La unua tutmonda evento, kiu kunvenigis adeptojn de Esperanto venintajn el diversaj landoj, okazis antaŭ cent jaroj, de la 5ª ĝis la 13ª de Aŭgusto 1905, en la franca havenurbo Bulonjo-ĉe-Maro.
Tiam la genia kreaĵo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, lanĉita en Varsovio la 26an de Julio 1887, atingis sian, por tiel diri, socian plenaĝecon.
Ĝis tiam, malgraŭ la ekzisto de jam rimarkinda literatura produktado, Esperanto ankoraŭ ne estis sufiĉe elprovita en la parolaj komunikaĵoj, escepte en la limoj de la vastega rusa imperio, kie floradis intensa kultura aktiveco inter la adeptoj, kiuj apartenis al tiea diversgenta loĝantaro.
Sporadaj vizitoj de lertaj esperantistoj en Francio donis okazojn al sukcesa parola uzo de Esperanto, tiel inspirante kaj instigante grupojn el la urboj Havro kaj Kalezo, ekde 1903, al aranĝo de malgrandaj internaciaj renkontiĝoj.
Tiuj renkontiĝoj evidentigis la bonegecon de la lingvo por la plenaj komunikiĝoj kaj kuraĝigis la Bulonjan grupon, sub la direktado de la advokato Alfredo Michaŭ, kun la apogo de la Franca Esperanto-Asocio, de la Pariza Esperantista Grupo kaj de la Touring Klubo, al efektivigo de la unua tutmonda kongreso de Esperanto.
Kaj jen, en tiu memorinda 5ª de Aŭgusto 1905, antaŭ ĉirkaŭ 700 esperantistoj el 20 landoj, kunvenintaj en la malgranda teatro de Bulonjo-ĉe-Maro, feste ornamita per la flagoj de Francio kaj Esperanto, kaj post la ludado de la Marseljezo, Zamenhof, la iniciatoro de la Neŭtrala Internacia Lingvo, envolvas tiujn kongresanojn-pionirojn en sia pura idealismo, eldiras la malferman paroladon, kaj anoncas la nuligon de la Babela malbeno, antaŭvidigante la aŭroron de la granda universalisma erao de la homaro, kiam super ĉiuj diferencoj kaj baroj apartigantaj la homojn, ŝvebos la idealoj de frateco surbaze de la esenca egaleco de la homoj antaŭ Dio.
"Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!
En la fino de la kortuŝa oratoraĵo, malgraŭ ke li suferis fortan kontraŭstaron de la ĉefoj de la franca esperantista movado - en sia plimulto, teknikistoj, sciencistoj, kies kapojn regis la pura intelekto, racieco, materialismaj ideoj, homoj tute malakceptemaj al ĉio, kion ili rigardus kiel mistikaĵon - Zamenhof deklamas la faman poemon titolitan Preĝo sub la Verda Standardo, fervoran petegon al Dio, per kiu li denove asertas la esencan identecon de la homoj.
Sed Zamenhof estas devigita elstreki unu el la plej signifaj strofoj de la bela poemo kaj kurbiĝas sub la pensmaniero de tiuj estroj kaj sub la cirkonstancoj regantaj en la lando, kie ankoraŭ sentiĝis la reefikoj de la famkonata afero Dreyfus, iu militisto, kiu pro sia juda deveno suferis maljustan kondamnon pro spionado je la servo de Germanio, en proceso forte influita de antisemitismo.
Ni rememoru tiun belan strofon:
"Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj,
Ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine!"
La preĝo de Zamenhof definitive sigelis, per la elvokita stampo de spiriteco, la ligon de Esperanto kaj Esperantismo kun la Bono, la Paco, la Universala Frateco, kaj elfluigis larmojn el multaj el tiuj pioniroj, tuŝitaj tiel de la tie reganta supera idealo, kiel ankaŭ de la sincereco, modesteco, fervoro kaj morala grandeco de la granda misiisto.
Edmond Privat (1889-1962), juna sviso, kies talento kaj idealismo ĉiam pli kaj pli brilis en la internaciaj rondoj de la esperantista movado, postlasis rimarkindajn impresojn pri la evento:
"En la franca havenurbo regis atmosfero tute unika. Ĉirkaŭ la teatro Bulonja svarmis fratiĝemaj homoj. Ĉiu alparolis unu la alian kvazaŭ bone konatojn. Ia mirakla pentekosta ĝojo kaptis blankbarbulojn, junulojn, pastrojn, instruistinojn, oficirojn, kuracistojn, scienculojn aŭ komercistojn, alkurintajn el tuta Eŭropo. Ĝis frumateno babilis grupoj de fervoraj sidantoj en ĉirkaŭaj restoracioj."
Pri la kortuŝa efiko de la preĝo eldirita de Zamenhof, Privat parolas per la koro:
"Ĉiufoje, kiam ĉeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia. Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin detrui.
(...) Naskiĝo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l' homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo!..."
La 1ª Universala Kongreso de Esperanto estis fruktoriĉa je bonaĵoj por la movado, kaj multaj el ĝiaj praktikoj restis daŭre vivantaj kaj ĉiam fekundaj en la postaj kongresoj.
Sed krom tiuj praktikoj, iliaj materialaj, nepre respektindaj esprimoj, ankaŭ kaj precipe daŭre vivas la principoj, kiuj regas en tiuj grandiozaj manifestacioj de la tutmonda esperantista familio, el inter kiuj reliefiĝas la celo mem de la kongresoj kaj la ligo kun tio, kion Zamenhof nomis "interna ideo".
Pri la celo, jam esprimita ekde 1905, sed kiu estos pli klare eksplicitita en 1907, okaze de la 3ª Universala Konkreso en Kembriĝo, Zamenhof asertis:
"Ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la esperantismo en si enhavas. Kiel la antikvaj hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj ĉefa celo de niaj kongresoj."
Koncerne la "internan ideon", kiu ankaŭ same saturis la 1an Kongreson per sia nekonfuzebla parfumo, ĝi montriĝas en multaj esprimoj de Zamenhof, eldiritaj en diversaj okazoj, kiel ekzemple tiu enhavata en jena strofo de la poemo-himno "La Espero":
"Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian."
Aŭ tiu alia:
"Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn."
"Ĉio, kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al nia kongreso."
Alia signifoplena rezulto el la laboroj de la 1ª Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro estis la fama "Deklaracio pri Esperantismo", kiu fariĝis ia kvazaŭa "lingva kredo" de Esperanto.
Per tiu unuanime akceptita interkonsento, estis decidite, ke la sola, por tiel diri, "oficiala" celo de la esperantista movado estas disvastigi la uzon de la Neŭtrala Internacia Lingvo, kiu, "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komunikiĝadi inter si, (...) kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj."
La "Deklaracio" ankaŭ konfirmis, kion Zamenhof jam antaŭe asertis, nome ke "Esperanto estas nenies ekskluziva propraĵo, eĉ ne de sia aŭtoro mem, kies opinioj kaj verkoj havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan."
Al unu sola afero sin devigus ĉiu esperantisto, nome al respekto, al fideleco al la tiel nomata "Fundamento de Esperanto", kiu konsistas el Antaŭparolo de Zamenhof, el la 16 bazaj reguloj de la gramatiko, el la modelaj tekstoj de la Fundamenta Ekzercaro kaj el la ĉirkaŭ 2.800 fundamentaj radikoj.
Per tia decido oni certigis stabilecon al la lingvo sen ia malhelpo al ĝia natura evoluo.
Krom tiu "Deklaracio", la 1ª Kongreso en 1905 ankaŭ komencis la unuajn diskutojn pri la neceso doni ian organizon al la esperantista movado kaj tiucele starigis komisionon el eminentaj lingvistoj, ja ian embrion de la estonta Akademio de Esperanto.
Bulonjo estis senmanka triumfo por Zamenhof pro la agnosko de Esperanto kaj ties noblaj idealoj de frateco kiel unu el la fundamentoj por konstruado de la estonta Universalisma Erao de la Homaro.
Prave asertis Marjorie Boulton en sia bonega verko "Zamenhof, Aŭtoro de Esperanto":
"Post ĉiuj mokoj de nesciantoj, post jaroj de turmenta malriĉeco, post konstanta trolaborado, post malhelpoj de burokratoj, post suferoj, kiujn kaŭzis kelkaj esperantistoj mem, Zamenhof vidis pruvon, ke lia vivlaboro validas."
La universalaj kongresoj de Esperanto laŭlonge de la jardekoj imponis kiel la plej grandaj kaj grandiozaj manifestacioj de la esperantista movado, tiel pro la nekontestebla atesto pri la bonegaj ecoj de la lingvo por la internaciaj komunikiĝoj, kiel ankaŭ kaj precipe pro la antaŭvido de tio, ke eblas kunvivado paca kaj frateca inter la membroj de la granda tutmonda surtera familio per kunvenigo de ties membroj, super ĉiuj iliaj multoblaj diferencoj, en neŭtralan terenon, por atingo de la alta celo de unueco en diverseco.
Honoron kaj gloron al Zamenhof kaj liaj pioniraj sekvantoj, kiuj al la homaro malfermis vojon al konkretigo de la nobla idealo de justeco kaj frateco inter ĉiuj popoloj.
Affonso Galego Soares
Brazilo. Aŭgusto 2005.