Andreo Ĉe venis al Nederlando en la jaro 1929 kaj loĝis dum multaj jaroj en Den Haag.
Malmultan tempon antaŭ tio mi lernis Esperanton pro tre viva kaj inteligenta parolado de S-ino Isbrücker. Mi faris la unuan bazan ekzamenon kaj tuj studis por la ekzameno B, kiu donis al mi la permeson instrui.
Kiam Andreo Ĉe venis, mi aŭdis tiom da laŭdo pri li, ke malgraŭ tiuj diplomoj mi sekvis lian kurson en Den Haag. Mi faris tion nur pro scivolemo. Do ne per mia propra sperto mi povis diri ĉu tiu metodo bone instruas, ĉar mi jam konis la lingvon, sed tiuj kursoj havis grandan sukceson. Ili eĉ komenciĝis jam kun sufiĉe da lernantoj por ke ili formu bonan "ĥoron" por kune respondi la demandojn de Andreo Ĉe.
Kiel do oni sukcesis allogi tiom da lernantoj? Per publika kunveno anoncita en ĵurnaloj, kie unue okazis informa entuziasmiga parolado (ofte de S-ino Isbrücker) kaj post mallonga intervalo venis la provleciono de Andreo Ĉe por aŭdigi la lingvon kaj doni iom da kompreno pri ĝia gramatika konstruo. Interesa kaj gaja.
Je la fino oni povis enskribiĝi por kurso. Multaj aliĝis.
Dum la kurso la lernantoj neniam malpliiĝis. Unue en Nederlando liaj kursoj komenciĝis kun proksimume 25 lernantoj kaj finiĝis kun 45. Poste li komencis kun 80 kaj finis la kurson kun pli ol 100. Ĉu nur pro entuziasmo por Esperanto? Mi kredas ke ne. Granda parto de la kursanoj serĉis amuzon. Amuzo ne nur helpas la instruadon. Severan enuan kurson oni facile forlasas, sed ĝojon kaj ridon oni ne rifuzas. Sed per tiuj amuzaj kursoj ili malkovris idealon kaj iĝis fidelaj esperantistoj.
En malmulta tempo lia nomo ĝenerale famiĝis. Estis ankaŭ laŭ lia iniciato ke granda semajna revuo (de Haagsche Post) aperigis kolumnon pri kaj ofte en Esperanto. Li ĉiam laboris kune kun la geedzoj Isbrücker. Ankaŭ kiel propagandisto li aktivis. Tio en Nederlando estis la Ora Epoko de Esperanto.
Por komprenigi al la lernantoj la neceson de helplingvo en la unua leciono li rakontis historion pri du alilandanoj, kiuj renkontiĝis ĉe landlimo sur alta monto, kie ili ripozis kune kun siaj azenoj. La homoj ne interkompreniĝis, sed la azenoj tre bone komprenis unu la alian. Konkludo: azenoj estas inteligentaj bestoj. Sed la homoj? Ili bezonas helplingvon.
Tiun historion li rakontis normale en Esperanto. Ĉiu frazo estis tradukita. Tiel la lernantoj unuafoje aŭdis la sonon de nia lingvo. Dum kelkaj lecionoj tiu tradukisto tradukis iom da vortoj. Poste tio ne plu necesis.
Fakte Andreo Ĉe estis pastro, sed laŭkaraktere mi pli ŝatus nomi lin aktoro, tre amuza aktoro. La gajeco estis la plej grava Minstruilo. Liaj seriozaj intencoj sin kaŝis malantaŭ ridigaj historioj. Neniam li predikis dum la lecionoj. Sed li vere transdonis la Internan Ideon de Zamenhof, ekzemple en la historio pri la muŝoj, kiuj falis en la bieron de diversnaciaj esperantistoj, kiuj konversaciis en restoracio. Ĉiuj reagis malsame. Unu kolere vokis la kelneron kaj postulis novan bieron, alia ĵetis la muŝon sur la plankon kaj trinkis la bieron. Aliaj reagoj sekvis. Kaj la lasta prenis la muŝon plenan je biero, rigardis ĝin ravite, metis ĝin en la buŝon kaj diris: "Kia delico! Muŝo kun biero!" Kaj li aktore prezentis la tuton. Post ĉiu frazo lia li demandis: "Kion faris la unua (aŭ dua, tria) muŝo?" "La unua muŝo flugis super la tablo kaj kantis ZZZZ". Kaj kio okazis poste? "Ĝi falis en la glason de la germano". "Kion faris la germano?" ktp. Do ankaŭ la lernantoj rakontis la historion, ĉiam en ĥoro. La fino de la historio: malgraŭ la malsameco ĉiuj daŭrigis la amikan konversacian.
Ĉiuj komprenis la simbolismon de tiu amuza historio.
Li kontaĝis siajn lernantojn per tiu humoro. Li donis demandojn por esti skribe respondotaj. Unu demando: Kion vi farus se muŝo falus en vian bieron? Respondo: Mi tre zorge donus banon al ĝi kaj kunprenus ĝin al bestkuracisto.
Gajeco ne nur helpas ke oni atentu la lecionon, sed por multaj zorgoplenaj homoj ĝi agas kiel fortigilo. Tial Andreo Ĉe estis tre amata.
Li mem nomis sian metodon: konversacia kurso. Li montris personojn kaj objektojn, parolante pri ĝi. Li faris demandojn al la lernantoj, kiuj respondis ĉiuj kune. Tio helpis la timidulojn. Ili povis paroli sen timo ke aliaj aŭdos iliajn erarojn. Tio similis ludon. Li rekomendis ke hejme oni ripetu la frazojn laŭte kaj diris: se vi timas ke iu ridos pri viaj eraroj, parolu al via hundo. Ĝi ne ridos pri vi.
Li ne uzis lernolibron. Ankaŭ li ne donis paperojn post la leciono kun la enhavo de tiu leciono. Ĉiu devis fari siajn proprajn notojn dum la leciono. Tial ili ne povis ne veni al la lecionoj.
Alia specialaĵo: li sciis la grandan valoron de troigo. Por montri formojn, grandecon kaj kolorojn li havis multajn paperojn. La ruĝa papero estis ne nur granda, sed grandega, pli malpli 80cm x 50. Kontraste la blanka papero estis nur eta peco de papero. La flava papero estis 2 metrojn longa. Alia mallonga papero mezuris ne pli ol 10 cm. Ĉiuj tiuj paperoj estis en lia ĉapelo, kiun subite iu alportis al li. Li ŝajnigis ke tio estas granda surprizo. Mi neniam forgesas kiel li fortiris iom post iom tiun flavan paperon kun nekredanta vizaĝo. La flava papero estis TRE longa! Tiel neniu povis forgesi la vortojn FLAVA, LONGA kaj TRE.
Por klarigi la akuzativon de la rekta objekto, li agis jene. Li skribis facilan frazon sur paperon kaj tranĉis ĝin laŭvorte: mi / estas / pastro. Tiujn paperetojn li faldis kaj ĵetis ilin en sian ĉapelon (hodiaŭ neniu plu uzas ĉapelon, do uzu skatolon!). Kirlinte bone tiujn paperetojn li petis unu lernanton preni unu, ekzemple, estas. Do li skribis ESTAS sur la tabulon. Alia lernanto prenis duan paperon kaj legis PASTRO. Nepre la tria vorto estis MI. Li skribis ĉion kaj tiel aperis la frazo ESTAS PASTRO MI. Ripetinte tiun ludon plurfoje li povis montri la 6 diversajn formojn: 1) Estas pastro mi, 2) Estas mi pastro, 3) Mi estas pastro, 4) Mi pastro estas, 5) Pastro mi estas, 6) Pastro estas mi. Poste li demandis: "Ĉu la frazoj estas bonaj?" Kaj la lernantoj kriis: "Ne!" "Ĉu estas unu bona frazo sur la tabulo?" "Jes!, numero 3. "Ĉu frazo 4 ne estas bona?" "NE!" Kaj tiam li diris kun tiu komikserioza mieno: "Mi solene deklaras: "Ĉiuj frazoj estas bonaj". Tiel li klarigis la liberan sinsekvon de la frazpartoj.
En alia leciono kiam ili ne estis pensantaj pri tiu afero, Cshe instruis la "plej interesan" vorton en la tuta mondo: AMI. Kaj faris frazon, ekzemple, " La ĝardenisto amas la vendistino" kaj demandis: "Ĉu la frazo estas bela?" "Jes, ĝi estas tre bela." "Ĉu vi komprenas?" "Jes, ni komprenas!" Tiam li sidiĝis kun tre malgaja mieno, apogis la kapon per la mano kaj diris: "Mi ne estas inteligenta. Vi komprenas. Vi estas inteligentaj. Sed mi ne komprenas. Mi estas malinteligenta". Atendis iomete. Kaj daŭrigis: "Ĉu vi memoras? Mi estas pastro. Pastro estas mi. Estas mi pastro. Ĉiuj frazoj estas bonaj kaj egalaj. Do, la ĝardenisto amas la vendistino. La vendistino amas la ĝardenisto. Amas la ĝardenisto la vendistino ... Ĉiuj frazoj estas bonaj kaj egalaj ...Kiu amas? Ĉu vi scias?"
Ne, neniu plu komprenis. Regis konfuzo. Subite li levis la vizaĝon. Batis la frunton kun la fingro kaj gaje diris: "Ah! Nun mi memoras. Ekzistas en Esperanto tre grava litero: N!" Kaj per ruĝa kreto li skribis grandan N sur la nigran tabulon. Li kompletigis per tiu ruĝa la frazon kaj diris: "Nun mi scias kiu amas. La ĝardenisto amas."
Tiam li ripetis la saman frazon kun variaj formoj. Ĉiuj ripetis kune. Poste ili inventis aliajn frazojn. Ĉiuj komprenis la neceson de la akuzativo kaj neniu plu forgesis.
Estis amuza komedio, sed kion pensi pri tia longdaŭra leciono? Ĉu tio estas necesa? Tio dependas de la kvalito de la lernantoj.
La nura argumento kontraŭ lia metodo eble estas ke tia aktora kurso bezonas multan tempon. Por intelektuloj, kiuj bone komprenas la la gramatikon oni povas rapide sciigi: "La rekta objekto ricevas - n, ĉar la sintakso en multaj lingvoj de la tuta mondo estas malsama, la klara indiko de la rekta objekto estas necesa. Tiel ni povas formi la frazojn laŭvole konforme la ritmo de poemo aŭ metante tre gravan objekton ĉe la komenco de la frazo". Kaj nenion pli. Tamen ekzistas multaj personoj kiuj tute ne scias kio estas rekta objekto aŭ akuzativo. Tio ankaŭ dependas de la lando kie oni instruas.
Tial kiam oni petis min gvidi kurson en Gouda por instruistoj de bazaj lernejoj, mi ne kuraĝis perdi ilian tempon uzante la Ĉ-metodon, kvankam Andreo Ĉe jam permesis tion al mi. Mi ŝatis aktori, sed en tiu klaso mi ne faris tion kaj instruis tradicie.
Nun mi bedaŭras tion, ĉar montrante tiun metodon al instruistoj, mi povus helpi ilin instrui siajn proprajn lernantojn, kiuj ankoraŭ ne atingis tiun nivelon.
Sed la plej granda valoro de la Cshe-metodo estas la gajeco,kiun li transdonis. En tiu ĉi malgaja mondo povas esti pluraj personoj inter niaj lernantoj, kiuj suferas je alta sango-premo pro problemoj. Por ili rido estas bona rimedo.
Do por ĉiu kurso ni devas pripensi ĉu rapideco estas grava. Kaj kia estas la nivelo de la lernantoj. Eble la plej bona metodo estas iomete miksi la metodojn konforme la cirkonstancoj. Ĉiu leciono havu bonan kvanton de Andrea gajeco. Tion la nuna mondo bezonas.
Kara pastro, Andreo Ĉe, vi pravas! Pli bone ol prediki estas ĝojigi. Vi kaŝe instruis la internan ideon. Vi pensigis kaj paroligis viajn lernantojn. Koni vin estis granda privilegio. Mi dankas pro via instruo kaj via amikeco.
Mi naskiĝis la 2-an de Aŭgusto 1909 en Breda, urbo en la sudo de Nederlando. Poste de 1914 al 1918 en Ede, kaj poste ĉiam en den Haag, kie mia 2-a grada lernejo estis la HES, Hogere Burger School, (Altgrada Lernejo), kie, apud la lingvoj franca, germana kaj angla estis instruitaj: fiziko, kemio, algebra planimetrio, geografio, historio, gimnastiko kaj kudrado. Sed ... ne Esperanto.
Kiam mi estis pli malpli 12-jara, iam mia patrino diris: "strange, kiam mi pensas pri via estonteco, mi vidas vin en lando kun montoj kaj palmoj. Tiuj estas tropikaj plantoj. Vi loĝas en apartamento kun granda balkono, kie mi vidis tiun grandan palmon. Mi vizitas vin kaj mi parolas la anglan kun viaj amikoj kaj kun via edzo kaj lia familio.
Mi neniam forgesis tiun historion, sed ne ofte pensis pri ĝi ... Poste, kiam mi jam loĝis kun mia brazila edzo en Rio de Janeiro, mia patrino vizitis nin. Iun tagon sur la balkono ŝi subite diris: "Ah! Tie ĉi estas la balkono, kiun mi vidis kaj tie estas la palmo, kaj mi parolas angle kun viaj bogepatroj. Kion vi pensas pri tio?
Kiam mi estis 19-jara mia boa amikino kiu loĝis apud mi, demandis: "Ĉu morgaŭ vespere vi estos libera?". Mi diris: "Jes. Kial vi demandas tion?" "Ĉar mi devos iri al parolado por skribi raporton. Kaj iu povos akompani min. Ĉu vi povos iri kun mi?" "Jes, bone. Pri kio oni parolos?". "Mi ne bone komprenas. Pri Esperanto." "Kio estas tio?" "Mi ne scias." Do mi aŭdis interesajn informojn pri Esperanto kaj tuj aliĝis al kurso, kiu sekvis la prelegon. Mi sukcese faris la ekzamenojn A (kapablo paroli) kaj B (kapablo instrui).
Tuj poste mi iris al la Kongreso en Oxford (1930), kie mi renkontis mian estontan edzon. Li estis brazilano, kaj tial mi loĝas en Brazilo.
Sed antaŭ tio, kiam mi estis juna kaj ankoraŭ loĝis en Nederlando (den Haag), subite venis Andreo Ĉe kaj ĉar oni multe parolis pri li, mi decidis sekvi lian amuzan kurson. Mi ankaŭ estis membro de teatro-klubo kaj tial mi bone imitis Andreon Ĉe. Li estis tre amuza kaj ankaŭ tre inteligenta. Ĉiuj novuloj lernis bone kaj rapide.
May Bijleveld
Poste ŝia veno al Brazilo, dum kelkaj jardekoj S-ino May restis for de la movado. Zorgante pri la edzo kaj gefiloj, ŝi ne povis partopreni la movadon. Nur en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento ŝi reaperis. Eksedniziĝinta kaj kun la gefiloj plene kreskintaj, ŝi povis dediĉi sin denove al la movado. En 1985, ŝi helpis Givanildo Ramos kaj Ronaldo Oliveira en la reestiĝo de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro. Poste ŝi trafe elpensis kaj organizis UTINESPO-n, migrantan informekspozicion pri Esperanto, kiu estis prezentita en preskaŭ dudekoj da brazilaj urboj kaj varbis plurajn valorajn homojn por la E-movado. En la jaro 1992 ŝi estas la ĉefa organizanto de la partopreno de la internacia E-movado en la tiel nomitan ECO/92, Tutmonda Ekologia Kunveno okazinta en Rio de Janeiro, kiu amase informis al la ĝenerala publiko pri Esperanto kaj el kio rezultis fina Rezolucio, kiu rekomendis la uzadon de E-o fare de tutmondaj neregistaraj organizaĵoj en siaj internaciaj kontaktoj. Al la agemo kaj persistemo de S-ino May ni ŝuldas tiun venkon. Ankoraŭ nuntempe, kvankam estante 93-jara, ŝi ĉiutage telefonas al E-oficejoj en Rio, proponante la organizadon de diskonigaj agadoj favore al Esperanto.
Aloísio Sartorato