Estas tre interesa la sintenado de multaj esperantistoj rilate al nia movado kaj al la uzado de la lingvo mem.
Ekde kiam mi komencis studi Esperanton, ĉiam aŭdis kaj legis, ke ni esperantistoj devas klopodi por disvastigi kaj batali por ke nia internacia lingvo fariĝu pli kaj pli internacie konata kaj uzata, kaj ĉefe batali por ke ĝi estu uzata ĉe Organizo de Unuiĝintaj Nacioj. Tion mi bonege komprenas kaj konsentas, vere tio devas esti la vojo de ĉiuj esperantistoj.
Sed iu afero estas kompreni, konsenti kaj aprobi, alia afero estas vere batali por ke tio efektiviĝu. Ekzemple: Mi konstatas ke la estraranoj de niaj kluboj (kleraj esperantistoj) kunvenas portugale, kaj ĉar mi konstante plendas pro tio, ili respondas ke la protokolo devas esti skribita portugale por esti rekonata oficiale; aliaj diras ke la diskutado en Esperanto fariĝus malrapida; aliaj diras ke simplaj aferoj povas esti diskutata esperante kaj seriozaj aferoj devas esti parolataj portugale; mi ne konsentas. ĈU ESPERANTO NE TAŬGAS POR KUNVENI?
En la jaro 2001 mi vojaĝis al Braziljo, mi gastis ĉe la domo de nia kara samideano Francisco Mattos kaj ni plezure parolis nur esperante dum 15 tagoj. Ankaŭ mi kaj li vizitis BEL ĉiutage kaj ene de BEL mi nur parolis esperante al ĉiuj. Du jaroj poste, en la nacia kongreso de Maceió, mi renkontis junulon dudek-jaran, kiu bonege kaj flue parolis al mi esperante, kompreneble, kaj li diris, ke, kiam mi vizitis BEL, estis la unua fojo ke li aŭdis Esperanton nature parolata, kaj tio influis lin tiamaniere, ke li decidis ankaŭ klopodi paroli nature. Li ankaŭ klarigis, ke en tiu tempo li nur aŭdis Esperanton en klaso aŭ en prelego, kaj vere li pravas; la plejmulto de la esperantistaro nur aŭdas Esperanton tiamaniere.
Alian interesan sperton rakontis al mi iu estrarano de BEL, kiam mi, li kaj Francisco gustumis bongustan supon en restoracio: Li rakontis, ke, kiam oni invitis lin fariĝi estrarano de BEL (senpage kompreneble), li cerbumis: "Almenaŭ mia salajro estos praktiki la babiladon de Esperanto ĉiutage en BEL". Kaj li aldonis "Post du jaroj la 'ununura salajro' kiun mi ricevis, estis pagita de Ademar, kiu venis el Rio de Ĵanejro", ĉar li diris, ke en BEL la oficiala lingvo estis la portugala en tiu tempo. Mi ankaŭ estis invitata partopreni en du BEL-kunvenoj, kiuj estis faritaj portugale.
Alia bona sperto okazis, kiam la japano Toru Matsumoto vizitis nin en Rio de Ĵanejro, li gastis ĉe mi, kaj ni babilis esperante dum 15 tagoj, vere tage kaj nokte, ĉar mi estis ankaŭ lia ĉiĉerono kaj li partoprenis ankaŭ en la esperanto-instruado en KKE, kie li multe riĉigis nian instruadon, sed estis tre interesa lia lasta parolado. Kiam mi demandis al li pri la vojaĝo, kiun li faris tra la esperanta-mondo, li diris, ke lia parol-kapablo ne estis bona, ĉar malgraŭ tio ke li studis Esperanton de antaŭ 20 jaroj, bedaŭrinde en sia Esperanto-Klubo oni konstante krokodilas, kaj ekzemple, kiam li estis en São Paulo, li timis renkonti esperantistojn kaj pro tio li restis en japan-devena komunumo kie li parolis nur sian gepatran lingvon, sed li diris, ke post sia vizito al Rio de Ĵanejro, li ne plu timas paroli Esperanton, ĉar en KKE li multe praktikis. Do, denove mi diras: Ni devas praktiki nian lingvon.
Kaj mi profitas por paroli nun pri "Drinku kaj Lernu"; ni konstante kunvenas en drinkejo post la klasoj, kaj ankaŭ post la festoj de datrevenantoj; en tiuj renkontiĝoj oni babilas ne nur, sed ĉefe en Esperanto, kaj ni babilas tute libere pri multaj aferoj de nia movado: gramatiko, instruado kaj ankaŭ pri niaj spertoj ekster esperanto mem. Mi certas, ke pere de tiuj renkontiĝoj ne nur mi, sed multaj novuloj profitas kaj perdas la timon paroli. En la pasinta Decembro, iu partoprenanto deklaris ke Esperanto devas esti uzata nur por paroli kun alilandanoj, kaj, ke inter ni devas esti uzata la portugala mem; nekredeble! Mi tute ne konsentas kun tio, kaj pro tio mi respondis akurate:
Se ni ne praktikas la lingvon inter ni, kiam ni renkontos alilandanojn kompreneble ni ne scipovos la lingvon, tio estas tiel certa kiel diri, ke akvo estas likvaĵo. Certe akvo ne estas likvaĵo, kiam ni frostigas ĝin; ankaŭ Esperanto povas fariĝi "GLACIO" se la esperantistaro krokodilas.
Mi konstante babilas interrete kun alilandanoj. Kaj mi ĉiam demandas ĉu oni krokodilas en siaj kluboj. La respondo estas, ke vere tio okazas, sed, feliĉe, ĉiam estas en tiuj kluboj personoj, kiuj vere ŝatas paroli kaj praktiki, kaj multaj asertas, ke ni devas paroli la lingvon ankaŭ por instigi la novulojn, alimaniere Esperanto fariĝos lingvo nur por prelegoj kaj libroj.
Foje mi estis en prelego farita de klera esperantisto, li faris belan prelegon, sed, ĉar ni estas amikoj, kompreneble, mi faris la jenan demandon al li: Kial vi, kiu parolas tiel bele nian lingvon, parolas ĝin nur, kiam vi prelegas aŭ kun elektitaj amikoj? Li respondis jene: Mi timas ŝajni vanta al novuloj. Kaj mi diris ke li eraras, ĉar certe vanta li ne estas, sed nepre li devas esti FIERA pro sia esperanto-kapablo kaj ĝuste pro tio li devas esti tiu, kiu montras la vojon al novuloj.
Iam mi aŭdis de iu bona amikino, kiu bedaŭrinde krokodilas: "Esperantisto ne estas tiu, kiu bone parolas la lingvon. Esperantisto estas tiu, kiu amas Esperanton!" Estas tre interesa tiu aserto, ankaŭ mi aŭdis tion de Francisco Matos, sed li estas klera esperantisto. Li diris, ke estas personoj, kiuj amas Esperanton sed ne havas tempon aŭ ne emas studi ĝin, sed apogas mone kaj disvastigas la lingvon; do, Francisco tute apogas tion, kion diris mia amikino.
Sed, MI NE! Mi opinias, ke tiu, kiu vere amas Esperanton, NEPRE devas lerni nian lingvon.
Ĉar, fakte, tiuj kiuj nur apogas, estas "apogantoj". Veraj esperantistoj scias paroli la lingvon.
Mi komencis studi Esperanton kun Jair Salles, kaj tuj post, kun Djalma, la tiama prezidanto de KKE, kaj mi tre dankas al tiuj du instruistoj kaj amikoj. Mi komencis studi en Junio, kaj en Aŭgusto mi tuj komencis instrui ĝin en mia kvartalo, en mia konstruaĵo mem, kaj mi instruis al 16 lernantoj; la plej juna estis ses-jara kaj la malplej juna estis 16-jara, do, tre fiera mi venis al KKE kaj rakontis la novaĵon al Jair. Neniam mi forgesos tion, kion li diris al mi en tiu tago:
"Esperanto estas tiel facila, ke eĉ tiuj, kiuj ankoraŭ ne bone lernis ĝin, povas ĝin instrui, ĉefe se la metodo estas facila."
Li pravas; vere en tiu tempo mi sciis malmulte, sed mi jam sciis sufiĉe por instrui la bazan kurson, cetere pere de la metodo de Jair estas vere facile instrui Esperanton, kaj mi pruvis tion, ĉar mi komencis instrui en Aŭgusto, kaj en Decembro je la datreveno de Zamenhof, miaj lernantoj iris al KKE kaj kantis plurajn muzikojn esperante, prezentiĝis esperante kaj eĉ parolis iomete malgraŭ la timemo pro la aĝo mem.
Cetere, kiam ni komencas instrui, kompreneble ni devas pli kaj pli serĉesplori la lingvon kaj tiamaniere ni vere fariĝas Esperantisto. Laŭ mia sperto, ekde la komenco la instruisto devas pli kaj pli paroli esperante, kaj instigi la lernantojn fari same, tiamaniere, kiam komencos la daŭriga kurso, la lernantoj jam perdis la timon kaj jam komencos paroli kaj rezoni esperante.
Vere la instruisto devas esti ekzemplo, cetere per la konstanta parolado esperante, la instruisto edukas la aŭdadon de la lernantoj. La instruisto devas starigi kiel celo, ke la lernantoj ne fariĝu krokodiloj post la fino de la kurso.
Tie ĉi mem en nia Kooperativo estas multaj esperantistoj, kiuj jam kapablas instrui la lingvon sed timas, ĉar ili opinias, ke por instrui oni devas esti klerulo. Tio estas eraro, ni ne povas forgesi, ke estas instruistinoj, kiuj prenas la manon de la infanoj por helpi ilin skribi ABC kaj dudek jarojn post, tiuj infanoj fariĝas kuracistoj, inĝenieroj, profesoroj ktp...
Mi opinias, ke Kooperativo kaj AERĴ devas kaj efektive jam estas "fabriko" de novaj instruistoj, ekzemple: Ademar, Luis Carlos Franco, Neli, Claudio, Ara, Angela, Alvaro, Valério, Gabriel, Ezequiel, Hércules, Rita, Hercília, Alíria. Mi pardonpetas, ĉu mi forgesis iun, kaj mi asertas al vi, ke ĉiuj tiuj personoj jam kapablas instrui. Finfine, ni devas instigi la novulojn preni la taskojn, porti la verdan flagon antaŭen.
Ankaŭ ili devas studi en la kurso por intruistoj, kiun Kooperativo starigas nun. Kaj alia bona novaĵo estas la daŭriga kurso pere de la libro "Esperanto para Principiantes" de Sartorato, gvidota de Neli; tiu metodo estas bonega por la daŭriga kurso ĉar ĝi estas tute esperante, kaj post la baza kurso estas tre grava ke la lernantoj rezonu nur esperante.
Mi memoras, ke en la renkontiĝo de Ricardo de Albuquerque oni starigis debaton: Ĉu oni devas paroli portugale aŭ esperante dum la renkontiĝo. Kaj la esperantistoj havis malsaman opinion pri tio. Estis esperantistoj, kiuj diris, ke ĉeestas multaj novuloj en niaj renkontiĝoj kaj pro tio oni devas paroli portugale. Mi ne konsentas, ĉar la novuloj, kiujn mi vidis, diris al mi, ke ili iris tie ĝuste por aŭdi la lingvon, kiun ili deziras lerni.
Mi memoras, ke Zamenhof diris, ke oni devas profiti La Esperantajn Renkontiĝojn por praktiki la lingvon. Kompreneble por efektivigi tion, la novuloj devas studi serioze kaj per bonaj libroj.
Nia Kooperativo bonege funkcias kaj estas laŭdata konstante, eĉ internacie, danke al la laboro de nia nuna estraro. Pro tio mi gratulas nian prezidanton Givanildo kaj la tutan estraron kompreneble..., sed aparte ni devas reliefigi la bonegan laboron de Aloisio Sartorato, ĉefe ĉe interreto kaj niaj kulturaj kunvenoj.
Sed, ni ne povas forgesi aliajn grandajn batalantojn de nia Kooperativo, kiel Brás Cosenza, Cedilha Neto, Ismael Gomes Braga, Amarilio, Jorge das Neves, Maína, Jurema, Pandiá Pandu, Celio Freitas, Carlos Alberto kaj nian eternan kasiston Ŝerpel, Ecilda, Hercília, Vera Jordan, nia jam internacia kantistino. Ankaŭ ni devas paroli pri la instruistino Elma kiu jam de multaj jaroj instruas en KKE, Almir kaj Zilda, kiuj multe helpas nian kooperativon, ĉefe dum la festoj, kaj Sylla Chaves, nia poeto; certe estas aliaj, kiujn mi ne memoras nun, mi pardonpetas al ili pro la forgeso. Finfine jam multaj personoj venis por helpi nian laboron kaj certe venos aliaj batalantoj...
Foje, esperantistoj telefonas al mi kaj tuj post la unuaj salutoj esperante, ili diras: Mi devas paroli rapide, pro tio mi parolos portugale...KIAL? ĈU ESPERANTO NE TAŬGAS POR PAROLI RAPIDE?
Foje, aliaj diras: Mi devas paroli serioze kaj pro tio mi parolos portugale...ĈU ESPERANTO NE TAŬGAS POR PAROLI SERIOZE?
Aliaj diras: Mi estas malgaja, kaj pro tio mi parolos portugale...ĈU?
Ankoraŭ aliaj: Mi estas tre feliĉa kaj por esprimi tion, kion mi sentas mi devas paroli portugale... ĈU VERE?
Aliaj en kunsido de E-Klubo: Ni devas decidi kion ni faros en la Ago-Tago kaj pro tio ni devas paroli portugale... DENOVE?
Diru al mi BV. Kiam ni vere parolos Esperante?
Kaj nun mi faras demandon al ĉiuj: Kiamaniere ni konvinkos la "ORGANIZON DE UNUIĜINTAJ NACIOJ", ke ESPERANTO ESTAS INTERNACIA LINGVO?
Kaj, ke ESPERANTO ankaŭ devas esti oficiala?
Mi eĉ povas imagi en la estonto, kiam Esperanto estos oficiala kaj la delegitoj, kiuj kunvenos, diros la jenon: Hodiaŭ ni devas diskuti pri la milito, kiu okazas nun en Azio, kaj ĉar tio estas SERIOZA AFERO, ni ne povas paroli ESPERANTON.
ĈU NI DEVAS PAROLI ESPERANTE?
KION VI OPINIAS PRI TIO?
Rio de Ĵanejro, la 9-an de marto 2006.
Ademar Vieira Diniz.
PDF-Dosiero: 80 KBajtoj