nun sidantaj apud li, sur la podio, Zamenhof faris sian faman malferman paroladon kaj poste legis la "preĝon sub la verda standardo"

Bourlet kaj aliaj antaŭvidis: "oni vin prifajfos". Kontraŭe, la aŭdantaro "tondre aplaŭdegis" (M. Boulton).

La unua ĝenerala kunveno okazis en la 7a de aŭgusto. Jen la ĉefaj eroj el la tagordo de la kongreso:

En la antaŭa tago, postagmeze, estis ekskurso; vespere, koncerto kun kantado de La Espero kaj prezento de la teatraĵo "Le mariage forcé" de Moliére, en Esperanto. La plena programo de la kongreso troviĝas anekse..

La ĉefaj decidoj en la kongreso estis:

Pri la ĉefa temo diskutita en Bulonjo - la organizo de la esperanto-movado - estis neeble atingi interkonsenton, kaj oni devis kontentiĝi per la malforta, preskaŭ senutila rezolucio:

"La universala kongreso de esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro unuanime esprimas la deziron, ke la nunaj naciaj esperantistaj societoj interrilatiĝu kiel eble plej multe". (M. Boulton)

Dum la kongreso okazis ekskursoj al proksimaj urboj, interalie unu per ŝipo, al la angla urbo Folkestone.

Krom la fama parolado en la solena malfermo de la kongreso, Zamenhof ankaŭ faris oficialan salutparoladon dum la festeno. Tiam li trinkis toste al Michaŭ (la ĉefa organizinto de la kongreso), al la urbo Bulonjo kaj al ĝia urbestraro, al Francio kaj al la esperantistoj ne povintaj veni al la kongreso.

4. Post la Kongreso

En la revena vojaĝo hejmen, Zamenhof haltis en Rouen, por viziti S-ron de Beaulfront, kiu ne ĉeestis la kongreson.

5. Signifo de la Bulonja Kongreso

6. Bibliografio

Prelego farita de Floriano Pessoa en Lorena,
okaze de la 61-a E-Renkontiĝo de Sudparaiba Valo.
Brazilo. Septembro 2005.
PDF PDF-Dosiero: 112 KBajtoj

[Reveni]