KKE » Prelegoj » Enkonduko al Logozofio
Enkonduko al Logozofio
Kio estas Logozofio?
Logozofio estas nova scienco, kies ĉeftemo estas la metafizika interno de la homo.
La organan internon de homo studas Biologio. La psiĥan, Psikologio. La spiritan studas Religio, ktp.
Logozofio havas apartan eksperimentan kampon, kiun ne studas kiu ajn alia scienco. Ĉio, kion ĝi instruas baziĝas sur praktikaj konfirmoj.
Inter aliaj esencaj aspektoj, Logozofio instruas la homon observi siajn pensojn, kontroli kaj forigi la malbonajn, negativajn kaj malutilajn, krei kaj disvolvi bonajn, utilajn kaj pozitivajn pensojn, konscie disvolvi siajn kapablojn, doni al sia vivo enhavon realan kaj longdaŭran.
Logozofio pritraktas, trafe kaj rekte, ankaŭ la malperfektaĵojn kaj malbonajn inklinojn de la homo, kiel identigi ilin kaj kiel liberiĝi de ili.
La ĉefaj malperfektaĵoj de la homo esta kvardek-kvar: manko de volo, maldiskreto, mallaboremo, falsa humileco, neadaptiĝo, obstino, vanteco, ekkoleriĝo, malobeo, timemo, orgojlo, stulteco, malzorgo, senpacienco, malforto, ofendiĝemo, enŝoviĝo, maldisciplino, krudeco, egoismo, malordo, bruskeco, malmodereco, indiferenteco, malpuremeco, avido, forgesemo, fiparolado, pretendemo, rankoro, impulsiĝemo, malplenumemo, pasieco, maltoleremo, memamo, replikemo, kredemo, malkonstanteco, hipokriteco, malrespekto, scivoleco, ventanimeco, neglekto, rigideco.
Ekzistas aliaj dudek-du malperfektaĵoj, kiujn oni nomas malbonaj inklinoj, kiuj estas: Inklino al trompo, al flatemo, al frivoleco, al ŝajnigo, al promesado, al kredado, al iluzio, al voluptemo, al izoliĝo, al troigo, al facileco, al forlaso, al diskutado, al senkuraĝo, al malespero, al malatento, al kolero, al aleatoro, al insulto, al pesimismo, al malĉasteco, al malzorgo.
La Celoj de Logozofio
-
La konscia evoluo de la homo
Se la homo evoluas malkonscie, tiu evoluo ne estas aŭtenta.
-
La ekkono pri si mem.
Se vi lernas, ekzemple, Anatomion, Fiziologion, Bioĥemion, Psikologion, vi fakte estas lernanta pri la aliaj homoj, ne pri vi mem.
- La integriĝo de la spirito, tio estas, la ĉiama ĉeestanteco de la spirito, ne lasante sin la homo sub la rego de la instinktoj kaj pasioj.
- La kono pri la universalaj moralaj leĝoj
- La kono pri la mensa, transcenda aŭ metafizika mondo, el scienca vidpunkto
- La kreado de nova vivo kaj pli bona destino por ĉiu homo
- La disvolviĝo kaj kompleta regado sur la kapabloj studi, lerni, instrui, pensi kaj agi, kiuj ja havas netakseblan valoron por la pedagogia estonto en la plibonigo de la homaro.
La Eksperimenta Kampo de Logozofio
Tiu kampo estas la homa interna mondo.
Ĉiu homo havas sian internan mondon. Sed nur la logozofoj faras el ĝi eksperimentan kampon kulturatan. Tiu ĉi estas la granda diferenco.
Neniu alia scienco esploras tiom gravan aspekton de la homa estaĵo. Simplaj analizaj eniroj en la internan mondon de alia homo (Psikologio) aŭ de si mem (Meditado) neniel signifas transformi tiun mondon en eksperimentan kampon kulturatan.
Logozofo sin dediĉas al la kulturado de sia propra mondo, ne al tiu de ajna alia persono. Tio postulas la asimiladon de la al tiu celo adekvataj logozofiaj konoj. Kaj neniu povas fari tion pro la alia, same kiel la manĝaĵon, tiom necesan al la organikaj funkcioj, unu ne povas preni pro la alia.
Oni donu praktikan ekzemplon:
Ĉiam orientata kaj gvidata de logozofia docento, la inicito klopodados subigi al siaj inteligento kaj volo la pensojn, kiuj ankoraŭ restas ekster lia kontrolo. La pensoj ja havas propran vivon kaj nekonvenan aŭtonomion. La logozofo bezonas akiri ĝustan teknikon por kontroli, ke lia interna mondo fariĝu neinvadebla kaj apartenu ekskluzive al li.
La Logozofia Metodo
La logozofia metodo estas esence trafa kaj eksperimenta, kaj distingiĝas pro tio, ke ĝi adaptiĝas al ĉiu menso, laŭ la kaptokapablo de ĉiu unu.
Anstataŭ memorigon, ĝi sugestas al la lernanto, ke li eksperimentu kaj konfirmu la validecon de la instruataĵo, kaj poste apliku ĝin en sian ĉiutagan vivon.
Estas nepre, ke oni eksperimentu tion, kion oni studas, kaj ke oni studu tion, kion oni eksperimentas.
La lertiĝo en la logozofia metodo venas paŝo-post-paŝo, simile al la lertiĝo pri ludado de muzikinstrumento.
Pri la Kreinto de Logozofio
Logozofion kreis argentina edukisto Carlos Bernardo González Pecotche (kromnomita RAUMSOL), aŭtoro de dekoj de libroj pri Logozofio, kaj eldonisto de revuoj, kiuj helpis diskonigi la logozofian principaron.
Li naskiĝis en Buenos-Ajreso, en la tago 11-a de aŭgusto, 1901. Lia spirito frue reagis kontraŭ la rutino de la konoj kaj sistemoj uzataj por la formado de la homa estaĵo, pro tio ke al ĝi mankis konekso kun la homa interno.
Do, li sindediĉis krei eksperimentan metodon, kiu igus ebla la konscian evoluon de la individuo, surbaze de konoj, kiujn li eltovris kaj revelaciis, pri la strukturo menspsiĥa de la homo.
En 1930, li starigis la Logozofian Fondaĵon en Argentinio (tiam nomita Skolo pri Logozofio), en Kordobo, kie li mem instruis Logozofion dum pluraj jaroj.
En 1932, li starigis Logozofian Fondaĵon en Montevideo, Urugvajo. En 1935, starigis Logozofian Fondaĵon en Brazilo, urbo Bel-Horizonto.
En 1939, li reiris definitive Buenos-Ajreson, kun sia logozofia verko jam finpreta.
Li mortis, fizike, en la 4-a de aprilo, 1963, ĉirkaŭita de profunda respekto kaj admiro de siaj multenombraj disĉiploj, vidante sian verkon konsekrita dum la okazigo de la Unua Internacia Kongreso pri Logozofio, en Montevideo, en la jaro1960. (Zamenhof)
González Pecotche ne estis simpla verkisto kiel la ceteraj, ĉar li ne sin limigis al la verkado. Li pretiĝis ĉiam instrui kaj orienti al tiuj, kiuj volis praktiki liajn instruojn. Lia vivo estis la plej elokventa ekzemplo de ĉio, kion li preĝis. (Zamenhof)
Lian netakseblan verkon li oferis al la tuta homaro, rezignante pri aŭtorrajtoj. Liaj disĉiploj daŭrigas la laboron de tiu Majstro, en la vera senco de la vorto. (Zamenhof)
La nura Majstro kiu ĝis nun instruis al la homoj realigi la proceson de Konscia Evoluo.
Kelkaj Logozofiaj Asertoj
- Lerni grandanime signifas ne lerni kun egoismo, serĉante la akiron de konoj por persona vanteco aŭ por morgaŭ fieri pri eksteraj triumfoj, forgesante, ke multo el tio kion oni lernis estis instruata por eviti suferojn kaj permesi al la homoj la iron tra malfacilaj partoj en la longa vojo de la vivo.
- La homo devas strebi, per siaj plej bonaj fortoj kaj energioj, trovi sin en si mem. Li scios preventi kontraŭ la trompoj de la ŝajno, por sin koni tia kia li esence estas. Li trovos sin en la humileco de sia koro, en la simpleco de sia animo, en la pureco de sia spirito, kaj tiam, kun la menso purigita kaj brilanta, ĝuos la neesprimeblajn bonojn de la Supera Vivo.
- Dio kreis la homon por ke la homo Lin trovu, pere de vera konscia evoluo. Kaj trovi Dion estas kompreni Lian kreitaĵon, kompreni ĝin pere de ĉiuj aferoj kiuj tuŝas la konscion. Kaj ankaŭ partopreni en la grandan laboron de reciproka helpo, cele al ke ĉiu trovu siajn tra la mondo perditajn fragmentojn, nome tiujn fragmentojn kiuj mankas por igi la homan figuron kompleta, tio estas, simila al la figuro de la Kreinto.
- Ene de la kosmaj strukturoj, kiel fina kaj absoluta esprimo de la Supera Penso, aperas en siaj respektivaj areoj la Universalaj Leĝoj, ĝustigante kaj regante tiel la kosman kiel la homan vivon. El inter tiuj leĝoj, plej rekte kaj strikte ligitaj al homo, ni citas jenajn: Evoluo, Kaŭzo kaj Efiko, Movo, Transformiĝo, Heredo, Tempo, Kunrespondo, Karitato, Logiko, Adaptiĝo.
Demandoj
-
Ĉu Logozofio estas ia speco de religio?
Ne. Logozofio estas scienco. Religioj trudas dogmojn kaj postulas kredon. Logozofio rekomendas anstataŭi la "kredi" por la "scii", kaj konfirmi ĉion, kio estas instruata, spite al la maksimuma versimileco de la instruoj.
-
Ĉu por esti logozofo mi devas apostatiĝi je miaj religiaj konvinkoj?
Ne. Logozofio, kiel scienco, postulas nenion, krom ke vi rezonu kaj analizu plenkonscie ĉu viaj religiaj konvinkoj estas aŭtentaj por vi, aŭ ĉu vi praktikas oficialan religion nur pro timo antaŭ la misteroj de la transtomba mondo.
Logozofio ne celas anstataŭi vian religiajn konvinkojn, sed nur prilumi ilin el scienca vidpunkto.
-
Ĉu Logozofo kredas je la ekzisto de Dio?
Ne. Logozofo ne kredas, li konstatas ties ekziston, surbaze de la ekzaktaj kaj perfektaj procesoj stampitaj sur la Naturo. Ne estas dubo pri la ekzisto de Dio. Tio, kio ordinare ne ekzistas estas la kapablo kompreni la ekziston de Dio (la logozofiaj principoj multe helpas la homon akiri tiun kapablon kompreni). Dio estas la Eterno, la Senfino, la Primara Kaŭzo de ĉio, la Supra Saĝeco kiun la homo trovas en la Naturo. Dio ne dependas de nia rekono, por ekzisti.
-
En kiu branĉo de la homaj konoj enkadriĝas Logozofio?
Logozofio ne baziĝas sur kiu ajn scienco, religio aŭ filozofio. Ĝi estas aŭtonoma kaj unika en sia genero. Logozofio celas konstrui pli bonan mondon (Zamenhof), surbaze de io nova ankoraŭ ne provita.
-
Kiel Logozofio intencas plibonigi la homaron?
Plibonigante ĉiun individuon, pere de la interna disciplino, edukado de infanoj, por ke ili fariĝu favorkoraj, ili konsciiĝu pri sia valoro en la socio, ke ili lernu solvi siajn proprajn problemojn, kaj poste, ke ili instruu aliajn solvi siajn respektivajn problemojn. Se la individuo pliboniĝas, la socio pliboniĝas.
Logozofio ne oratoras pri sociaj problemoj, sed instruas pri la solvo de individuaj problemoj. Se ĉiu individuo solvas siajn proprajn problemojn, la sociaj problemoj malaperas. Oni kontraŭargumentas, ke tiamaniere la sociaj rezultoj tre malfruos. Tamen - respondas Logozofio - ne estas alia vojo. Alivoje, la homo daŭrus trompante sin mem. Tioma estas la dekadenco de la nuna homaro, ke ĝi estas savebla nur per tiu vojo: la pliboniĝo de ĉiu individuo. Oni ne povas subite solvi jarcentajn, jarmilajn problemojn.
En Logozofiaj Lernejoj, oni edukas infanojn kaj adoleskantojn, protektante iliajn mensojn kontraŭ la kontaĝo venanta el malsuperaj etosoj, kaj samtempe klarigante la gepatrojn pri la transcenda logozofia sistemo de protekto al la gefiloj. La metodo tie uzata estas simpla kaj klara, kaj baziĝas sur la konceptoj de respekto, honesteco, lernado de elementaj normoj pri rezonado, kaj rimarko pri la netakseblaj avantaĝoj, kiujn al ni disponigas altranga kaj digneca konduto.
Ekzistas Logozofiaj Lernejoj en la urboj Rio de Ĵaneiro, Bel-Horizonto, Gojanjo kaj Braziljo.
-
Kion, pri la Logozofia Pedagogio?
La devizo estas "Eduki por la Vivo", sed kun signifo pli transcenda ol ordinare: prepari la spiritojn por la kono pri siaj altnivelaj destinoj, ĉar la vivo pri kiu ni parolas ne estas nur la ordinara vivo, kiu vegetas kaj steriliĝas en etoso nur hejma, sed la alia pli ampleksa, kiu plenumas aŭ almenaŭ klopodas plenumi la mandatojn de l' evoluo kaj atingas sian plenecon en la plej altaj formoj de homa kunvivado. (Zamenhof)
Eduki por la vivo estas konsideri kiel unu el la ĉefaj celoj la plibonigon de ĉio, kion ampleksas la homa ekzisto, impulsante la forigon de la neperfektecoj, per la konscia korektado de la eraroj, vekante en la homon la sopiron de memsuperado kaj la deziron servi al la homaro (Zamenhof), profitante pli bone la internajn energiojn por la bonfaro, kun profunda senco homa kaj spirita.
Bibliografio
| H = Hispana | P = Portugala | A = Angla | E = Esperanto |
| H |
|
|
|
Intermedio Logosófico, 216 paĝoj, 1950. |
| H |
|
|
|
Introducción al Conocimiento Logosófico, 494 paĝoj, 1951. |
| H |
|
|
|
Diálogos, 212 paĝoj, 1952. |
| H |
P |
|
|
Exégesis Logosófica, 110 paĝoj, 1956. |
| H |
P |
A |
|
El Mecanismo de la Vida Consciente, 125 paĝoj, 1956. |
| H |
P |
A |
|
La Herencia de Si Mismo, 32 paĝoj, 1957. |
| H |
|
|
|
Logozofio, Ciencia y Método, 150 paĝoj, 1957. |
| H |
|
|
|
El Señor de Sándara, 509 paĝoj, 1959. |
| H |
P |
|
|
Deficiencias y Propensiones del Ser Humano, 213 paĝoj, 1962 |
| H |
P |
A |
|
Curso de Iniciación Logosófica, 102 paĝoj, 1963. |
| H |
P |
A |
E |
Bases Para Tu Conducta, 55 paĝoj, 1965. |
| H |
P |
|
|
El Espíritu, 196 paĝoj, 1968. |
| H |
P |
|
|
Mi Casa Mental (Cuentos para Niños), 55 paĝoj, 1972. |
| H |
|
|
|
Colección de la Revista Logosófica (tomos I, II, III), 715 paĝoj, 1980. |
| H |
|
|
|
Colección de la Revista Logosófica (tomos IV, V), 649 paĝoj, 1982. |
| H |
|
|
|
Mensajes, 84 paĝoj, 1984. |
| H |
|
|
|
Conferencias (tomo I), 160 paĝoj, 1985. |
| H |
|
|
|
Conferencias (tomo II), 166 paĝoj, 1986. |
Logozofia Fondaĵo en Rio de Janeiro: Rua General Polidoro, 36 - Botafogo
Célio Freitas Martins
Brazilo. April de 2004.
PDF-Dosiero: 89 KBajtoj
[Reveni]