Laŭ la Jarlibro de UEA/2005, paĝo 29-a:
"Universala Kongreso de Esperanto estas internacia manifestacio de la esperantistaro, organizata de UEA. Ĝi okazas ĉiujare en malsama lando, kun riĉa programo.
Dum ĝi kunvenas la gvidaj organoj de UEA, fakaj kaj aliaj esperantistaj asocioj kaj organizaĵoj. Ĝi klopodas esti revuo de la plejparto de la movadaj aktivaĵoj, en ĉiuj sferoj de la vivo. Apud la laboraj partoj (ekz. ĝeneralaj kunsidoj, prelegoj pri la kongresa temo) estas ankaŭ klerigaj (Internacia Kongresa Universitato, Belartaj Konkursoj) artaj kaj distraj (teatro, balo, nacia kaj internacia vesperoj) programeroj.
La Universala Kongreso celas prezenti la movadon en ĝia tuta amplekso, kaj laŭeble diskonigi Esperanton al neesperantistoj".
Pri tio rakontas al ni Edmond Privat en sia verko "Historio de la Lingvo Esperanto", Dua Parto, paĝo 18-a:
"Ĝis 1900 kaj eĉ 1903 Esperanto estis ankoraŭ malofte parolata escepte en Ruslando. Ĝi funkciadis antaŭ ĉio skribe. Multaj el ĝiaj plej agemaj propagandistoj aŭ talentaj verkistoj en la okcidento ne kuraĝis paroli la lingvon, ĉar ili neniam havis antaŭan okazon aŭ sperton. Renkontoj inter diversnaciaj esperantistoj estis tiel maloftaj, ke oni citis ilin en la tiamaj gazetoj kiel gravajn aferojn.
Tial la grupo en Le Hâvre invitis kelkajn eksterlandajn esperantistojn al publikaj kunsidoj en somero 1903. Iliajn paroladojn tradukis lernantoj de la kurso. La eksperimento bonege sukcesis kaj la facila parolebleco de la lingvo entuziasmigis la aŭskultintojn.
El tiu ĉi provo devenis la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Efektive la grupo en Le Hâvre rekomencis iom pli grande la samon en 1904 kaj ĝi donis ideon al la aliaj marbordaj grupoj francaj kaj anglaj organizi vere internacian feston en Esperanto. Ĝi okazis la 7-an kaj 8-an de Aŭgusto 1904 en Calais kaj Dover kun oficialaj akceptoj de urbestraroj, bankedoj, festparoloj, kantoj ktp.
La unuan fojon ducent homoj diversnaciaj - ĉefe anglaj kaj francaj - kunvenis kaj interparolis en Esperanto. La sukceso estis tiom granda kaj la entuziasmo tiel varme vekita, ke la ĉeestintoj proponis organizi veran kongreson en Aŭgusto 1905. Advokato Michaŭ el Boulogne sur Mer promesis aranĝi tion en sia urbo".
Do la Unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en la franca urbo Boulogne-sur-mer, en Aŭgusto 1905. Pri ĉi tiu historia momento de la E-movado, rakontas Edmond Privat, kiu estante nur 16-jara mem ĉeestis tiun kongreson, en sia verko "Vivo de Zamenhof", paĝo 63-a:
"Trans ĉiuj stratoj de l' urbeto marborda balanciĝis verdaj flagoj kun la stelo de l' espero. Ĉirkaŭ la teatro kunveneja jam aŭdiĝis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela ĉapo, Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa vesto, ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis muroj inter la popoloj.
Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En kongresejon ĉiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj en la mano. La teatro de l' urbeto jam pleniĝis Tro malgranda la ĉambrego. Miloj da samideanoj premiĝis tie. De partero al balkono zumadis Esperanto. Preskaŭ neniu vidis jam Zamenhof. La plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga letereto, ame konservata en arĥivoj de la grupo, aŭ per portreto pendigita ĉe muro de l' sidejo.
Subite eksonis la muziko de l' himno La Espero. Samtempe ĉiuj stariĝis... Jen sur scenejo, kun estraro de l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema, kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj, tukoj en duonhora aklamado. Kiam leviĝis post salutoj de l' urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Ĉesis la bruado. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liaj vortoj:
Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas ..."
Tiel sonis, plenaj de emocioj, la vortoj de Edmond Privat pri la unuaj momentoj de la Bulonja Kongreso.
La antaŭmilitaj kongresoj karakteriziĝas precipe pro tio ke la iniciatinto de la lingvo ĉeestis ilin. Per siaj paroladoj oficialaj, li prilumis la vojon sekvotan de la movado. Al la lingvo li algluis sendube la tiel nomatan "internan ideon de Esperanto", donante al Esperanto ĝian ideologian fonon: "justeco kaj frateco inter ĉiuj popoloj". Escepte de tiuj de Washington (1910) kaj San Francisco (1915), ĉiuj aliaj kongresoj okazis en la eŭropa kontinento.
Ankaŭ en tiu periodo oni vidas la estiĝon de gravaj movadaj institucioj: Lingva Komitato, en 1906 (poste Akademio de Esperanto), la Konstanta Komitato de la Kongresoj (1906) kaj Universala Esperanto-Asocio, en 1908. Ankaŭ gravis kaj havis siajn efikojn sur la Movadon la Ido-skismo, en 1906/1907. Kaj evidente la UK havis specialan rolon en tiuj eventoj.
Unu post la alia sekvas la antaŭmilitaj UK:
Dum la milito, en 1915, okazas en San Francisco, Usono, la 11-a UK, al kiu aliĝis nur 163 homoj.
Zamenhof mortas en 1917. La milito malorganizas la movadon. Estas necese rekonstrui ĉion. Do nova defio por la tiama movado: postvivi al la iniciatinto de la internacia lingvo. La unua postmilita kongreso estas kunvokita al Den Haag, Nederlando, en 1920, sed allogas nur 408 partoprenantojn. Sed al la sekvanta, en Praha, Ĉeĥoslovakio, jam aliĝas 2561 personoj. Tamen estis epoko de politika radikalismo kaj en tiu Praha kongreso fondiĝas Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), per kio la rompo inter la laborista kaj neŭtrala E-Movado estis plenumita fakto. De tiam la SAT-Kongresoj fariĝas fortaj konkurantoj al la UEA-Kongresoj de la neŭtrala E-movado. En 1933, laŭ la interkonsento de Kolonjo, UEA prenas sur sin la taskon organizi la universalajn kongresojn kaj tiun taskon ĝi plenumas ĝis hodiaŭ.
Ĉiuj sekvantaj kongresoj ĝis la eksplodo de la dua mondmilito okazis sensescepte en la eŭropa kontinento: Helsinki, Finnlando (en 1922, kun 850 aliĝintoj), Nürnberg, Germanio (en 1923, kun 4963 aliĝintoj - la plej multnombra intermilita kongreso!), Wien, Aŭstrio (en 1924, kun 3054 aliĝintoj), denove Genève, Svislando (en 1925, kun 953 aliĝintoj), Edinburg, Britio (en 1926, kun 960 aliĝintoj), Danzig (en 1927, kun 905 aliĝintoj), Antwerpen, Belgio (en 1928, kun 1494 aliĝintoj), Budapest, Hungario (en 1929, kun 1200 aliĝintoj), Oxford, Britio (en 1930, kun 1211 aliĝintoj), Kraków, Pollando (en 1931, kun 900 aliĝintoj), Paris, Francio (en 1932, kun 1650 aliĝintoj. En 1933, en plena komenco de la nazia reĝimo, okazas en Köln, Germanio, la 25-a UK, kun 950 aliĝintoj. Sekvas Stockholm, Svedio (en 1934, kun 2042 aliĝintoj), Roma, Italio (en 1935, kun 1442 aliĝintoj), denove Wien, Aŭstrio (en 1936, kun 854 aliĝintoj). La 50-jariĝo de Esperanto, en 1937, estas festata en Warszawa (Varsovio), Pollando, per la okazigo de la 29-a UK, kun 1120 aliĝintoj. Sekvas London, Britio (en 1938, kun 1602 aliĝintoj) kaj denove Bern, Svislando (en 1939, kun 765 aliĝintoj), la lasta UK de la intermilita periodo.
Evidente ke, pro la Dua Mondmilito, ne okazis UK inter 1940 kaj 1946. La postmilitajn kongresojn oni povas dividi en du periodojn. La unua iras de 1947 ĝis 1990, okaze de la falo de la Berlina Muro kaj la dua post tiu dato ĝis la hodiaŭaj tagoj. Tamen ni povas subdividi la unuan periodon en du fazojn. Dum la tuta unua fazo, kiu iras de 1947 ĝis 1974, estas la tempo de la regado de Ivo Lapenna, la moderniganto de la E-movado. La fazo inter 1974 kaj 1990 estas la post-Lapenna fazo.
La postmilita UEA ĝis 1974 estas sub la influo de Ivo Lapena, unue kiel ĝenerala sekretario kaj poste kiel prezidanto. Kiel moderniganto de la E-movado, Lapena forte influis la tutan movadon kaj kompreneble ankaŭ la UK. Por doni pli profesiecan aspekton al la kongresoj estis kreita en 1947 la posteno de Konstanta Kongresa Sekretario. Grava ero estis la enkonduko en 1948 de la Internacia Somera Universitato (poste Internacia Kongresa Universitato), kun aro da prelegoj de gravaj profesoroj dum la UK. En 1950, laŭ propono de Reto Rosseti, estis enkondukitaj la Belartaj Konkursoj de UEA, kun pluraj branĉoj kaj kies rezultatoj estis de tiam anoncitaj dum la UK. Ankaŭ en tiu sama jaro estis proponita la Oratora Konkurso, okazinta ĉiam dum la UK. En 1954, akceptiĝis nova Kongresa Regularo multe pli detala precipe rilate al organizaj demandoj, la prezidantaro de la kongreso, la oficialaj aranĝoj, la roloj de la Estraro, Loka Kongresa Komitato kaj Konstanta Kongresa Sekretario. Antaŭ ĉio Lapena per sia celtrafa laboro levis la eksteran prestiĝon de la UK. Jaron post jaro la UK fariĝis ĉiam pli atentataj de la vasta publiko, de la aŭtoritatoj kaj kulturaj instancoj kiel rimarkinde gravaj eventoj. Menciindas ankaŭ la okazigo ekde 1961, kadre de la UK, de Internaciaj Artaj Festivaloj, impona kultura evento kaj samtempe manifestacio pri la atingoj de la Internacia Lingvo sur la arta kampo. La programoj ĝenerale konsistis el teatraj prezentadoj, kantoj, dancoj, poezideklamado, ekspozicioj, filmoj kaj prelegoj pri artaj temoj.
Laŭvice sekvis la jenaj kongresoj:
La dua fazo de tiu unua periodo postmilita iras de 1975 ĝis 1990. Malgraŭ la denuncoj de Lapenna, UEA konserviĝas neŭtrala laŭ politika vidpunkto kaj la ceteraj estraroj de la organizaĵo tenas la UK en alta nivelo. La kongresoj okazas kaj en kapitalismaj kaj en komunismaj landoj. Unuafoje okazas UK en la suda hemisfero (Brasilia, Brazilo) kaj en Beijing, Ĉinio. La UK survojas al malpli eŭrocentrisma tendenco.
En tiu dua fazo de la postmilita periodo, laŭvice okazas la jenaj kongresoj:
La okazintaĵoj de la naŭdekaj jaroj ankaŭ influas la E-movadon. La falo de la Berlina muro, kiu simbolas la pereon de la komunistaj reĝimoj en Eŭropo, la teknologia progreso, la ekesto de interreto kaj la kreskanta tutmondiĝo ŝanĝas la vojon de la UK. UEA ne plu kongresas ekskluzive en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio, Mez-Oriento, Oceanio kaj Ameriko. Mankas nur Afriko por kompletigi la tutmondiĝon de la UK.
Laŭvice okazas ekde 1991 la jenaj UK:
Sekvos Firenze, Italio (en 2006), Jokohama, Japanio (en 2007) kaj probable Rotterdam, Nederlando (en 2008, feste al la naskiĝa centjariĝo de UEA!).
Ekde la historia kongreso de Boulogne-sur-Mer, en 1905, modesta sed elokventa, ĝis la nuntempaj UK kun plurmiloj da partoprenantoj, la UK plenumas sian taskon, t.e., fariĝi renkontiĝejo kaj samtempe forumejo pri movadaj temoj. Sed ŝvebas super ĉiuj ili la spirito kaj la etoso de la bulonja kongreso trafe esprimitaj de Zamenhof dum la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo, tiele:
"Vi memoras kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo sur Maro. Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri ĝi la plej agrablan kaj la plej entuziasman memoron por la tuta vivo, ĉiuj ĝin nomas "la neforgesebla kongreso". Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso? Ĉu la amuzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu paŝo multe pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn multe pli bonajn kaj plenumatajn ne de nespertaj diletantoj, sed de plej perfektaj specialistoj! Ĉu nin entuziasmigis la granda talento de la parolantoj? Ne; ni tiajn ne havis en Bulonjo. Ĉu la fakto, ke ni komprenis nin reciproke? Sed en ĉiu kongreso de samnacianoj ni ja komprenas nin ne malpli bone, kaj tamen neniu nin entuziasmigas. Ne, vi ĉiuj sentis tre bone, ke nin entuziasmigis, ne la amuzoj per si mem, ne la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la esperantismo, kiun ni ĉiuj sentas en la koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la spiriton de la ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke ĝis la fina malapero de la muroj, estas ankoraŭ tre kaj tre malproksime; sed ni sentis, ke ni estis atestantoj de la unua forta ekbato kontraŭ tiuj muroj; ni sentis, ke antaŭ niaj okuloj flugas ia fantomo de pli bona estonteco, fantomo ankoraŭ tre nebula, kiu tamen de nun ĉiam pli kaj pli korpiĝados kaj potenciĝados.
Jes, miaj karaj kunlaborantoj! Por la indiferenta mondo Esperanto povas esti nur afero de praktika utileco. Ĉiu, kiu uzas Esperanton aŭ laboras por ĝi, estas esperantisto, kaj ĉiu esperantisto havas plenan rajton, vidi en Esperanto nur lingvon, simplan, malvarman internacian kompreniĝilon, similan al la mara signaro, kvankam pli perfektan. Tiaj esperantistoj kredeble ne venos al niaj kongresoj aŭ venos al ili nur por celoj esploraj aŭ praktikaj aŭ por malvarma diskutado pri demandoj pure lingvaj, pure akademiaj, kaj ili ne partoprenos en nia ĝojo kaj entuziasmo, kiu eble ŝajnos al ili naiva kaj infana. Sed tiuj esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo moke nomos ilin utopiistoj kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian idealon kvazaŭ krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj. Ĉiu nova kongreso fortikigos en ili la amon al la interna ideo de la esperantismo, kaj iom post iom niaj ĉiujaraj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homaro kaj de homa frateco".
Prelego farita de Aloisio Sartorato en Lorena,
okaze de la 61-a E-Renkontiĝo de Sudparaiba Valo.
Brazilo. Septembro 2005.
PDF-Dosiero: 129 KBajtoj