De longa tempo mi sentas la deziron transmeti en Esperanton verkojn de Machado de Assis. Mi ĉiam sentis tion kiel devon, kiel ŝuldon. Disponigi tiujn verkojn al la turmonda Esperantista publiko ŝajnas al mi ŝuldo de brazilaj samideanoj al tiu aŭtoro kaj samtempe ŝuldo al la tutmonda komunumo: unu meritas renkonti la alian kaj al brazila (aŭ portugala) tradukisto konvenas la tasko. Ĉar unu el la servoj de Internacia Lingvo estas precize ebligi la diskonigadon de lokaj kulturoj kaj literaturoj al la tuta mondo. Kaj tiurilate ni havas ankoraŭ vastan kampon por plugado, semado kaj rikoltado.
La menciita ŝuldo ne koncernas nur la verkojn de Machado de Assis. La brazila literaturo rezervas tutan galerion de koninduloj, kiuj meritas tutmondan disvastigon. Mi citas nur kelkajn: Jorge Amado (aperis nur Kinkas Akvobleko), Guimarães Rosa (aperis nur Aŭgusto Matraga), Lima Barreto, Graciliano Ramos (aperis nur Sekaj Vivoj), José de Alencar (aperis La Vidvineto), de longe elĉerpita, kaj Iracema), Rui Barbosa, Coelho Neto, k.a. Inter pli modernaj, oni bedaŭru foreston de Raquel de Queiroz, Clarice Lispector, Lygia Fagundes Telles, Nélida Piñon, Cecília Meirelles, Érico Veríssimo, Luís Fernando Veríssimo, Pedro Nava, Fernando Sabino, Vinícius de Morais. Ĉi tiu lasta kondukas nin al la brazilaj poetoj, ĉefe modernaj, kiujn eĉ ne mencios, ĉar mia intereso ĉi tie celas prefere nian prozon.
Grandega estas nia tasko!
Miaflanke, mi intencas dediĉi min al Machado de Assis. Kial? La fama usona eseisto Harold Bloom ĵus publikigis studon pri cent geniuloj de la tutmonda literaturo; troviĝas en lia listo nur unu brazilano - Machado de Assis. Malfacile (kaj nenecese!) oni klarigas la kvalitojn, kiuj faras lin legindulo: subtileco, sagaceco, psikologia kapablo, ironio, simpleco, filozofiemo; kaj super ĉio, ekstrema eleganteco. Ĉefe elstaras ĉi tiu mirinda eco, kiu karakterizas klasikulojn; oni legas kaj relegas liajn verkojn plurfoje, kaj ĉiam plu ricevas la impreson, ke novaj, freŝaj impresoj al ni venas.
Ĉu estas facile traduki la tekstojn de Machado de Assis? Tute ne! Mi devis atendi jardekojn por intimiĝo kun Esperanto, ĝis mi kuraĝis entrepreni la aferon. Kaj ĝis nun mi ne sentas min plene kompetenta - mi nur kuraĝis enpaŝi la arenon pro la helpo de amikoj (mi citu nur la svedon Sten Johansson, kiu amike bonvolas revizii mian fuŝaĵojn...) La ŝajnan simplecon de la prozo de Machado de Assis mi ekzempligu per la jenaj esprimoj, prenitaj el la unuaj ĉapitroj de Dom Casmurro:
Per ĉi tiu modesta elmontro oni povas taksi la tutan taskon. Miajn solvojn vi trovu en la eldonota volumo. Tradukisto destiniĝas ĉiam al pli aŭ malpli forta fiasko. Oni preskaŭ neniam atingas la brilon de la originalo. Tamen, indas legi la majstraĵon Dom Casmurro, eĉ kun perdo de iom da brilo. Al la tradukisto, restas la konsolo ke la legantoj indulgu al li la neeviteblajn mankojn.
Laste, restas al la tradukisto la espero, ke iam ono eldonos lian tekston. Iom elrevige, li riskas vidi sian plurjaran laboron ŝimi en tirkesto, pro manko de eldonisto. Ĉu manko de eldonisto? Aŭ manko de legontoj? Ĉu ne jam estas tempo fari kampanjon por stimuli esperantistojn aĉeti (kaj legi!) pli da libroj? Ĉu estas tempo pensi pri praktika eldona politiko, en nia movado?
Nu, giganta estas la takso. Ek!
Paulo S. Viana
Prelego farita okaze de la Sud-Paraiba Valo
Esperanto Renkontiĝo en Porto Real, la 1an de junio 2003.