Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
32096 vizitantoj.

KKE » Prelegoj » Ismael Gomes Braga - Tuta vivo dediĉita al du idealoj

Ismael Gomes Braga - Tuta vivo dediĉita al du idealoj

Iŝmael Gomes Braga estis unu el tiuj animoj, kies irado sur la mondo postlasas striojn el neestingebla lumo.

Lia vivo kaj lia verko staras kiel konstruaĵo de plej solida konsisto intelekta kaj morala.

Kaj ne hazarde estas, ke li, ankoraŭ tre juna, inklinis al du idealoj, en kiuj intelekto kaj moralo perfekte harmonias inter si por altiri homojn al kleriĝo kaj perfektiĝo de siaj karakteroj; ĉar efektive Iŝmael estis homo de plej nobla karaktero, animo kiu portis en la mondo fajrerojn de progreso por lumigi la vojon al siaj kunuloj dum la vojaĝo surtera.

Iŝmael ne frekventis altlernejojn, universitatojn, gravajn centrojn por klerigado, sed liaj intelekto kaj inteligento brilis per enviindaj saĝo kaj scio-provizoj, kiujn li plej pene akiris kaj transformis en potencajn rimedojn por altiri homojn al tiuj grandaj idealoj, al kiuj li sin tute fordonis dum sia longa kaj fekunda ekzistado.

Multon multaj, multfoje, skribis pri Iŝmael, kaj ĉiu, krom la ordinaraj biografiaj komunaĵoj, alportis specialan rigardon pri la granda pioniro.

Iŝmael naskiĝis en la 14 de Julio 1891, en loko nomita Córrego Alegre, proksima al la urbo Ubá, Ŝtato Minas Gerais.

La krudaj kamplaboroj, al kiuj li, ankoraŭ infano, devis sin fordoni dum preskaŭ tuta tago, kaj la neebleco regule frekventi unuagradajn lernejojn, ne sufokis ĉe Iŝmael lian neordinaran sciavidon.

Li havis nek monon por aĉeti librojn, nek sufiĉe da tempo por ilin legadi.

Aĝante 14/15 jarojn, li dungiĝis kiel komizo en malgranda komercejo en Ubá, kie li deĵoris de la 6a matene ĝis la 9a vespere.

Sed tiam, dank' al protekto de klera kaj bonkora parenco, li komencis trabati al si vojon al estonta poligloteco. Lia onklo Habel Gomes donacis al li lernolibron pri la franca lingvo, kiun li poste plene scipovis nur dank' al persista lernado.

Estis iu dirigento, loĝanta en Ubá, nomita Johano Ernesto, kiu unue altiris la atenton de Iŝmael al Esperanto. Tio okazis en la jaro 1907. Li poste enskribiĝis, pro instigo de tiu sama Johano Ernesto, por koresponda kurso de Brazila Esperanto-Ligo, sub la gvido de la fama pioniro Alberto Couto Fernandes.

Kaj en 1910 Iŝmael aliĝis al BEL sub la numero 13.

Tiel granda estis lia entuziasmo pri la nova lingvo, ke en 1914 li korespondis kun 200 samideanoj el Germanio.

Lia mirinda inklino al lingvoscio ebligis al li lerni kaj scipovi, krom la franca, la latinan, la anglan, la italan kaj la hispanan. Li ankaŭ lernis la hebrean, la araban, la rusan, la nederlandan kaj la grekan.

Profesie li laboris kiel librotenisto. La kontosciencon li lernis per koresponda kurso ĉe usona lernejo, kaj post perfektiĝo en Komerca Instituto li ricevis diplomon. Li ankaŭ lernis stenografion ĉe nokta lernejo.

Iŝmael devis ja transpasi verajn montojn por akiri brilan klerecon, atingi siajn intelektajn kaj profesiajn celojn. Kaj utilas al ni atenti rimarkojn, kiujn Iŝmael faris pri si mem, laŭ unu biografia teksto:

Se mi estus pasiginta la junaĝon en kolegio, kun bonaj instruistoj, ĉu mi estus farinta, kion mi faris? Aŭ ĉu mi estus nur fierulo kompatinde ravita de si mem?

Ĝis 1912 Iŝmael konfesis la saman religion de la gepatroj, sed sen fervoro. Li estis katoliko. Memkompreneble, pro sia konduto morale supera, li nature praktikis la principojn de Kristanismo.

En tiu jaro 1912, li transloĝiĝis al urbo Teixeiras, kie li iam estis invitita ĉeesti tiel nomatan seancon de parolanta tablo.

Temas pri fenomeno tre ofta en la komenco de Spiritismo, kiu konsistis en manifestiĝo de Spiritoj pere de iu celtaŭga tableto. Por komuniko de inteligentaj mesaĝoj oni aranĝis kodon laŭ kiu ĉiu litero de la alfabeto respondis al difinita nombro de batoj.

Iŝmael provis la tablon per Esperanto. Li tiam havis 5 fratojn kaj 3 fratinojn. Kaj li demandis la tablon: kiom da fratoj mi havas? La tablo batis kvinfoje. Sed Iŝmael pensis pri siaj 8 gefratoj. Li refaris la demandon en Esperanto. Sama batrespondo venis. Li estis jam forironta, kiam li memoris pri la prefikso GE, kiu esprimas kunecon de ambaŭ seksoj. Kaj Iŝmael denove demandas, uzante tiun precizigan sufikson: kiom da gefratoj mi havas? La tablo batis okfoje!...

Li forte impresiĝis de la afero, priskribis ĝin en letero al tiu Johano Ernesto, kiu altiris lin al Esperanto kaj estis vigla propagandisto de Spiritismo.

La dirigento, en sia respondo, ankaŭ sendis al Iŝmael ekzempleron de La Libro de la Spiritoj, en la portugala.

De tiam do, kaj en tiel kurioza maniero, komenciĝis la kariero de Iŝmael kiel unu el la plej fekundaj disvastigintoj de Spiritismo en Brazilo kaj en la mondo.

En 1920, Iŝmael transloĝiĝis al Rio, kie, konstatinte la barojn, kiujn Esperanto renkontadis por firmiĝi sur solida grundo, li entreprenis plej viglan, plej intensan poresperantan laboron per libro-eldonado, prelegado, artikolverkado, instruado, k.a.

Kaj lia agado tiel rimarkindiĝis, ke en 1933 lia nomo aperas en la Enciklopedio de Esperanto kiel motoro de senĉesa kaj senlaca disvastigado de Esperanto, ĉefe en spiritistaj rondoj.

Ĝuste en 1933, laŭ informoj de la spiritista verkisto Zêus Wantuil, aŭtoro de unu el la plej bonaj, se ne la plej bona, biografio de Iŝmael, komencas aperi liaj artikoloj en la revuo Reformador pri Esperanto kaj Spiritismo.

Li uzadis plurajn pseŭdonimojn, el kiuj menciindas la tre konataj Lincóia Araucano, Antônio Túlio, Lino Teles, Cristiano Agarido, Ismar Brando.

Sed 1937 estis mejloŝtona jaro en la agado de Iŝmael kiel esperantisto-spiritisto. Kun la apogo de la tiama prezidanto de la Brazila Spiritisma Federacio, D-ro Luís Olímpio Guillon Ribeiro, li entreprenis viglegan, intensan priesperantan disvastigadon, kies ĉefa trajto estis la eldonado de libroj. Kaj ĉio eblis nur tial, ke la Brazila Spiritisma Federacio, kiu jam disvastigadis Esperanton ekde la jaro 1909, metis je dispono de Iŝmael siajn potencajn rimedojn: oficistaron, eldonejon, librejon, revuon, sidejon por kursoj kaj publikaj paroladoj. Dekoj da libroj estis publikigitaj: lernolibroj, vortaroj, antologioj, artikolaroj, tradukoj de doktrinaj verkoj.

Unu el la plej belaj fruktoj de tiu intensa laborado estis lia Esperanto sem Mestre, kies lastan, definitivan eldonon efektive kunaŭtoris du eminentaj majstroj de nia lingvo: Franciscko Valdomiro Lorenz kaj Porto Carreiro Neto.

Sed lia agado en la spiritistaj rondoj ankaŭ alportis bonon al la neŭtrala movado, kies fortoj elĉerpiĝadis pro kaŭzo reliefigita de Ivo Lapenna en sia bonega verko Esperanto en Perspektivo:

(...) Troa fido al registara patronado kaj manko de praktika apliko de la lingvo (...).

En 1940, Iŝmael faris unu el siaj oftaj vizitoj al la fama brazila mediumo Francisko Cândido Xavier, en la urbo Pedro Leopoldo. Tie, dum seanco, la mediumo psikografie ricevas mesaĝon adresitan de la Spirito Emmanuel al Iŝmael. Temis pri la fama teksto titolita La Misio de Esperanto.

Tiel forta estis la influo de tiu teksto sur la spiritista movado, ke ĝi fariĝis unu el la tri kolonoj subtenantaj la poresperantan laboradon de la spiritistoj en Brazilo.

La afero prenis neantaŭviditajn dimensiojn, ĉar de tiam Esperanto definitive eniris la programon de la brazila spiritista movado.

En 1951, Iŝmael, kune kun malgranda aro da sindonaj, fervoraj gesamideanoj, kunfondis la Kulturan Kooperativon de Esperantistoj, kiu interalie disponigis al li neŭtralan terenon por daŭrigo de lia ĉiam vigla libroverkado kaj konsekvenca eldonagado.

En 1957, pro sia senlaca, senĉesa, ĉiam brila kaj fekunda kvindekjara servado al la idealoj de Esperantismo, Iŝmael ricevis omaĝojn de la esperantistaro brazila kaj eksterlanda.

Inter ili, menciindas la speciala omaĝo de la Kultura Kooperativo de Esperantistoj, kiu al li dediĉis la tutan julian numeron de sia organo Kooperativismo.

Multaj gesamideanoj verkis tekstojn, en kiuj ili esprimis sian admiron kaj dankon al la tre amata pioniro.

De tiam, ankoraŭ dum 12 jaroj, li fekunde, pozitive influadis la novajn generaciojn de esperantistoj per sia aŭtoritata voĉo kaj per sia ĉiam juneca entuziasmo.

Li forpasis en la 18 de januaro 1969, sed lia memoro kaj lia verko ĉiam ankoraŭ instigas, gvidas kaj subtenas amason da sinceraj batalantoj por la idealoj de Zamenhof.

Antaŭ ol fini mian senpretendan parolon, mi volas rememori miajn tre malmultajn sed riĉegajn personajn spertojn ĉe tiu eminenta homo.

Mi ĉerpas tiujn lastajn vortojn en intervjuo donita antaŭ kelke da jaroj al Aloísio Sartorato okaze de unu el la interretaj babiladoj, kiujn Aloísio reĝisoris ĉiusabate ĉi tie en la Kooperativo.

"Mi fariĝis esperantisto en maniero tute neordinara, almenaŭ ekster Brazilo: al lernado de Esperanto mi estis instigata de respektinda Spirito - Adolpho Bezerra de Menezes - tre populara, tre amata, tre elvokata en la spiritistaj rondoj en Brazilo. La instigado venis, ĉirkaŭ la fino de 1962, komence de 1963, pere de la karmemora mediumino Yvonne do Amaral Pereira, ĝuste tiu, kiu psikografie skribis la verkon Memoraĵoj de Sinmortiginto, kies spirita aŭtoro estas la portugala romanverkisto Camilo Castelo Branco.

Mi eklernis la lingvon kun granda entuziasmo, ja plej fervore. Mi vizitadis la kursojn de KKE (Almir Ferreira, Najlo, Ruto, Braz Cosenza, Cedilja, Lazarus Brieger) kaj la kursojn de BEL (Carlos Domingues, Jorge Campos, Floriano Pessoa, Kocher, Mello e Souza, Jozefo Joels). Mi ankaŭ provis memlernadon: dum la tuta jaro 1963 mi ĉiunokte trastudadis la lecionojn de Esperanto sem Mestre kaj ja sukcesis finplenumi tiun kvazaŭ faraonecan entreprenon.

En 1964, komenciĝis korespondado (daŭronta ĝis 1977) inter Yvonne Pereira kaj iu varsoviano, pri kiu ŝi poste mediume sciis, ke li estas la reenkarniĝo de Spirito, kiu komunikiĝis kun ŝi ĝis la jaro 1931. Ĉar ŝiaj scioj pri Esperanto estis tre malsufiĉaj, ŝi petis min pri helpo. Tio estis plia helpo al mia lernado, ĉar mi devis multe legi por konatiĝi kun la bonaj stilistoj kaj tiel traduki, kiel eble plej fidinde, ŝiajn longajn, riĉenhavajn leterojn.

En 1965, mi kuraĝis skribi leteron al Ismael Gomes Braga kun la celo elpeti ian longdaŭran studprogramon. Li afable respondis, liveris al mi plej profundajn instruojn. Tiun respondon, kiel cetere ĉiujn korespondaĵojn de Ismael, mi konservas kiel ĉiam aktualan programon por perfektiĝo.

En 1966, mi transloĝiĝis al la insulo Paquetá, kie mi loĝis tutajn 20 jarojn. Tio estis periodo de senĉesa studado de la esperanta literaturo. Ĉiutage, dum duhora veturo en ferboato - unuhora al Rio kaj unuhora revene al la insulo - mi legadis, notadis, ja ensuĉadis la altvaloran materialon - tradukan kaj originalan - liveritan de Zamenhof, Privat, Kabe, Baghy, Kalocsay, Auld, Boulton, Forge, Lapenna, Porto Carreiro kaj multaj aliaj.

Tiam mi provis traduki parton de Kio estas Spiritismo, de Kardec, celante provi min mem. Mi sendis la tradukon al Ismael. Li afable ekzamenis, zorge korektis la materialon, diris al mi kuraĝigajn vortojn, ke mi senĉese penadu perfektiĝi. Mi memoras, ke mia patro tiam donacis al mi ekzempleron de La Sankta Biblio. Ismael lernigis al mi, kiel plej profunde profiti el la legado de la Biblio, ĉefe el la teksto de la Malnova Testamento, kies tradukon ni ŝuldas al Zamenhof mem.

En 1969, Ismael forpasis. En tiu sama jaro mi gajnis la unuan premion en traduk-konkurson iniciatitan de BEL. Tiam kortuŝis min la fakto, ke en sama numero de Brazila Esperantisto (majo-aŭgusto-1969) aperis la nekrologo de nia granda pioniro kaj mia traduko. Tio estis la unua fojo, kiam mi elpaŝis publike kun unu esperanta tradukaĵo."

Okaze de la festoj memorigaj pri lia senĉesa kvindekjara aktivado por Esperanto, la Kooperativo, kiel jam ĉi-supre dirite, dediĉis al li la tutan julian numero de sia organo Kooperativismo, en kiu aperis bela akrostiko de Sylvio Peixoto omaĝe al Iŝmael.

Mi kulpis ankaŭ ian akrostikon omaĝan al li, kiam la movado memorigis la centjaran datrevenon de lia naskiĝo, en 1991. Kaj ja per tiu teksto mi finas ĉi tiun mallerte aranĝitan paroladeton:

I nstigas vi daŭre al la laboro
S urtera por la sanktega Afero
M ilojn da fratoj, kiuj en la koro
A spiras kun amo, ĝoj' kaj espero,
E laĉeti sin el pek' kaj doloro,
L uktadi por venk' de Justo kaj Vero.

G vidu nin, kara, amata Mentoro,
O ptimisme stari kontraŭ danĝero,
M iliti por pac' - ĉiela trezoro -
E n gaj' de l' anim', por ke la prospero
S pirita de l' mond' venu por aŭroro

B enata de l' temp' en kiu libero
R estados por ĉiam, kaj en fervoro
A tingu ni per mildo de l' tolero
G loron revatan de l' pola doktoro:
A mon, fratecon sur la tuta Tero!

Affonso Soares

Prelego farita de Affonso Soares. Rio/Brazilo. Decembro 2007.
PDF PDF-Dosiero: 122 KBajtoj


Verkoj kaj periodaĵoj konsultitaj

[Reveni]