Karaj Samideaninoj kaj Samideanoj!
Ĉijare la Monda Esperantismo festas la kvindekjariĝon de la Rezolucio de UNESKO (Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) pri la internacia Peticio favore al Esperanto. Precize hodiaŭ, la 10-an de Decembro 2004.
Kio estas tio kaj kion ĝi signifas por la Monda Esperantismo?
En la oka Sesio de la kvara Ĝenerala Konferenco de UNESKO, okazinta en Montevideo, en la 10-a de Decembro 1954, grava Rezolucio dediĉita al Esperanto tie estis aprobita.
Por ke oni povu paroli pri tiu Rezolucio, oni bezonas antaŭe reliefigi kelkajn aspektojn pri la agado de unu el la plej elstaraj Prezidantoj de UEA1 kaj grava gvidanto de la Monda Esperantista Movado, nome Ivo Lapenna.
D-ro Ivo Lapenna, juristo, profesoro kaj eminenta esperantisto, naskiĝis en Split - Dalmatio - la 5-an de Novembro 1909 (Tiutempe ne estis formiĝinta la Ŝtato nomata Jugoslavio, kiu cetere, hodiaŭ ne plu ekzistas. Hodiaŭ, la urbo Split apartenas al Kroatio, sed oni nur aŭdas, ke li estis jugoslavia civitano (Tio estas tre komplika parto de eŭropa historio, pri kiu ĉi tie ne estas oportuna loko por esplori ĝin).
Li diplomiĝis en Jurscienco en 1932, doktoriĝis en Oktobro 1933, kaj krome diplomiĝis kiel mezgrada instruisto de Muziko (violonĉel-fako). En 1933/1934 li fariĝis rezerv-leŭtenanto de la jugoslavia armeo. Post la dua mondmilito (1939-1945), precize en 1949, li eliris el Jugoslavio kaj ekloĝis en Londono. Poste, li prenis la britan civitanecon.
D-ro Ivo Lapenna fariĝis esperantisto kiel mem-lernanto en 1928, kaj Ĝenerala Sekretario de UEA de 1955 ĝis 1964, kaj poste ĝia Prezidanto, de 1964 ĝis 1974. Li forpasis la 15-an de Decembro 1987, en Danio.
La unua rezolucio de UNESKO por Esperanto, la plej grava laŭ mia opinio, rezultis el plurjara antaŭa kampanjo kunordigita de UEA, precipe de ĝia estrarano D-ro Ivo Lapenna - animo kaj motoro de la aprobo de tiu Rezolucio - kaj okazis kadre de la kvara Ĝenerala Konferenco de Unesko - Oka Sesio - Montevideo, Urugvajo, en la 10-a de Decembro, 1954.
Kio estas la Rezolucio de UNESKO, 1954? Ni vidu komentarion pri tiu dokumento
"... necesas iom retropaŝi, kaj alveni al la malfruaj kvardekaj jaroj, kiam UEA, reestabliĝinta post la malfacilaj tempoj de la milito kaj la rekunfandiĝo kun IEL, sukcesis organizi mondan kampanjon, kulminintan en peticio al Unuiĝintaj Nacioj subskribita de preskaŭ 900.000 individuoj kaj de preskaŭ 500 organizaĵoj, reprezentantaj pli ol 15 milionojn da personoj. Temis pri la plej amasa peticio aranĝita surbaze de privata iniciato. La 2.8.1950 la peticion transdonis al UN delegacio de UEA, gvidata de d-ro W. Solzbacher."
"La peticio... estis vera tre modesta kiel peto, sed indikis klarajn eblojn de konkretaj agoj. La subskribintoj deklaris ke ili opinias grava la solvon de la problemo de internacia lingvo, kaj ke ili esperas ke UN helpos la disvastigon de Esperanto per ĉiuj rimedoj disponeblaj, ekzemple kuraĝigante ĝian instruadon en la lernejoj kaj evoluigante ĝian uzon."
"... en la altaj sferoj de UN la emo saboti kaj silentigi ĉion longe serpentumis tra la principo de prokrasto sen pritrakto. La Sekretariato de UN pluŝovis la peticion al Unesko, sed el la formo de tiu pluŝovo ne klaris, ĉu tio implica oficialan komision trakti la aferon. Komence la Sekretrariato de Unesko rifuzis interesiĝi pretekstante ke tio ne estas ĝia tasko, sed, pro la insisto de UEA (kie Lapenna bone konis devojn, rajtojn kaj kompetentojn de la diversaj instancoj de UN kaj de Unesko), fine Sekretariato rajtigis la Ĝeneralan Direktoron de Unesko entrepreni studojn de la problemoj, kiujn starigas la diverseco de lingvoj(...) kaj de la rimedoj por faciligi la solvon de tiaj problemoj".
Tiel la afero pri la peticio alvenis al Unesko, kaj tie la batalo okazis kaj oni povas admiri la persisteman kaj efikan laboron de Ivo Lapenna. La batalkampo estis Montevideo, kie okazis la Oka Sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko. Ivo Lapenna restis tie ekde la komenco de novembro ĝis la mezo de decembro 1954.
"La plimulto el la delegitoj unuafoje ekkonsciis, ke e-o estas lingvo funkcianta, kaj ke en ĝi oni povas debati pri ĉiuj temoj, ankaŭ pri la formalaj subtilaĵoj kiujn kutime frontas la Unesko-sesioj."
"Specife, UEA petis havi ĉe Unesko la pozicion de organizaĵo en konsultaj rilatoj; AliflankeUnesko akceptis la inviton sendi oficialan observanton al la 38-a UK en Zagrebo: venis Pierre Lebar, alta funkciulo"
Sekve, ni akompanos la intensan laboron de Ivo Lapenna per legado de fragmentoj de leteroj senditaj de li en tiu epoko. Tiutempe li estis plene absorbita en la atmosfero de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, kaj de tie li informas la laborojn per leteroj al la tiama Prezidanto de UEA, S-ro Ernfried Malmgren.
La peto de UEA pri pozicio de organizo en konsultaj rilatoj ne fluis tute facila. Post iroj kaj revenoj, fine la lasta komisiono, kie partoprenas ĉiuj delegacioj, akceptis la peton de UEA unuanime, kaj la raporto de tiu komisiono estis poste aprobita de la Pleno de la Ĝenerala Konferenco. Tiel UEA akiris staton de organizo en konsultaj rilatoj kun Unesko, kio donis al UEA la rajton aŭdigi en la postaj jaroj sian voĉon plurfoje, kaj per delegito en konferencoj kaj per skriba dokumento.
Sed, rilate al la afero pri kiun sekvon doni al la peticio, la vojo montriĝis tute alia. Ivo Lapenna diras en siaj leteroj:
"(el letero el la 6-a.11.1954). 1) Hodiaŭ matene mi vizitis la episkopon de Montevideo: (....) ni komencis la konversacion en la itala lingvo (....). La konversacio daŭris 2 horojn (...) kaj (...) li promesis: 1) paroli kun ĉiuj katolikaj delegacioj (....) favore al nia afero kaj al akcepto de rezolucio; 2) paroli kun la urugvaja Ministro de Edukado, por ke (....) ankaŭ Urugvajo proponu similan rezolucion; 3) veni persone al la ekspozicio(.....). Tiu aŭdienco estis utilega."
"(el letero 16.11) Mi parolis kun trideko da delegacioj. La rezulto estas, ke mi ankoraŭ ne havas delegacion, kiu proponos rezolucio (...) Eble la Norvegoj faros la proponon. Se iu faros ĝin, mi estas preskaŭ certa, ke la plimulto ĝin akceptos. Rifuzis proponi: (sekvas longa listo). Ripetiĝas absolute la sama afero, kiel en Parizo. La situacio pli kaj pli malboniĝas kun la paso de la tempo kaj la strikteco de la datlimoj...."
"(el letero 23.11) Nia situacio estas malbonega. Ni havas multe da insistaj malamikoj, sed eĉ ne unu veran amikon. La 7-a tago de la konferenco forpasis kaj mi ne sukcesis trovi delegacion por proponi almenaŭ iom favoran rezolucion. (...)La situacio estas multege pli malbona ol en Parizo, ĉar tie la delegacioj ne havis instrukciojn de sia registaroj dum ĉi tie aŭ li fakte havas aŭ, elturniĝas dirante, ke ili havas negativajn instrukciojn... Se niaj landaj asocioj kaj kunlaborantoj ne sukcesis pli ol ses monatoj konvinki sian propran registaron proponi konkretan favoran rezolucion, kiamaniere mi sola ĉi tie, en tiu konfuzo kaj ĥaoso, kun ĉiuj tiuj komisionoj subkomisionoj, komitatoj ktp., kun ĉiuj bankedoj, akceptoj k.s. povus sukcesi konvinki 72 delegaciojn, en nuraj kelkaj tagoj, voĉdoni por ni? (...Kaj tamen, eĉ en la nuna momento, se mi nur povus atingi, ke unu sola delegacio proponu la rezolucion, mi vetus, ke mi sukcesus devigi la plimulton akcepti ĝin.(...) Mi do plue, kvankam la limdato pasis, klopodegas trovi tian delegacion."
La optimismo ne forlasas Ivo Lapenna, kaj en kelkaj tagoj pli poste li skribas:
"(el letero 5.12) Trista kaj naŭza fariĝas la historio (...) Pri tio oni devus skribi libron, grandan libron, kiel dokumenton pri la stulteco de la homoj, pri iliaj antaŭjuĝoj, impertinentecoj, intrigoj, malĝentilecoj ktp. En Parizo mi laboregis (....) ĉi tie la situacio estas milfoje pli malfacila, postulas multe pli da pacienco, argumentado, englutado de tre amaraj piloloj, kelkfoje tolerado de rektaj ofendoj. Mi klopodis paroli kun la delegitoj antaŭ la komenciĝo de la kunsidoj, post tiu kunsidoj, antaŭ la manĝoj, post la manĝoj, en la bufedo, sur la ŝtuparo, en ĉiuj eblaj kaj neeblaj cirkonstancoj. (...) En tiaj kondiĉoj mi sukcesis paroli kun eble 300 delegitoj de kvindeko da delegacioj. Praktike kun ĉiuj, krom kun tiuj de orienta Eŭropo kaj de USONO."
Pri propono de rezolucio neniu volis eĉ aŭdi. Eĉ ne tiuj, kiuj donis la plej favorajn respondojn al UNESKO (sekvas komentario pri la kontraŭdira sinteno de la aŭstra kaj norvega delegitoj). Kubo, Gvatemalo, Honduraso... ĉio estis aro da ignorantoj ne nur pri nia afero, sed eĉ pri UNESKO mem. Kvankam tiuj landoj donis favorajn respondojn, la delegitoj tiurilate sciis nenion, aŭ tute simple diris, ke ili havas aliajn instrukciojn. Ĉu tio estas vera, neniu povos iam kontroli"
Mi pensas ke tiuj longaj citaĵoj sufiĉas por montri la grandajn malfacilaĵojn kiujn Ivo Lapenna renkontis en medio de la Oka Sesio de la Kvara Ĝenerala Konferenco de UNESKO.
Sekve, nun ni povas pli bone kompreni kiom da kompetenco, lerteco kaj kono li bezonis por superi la malfacilaĵojn kaj sukcese alporti la venkon al Esperantio, per la aprobo de la Rezolucio.
"... la meksikia delegacio, gvidata de Prof. Vallarta, surprenas la taskon proponi rezolucion en la Programkomisiono (fakte: Komisiono pri Programo kaj Buĝeto):... s-ino Vallarta, mem siavice membro de la delegacio, estis akompanata de Prof. Lapenna al la Universala Ekspocizio, kaj restis ege impresita"
"...la dokumento 8C/PRG/3 disdonita de la Sekretariato al ĉiuj delegacioj, enhavanta la respondon de la unuopaj ŝtatoj al la demando "kion Unesko faru por doni sekvon al la peticio?", tute ne proponis rezolucion, sed ja konsilis, ke Unesko dum du jaroj faru nenion, ...simple la problemo levita de la peticio (kaj la solvo de ĝi sugestita) ne aspektis urĝa."
"La meksika rezolucio estis prezentita vere lastminute, je la 14a horo de ĵaŭdo la 2.12; (...). sed la kunsido estis interrompita, kaj la punkto pri la peticio estis ŝovita al la posttagmezo de sabato (la tagordo de la Programkomisiono por vendredo kaj sabato matene estis jam fiksita).
Lapenna havis do unu plenan tagon kaj duonon por denove paroli kun la delegitoj, kaj li atingis ke dudekkvino da delegacioj promesis subteni la meksikan rezolucion. Li optimisme supozis, ke la delegitoj honoros sian vorton. "
"(el letero 5.12) Mi komencis esperi, ke la miraklo tamen okazos... La rezolucio proponita de Meksikio estas tute rapide legata. Ne kutima estas la proceduro de la kunvenprezidanto Bourgeois, kiu ne tuj donas la parolvicon al la prezentanto de la rezolucio nek al la observanto de UEA kiel reprezentanto de la subskribintoj de la peticio;... Neniu plu petis la parolon, eĉ ne la meksika delegito, kiu ja prezentis la rezolucion. La voĉdonado haste farita montris nur tri voĉojfavorajn (Meksikio, Ĉinio, Urugvajo), 23 kontraŭajn kaj 19 sindetenojn."
"Post la rifuzo de la meksika rezolucio, ĉu eblis ankoraŭ ion fari? Ĉu mobilizo dum jaroj de la tuta movado kolapsu kontraŭ rezulto de voĉdono hazarde malamika? Ĉu tiom da esploroj, studoj, dokumentoj, interparoloj, kontaktoj, subskriboj kolektitaj en 76 landoj povas esti likviditaj per ridado?"
"(el letero 5.12) En kiu animstato mi troviĝis dum tiuj teruraj momentoj,mi neniam povos priskribi al iu ajn. Mi tamen konservis absolute malvarman sangon..."
"... pluraj delegacioj sopiris la okazon fliki la eraron pro respekto al sim mem.Granda estis la kapablo de Ivo Lapenna utiligi la kombinon de ĉi elementoj."
"(el letero 13.12) En tiu fama kunveno kun la tri sinjoroj(Prezidanto Bourgeois, Evans - Ĝenerala Direktoro kaj kun unu Vicprezidanto de la Konferenco mi parolis proksimume dum kvaronhoro kaj diris proksimume tion, kion mi intencis diri en la Pleno. Ĉiuj aŭskultis treege atente. Kiam mi finis, la Ĝenerala Direktoro demandis kion, laŭ mia opinio, oni povus nun fari, kiam la tuta afero estas finita. Tiam mi diris tute trankvile: Laŭ mia opinio, la sola kontentiga solvo - kaj el vidpunkto de mia asocio kaj el vidpunkto de UNESKO - estus revoĉdonigi la rezolucion en la Pleno. Estas ankoraŭ tempo tion fari. "Kia estis mia konsterniĝo, kiam Evans diris ke li opinias min prava, kaj kiel batis mia koro en tiu momento, mi ne povas diri al vi. Estis jam la 4-a horo kaj 35minutoj. Post kvin minutoj komenciĝos la lasta kunsido. Evans proponis al Bourgeois ke li restarigu la aferon en la nomo de Svislando. Bourgeois akceptis. Mia koro volis krevi..."
"... la prezidanto demandas kiu esta "por" tridek manoj leviĝas; kontraŭas kvin, sin detenas dek sep,la aliaj ne voĉdonas. "
"(el la letero 13.12) Mi sentis la gambojn paralizitaj. Mia korpo algluiĝis al la seĝo. En la salonego la decido estis salutita per forta aplaŭdo, apogata precipe de la galerioj. Homoj leviĝadis de sur siaj seĝoj kaj venadis al mi por gratuli....
Estis la 17horo kaj 30minutoj, vendredon, la 10-an de Decembro, 1954,
kiam okazis tiu historia momento ne nur por nia Movado, sed ankaŭ por la kulturo de la mondo. UNESKO oficiale rekonis la valoron de Esperanto por la scienco, la edukado kaj la kulturo. La sama konferenco, kiu nur antaŭ ses tagoj moke priridis la lingvon kaj neis ĝian kulturan valoron, nun en la plej solena kunsido, en maniero la plej digna, nuligis sian propran antaŭan decidon."
Piedpremita kaj ĵetita en koton kun la verda standardo en la manoj, mi ankoraŭfoje leviĝis, flirtigis la standardon kaj devigis la malamikon en lia propra tendaro rekoni nin venkintoj!"
Tiel, danke al la valoro kaj batalanta spirito de Ivo Lapenna ni, esperantistoj de ĉiuj mondpartoj, hodiaŭ povas laŭte diri ke UEA estas organizo en oficialaj rilatoj kun UN kaj UNESKO, kaj ke Esperanto ricevis la rekonon de UNESKO pri sia kultura valoro, kiel oni vidos en la sekvantaj linioj. Pro tio mi taksas D-ron IVO LAPENNA la plej granda esperantisto en la mondo post D-ro Lazaro Ludoviko ZAMENHOF.
La aprobita teksto de la Rezolucio, laŭ Jarlibro de UEA 2004 - paĝo 9 estas la sekvanta:
"IV. La Ĝenerala Konferenco, diskutante la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto;
IV.1.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;
IV.1.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;
IV.1.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;
IV.1.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn."
Kion signifas tio por la Esperanta Movado?
Oni devas konsideri, ke tiu Rezolucio entenas gravajn aspektojn por nia Movado. La faka agado de Unesko disvolviĝas en la sama kampo kie laboras UEA - edukado, scienco kaj kulturo. Tio metas la du gravajn Instituciojn unu apud la alian, laborantajn en la sama kampo. Do la fruktoj rikoltitaj de la laboroj de ambaŭ Institucioj kondukos, pli aŭ malpli frue, sendube al plibonigo de la vivkondiĉoj de la homaro. Konsekvence, tiu agado malfaciligas tiun de la grandaj financistaj kaj militemaj Ŝtatoj, kiuj ne laboras celante la komunan profiton de la homaro, sed nur por siaj privataj interesoj.
Se oni enprofundiĝas en la studon de tiu parolado de Ivo Lapenna, al du konkludoj oni alvenas:
Unue la granda admiro al tiu grava antaŭula esperantisto pro lia profita laboro por Esperanto, pro lia kompetenteco, pro lia granda maltimo en etoso vere malfavora al la ideo de Lingvo Internacia, la ideo de Esperanto. Nur persono kiu kunigis batalantan karakteron kaj kompetentecon, kiel Ivo Lapenna, povus en tiu kriza momento por Esperanto fari tiel vervan defendon de ĝi.
Due, ke la obstakloj, kiuj pasintece stariĝis antaŭ Esperanto malfeliĉe ankoraŭ hodiaŭ daŭras la samajn, malgraŭ tio ke jam pasis 50 jaroj post la unua Rezolucio de UNESKO.
Kial, post 50 jaroj de la Rezolucio, la praktika rezulto de tio estas tre malgranda antaŭ la graveco kaj la amplekso de la problemo?
Oni ne devas momente forgesi ke lingvo estas efika rimedo per kiu regantaj popoloj klopodas detrui la senton de nacieco de aliaj popoloj, jam konkeritaj aŭ konkerotaj; enkonduki en ilin siajn morojn, siajn kutimojn, siajn valorojn, siajn kulturojn, fine anstataŭigi la amon al la Patrio, al tradicioj, lingvoj, moroj, fine al propraj kulturoj per tiuj de la konkerinto aŭ la konkeronto. Tiel la konkerintoj alportas al la konkeritaj popoloj la semon de perdo de propraj naciaj valoroj, naciaj fieroj, perdo de sento de nacia komuneco kaj identeco, perdo de senco de malsimila popolo, perdo de individueco, fine perdo de sento de beleco, kiun la propra lingvo posedas kaj oferas al siaj nacianoj por senfine esprimi siajn revojn, angorojn kaj la plej intimajn sentojn. Tiamaniere la konkerintoj faras sian regadon pli sekuran, trankvilan kaj efikan.
Tiel ne estas malfacile kompreni la kialon pro kiu lingvoj, kiuj akompanas ekonomikajn fortojn de konkerontoj kaj tuj poste siaj armeoj, ne povas toleri kaj akcepti la konkurencon de Esperanto, kiu apartenas al ĉiuj, kaj identigas specife neniun popolon.
Nur Esperanto povas esti la dua lingvo de ĉiu popolo, kaj doni al ĝi la egalrajtecon antaŭ aliaj lingvoj, kaj permesas ke ĝi, la popolo, egalrajte parolu unu la aliajn, kiel posedanto de la sama internacia lingvo, kaj samtempe konservu sian gepatran lingvon, tie estas, sian nacian identecon sian esprimkapablon transdoneblan al aliaj popoloj, pere de Esperanto, sen la pli malgranda perdo de sia esencesprimo.
La konstato, al kiu mi alvenas estas ke la REZOLUCIO DE UNESKO de 1954:
- Ne devigas la Ŝtatojn-Membrojn al kelkaj laboroj por Esperanto kiel la konstanta mencio al ĝi povas fari nin kredi. La vortoj, kiuj malfermas ĉiun eron de tiu Rezolucio bone klarigas tion. Ili diras:
Kiam la Rezolucio diras "Komisias" oni povas interpreti pri devigo por ke iu faru ion; en agado farota de iu por Esperanto;en efektiva laboro por Esperanto farota de UNESKO. Sed tute ne estas tio. La kompleta frazo klarigas la aferon. La Ĝenerala Konferenco fakte komisias iun por io.
Al kiu, por kio?
La Ĝenerala Konferenco "Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo..."
Do la vorto "Komisias" en tiu kazo ne estas agiga, aktiva vorto. Kontraŭe, ĝi havas forte pasivan sencon.
Tio reliefigas la neceson kaj la devon de la Esperantista Movado plenumi la taskon fari, produkti la evoluon de Esperanto en la kampo de scienco, edukado, kulturo ktp.
Jam pasis 50 jaroj, ekde la aprobo de tiu Rezolucio. Ĉu tiun taskon, tio estas, fari Esperanto eniri en la kampon de scienco, edukado kaj kulturo, ni esperantistoj vere plenumis?
Mi sincere kredas ke ne, sed mi limigos mian analizon nur al la sfero de Brazila Esperantista Movado. Kaj mi starigas tiun limigon pro tio ke mi vidas la Brazilan Esperantistan Movadon certe kiel ero de la Monda Movado, sed samtempe kiel sendependa movado. Ĝi havas sian specialan vidon de la mondo kaj povas reagi antaŭ la faktoj per maniero malsimila al aliaj popoloj. Ĝi ne sin devigas respondi unisone kun aliaj organizoj antaŭ konkretaj faktoj nur pro tiu ke ĝi estas esperantista organizo, ĉar Brazila Movado havas siajn specifajn respondecojn antaŭ la problemoj kiuj respektas al la Esperanto kaj al la interkompreniĝo inter la popoloj. Ni devas labori ĉiam kune, unu apud aliaj, sed neniam en subalterna pozicio.
Mi profitas la okazon por evidentigi nur malgrandajn detalojn por montri ke al Brazila Esperantista Movado restas multo por fari en tiuj kampoj. Ni vere ankoraŭ ne havas sufiĉajn rimedojn, homajn kaj materiajn, por plenumi tiujn gravajn taskojn.
Lastatempe du gravaj Renkontiĝoj de Esperanto okazis en lernejoj de meza kaj supera gradoj, superaj rangoj.
La loko estis plena de studentoj.
Kion ni faris por alvoki la atenton de la studenta komunumo tie ĉeestanta?
Kion faris la Brazila Esperantista Movado kiel ilo de ampleksa kaj senfina povo de komunikado, ene de speciala lerneja loko?
En Campos(RJ) je 15-a kaj 16-a de majo 2004, oni realigis la XVI-an Renkontiĝon de Esperantistoj de Ŝtato Rio de Janeiro sub la aŭspicioj de Asocio de Esperantistoj de Rio de Janeiro. Ĝi okazis en etoso de oficiala mezgrada lernejo.
Tiu loko estis plena de lernantoj, sed la Renkontiĝo simple ignoris ilin. Neniu speciala invito aŭ programo estis farita celante atingi tiel gravajn sociajn erojn por konigi al ili nian Movadon kaj ĝiajn celojn. Ni eniris en, kaj eliris de la laborkunvenoj, ignorante la grandvaloran homan materialon, kiu estis tie je nia dispono. Ni ne rememoris en tiu momento la versojn de "La Vojo", de nia Kara Majstro Zamenhof:
"Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l'tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, -
Ni semas kaj semas konstante. "
Kaj dum du tagoj ni kunvivis en lerneja etoso, plena de lernantoj. Ni intense laboris certe, sed nur por ni mem, tute ne por neesperantistoj, kiujn ni devas alvoki al la sino de nia Movado (Mi aludas la institucian laboron, ne la individuan homlaboron).Fakte ni ne scias uzi aŭ ankoraŭ ne povas prilabori tiel specialan materialon! Eble oni povas pensi ke ni ankoraŭ ne malkovris la veran vojon por atingi la brazilan lernantaron ene de ĝia lerneja etoso. Tie estas la plej grava kampo por rikolti novajn membrojn por nia Movado, por puŝi la Movado antaŭen, kaj certigi la renoviĝon kaj ampleksiĝon de la esperantistaro.
Oni bezonas ankoraŭ multajn diskutojn pri la temo kaj pri la serĉo de homa kaj materiaj rimedoj por fari tion, por plenumi tiujn gravajn laborojn. Oni devas profundigi la studojn kaj debatojn pri tiu grava temo por trovi la rimedojn, kiuj permesu al ni eniri en la lernejojn.
Esperanto ne povas plu esti nur ĝuo de grupo da di-elektitaj homoj. Tiu sinteno estas agrabla, sed tro malmulta por tiel granda ideo. Ĉiu esperantisto bone scias tion, kompreneble. La grava tasko estas kiel modifi tiun situacion. Kiel venki tiun inertforton. Tio devas esti la kerno de niaj debatoj - kiel modifi tiun staton?
Ni ne povas forgesi ke la temo de tiu Renkontiĝo estis: "Informado kaj Integriĝo - La Integriĝo de la Esperantisma Movado en la Socio" (Informação e Integração - A Integração do Movimento Esperantista na Sociedade).
La duan sperton mi travivis en tre freŝdata okazaĵo, nome, dum la laboro de la 39-a Brazila Kongreso de Esperanto, en Maceió (AL) sub la aŭspicioj de Brazila Esperanto-Ligo, de la 18-a ĝis 22-a de julio 2004.
Ankaŭ la kunvenoj de tiu Kongreso okazis en lernejo - Supera Lernejo - tio estas, en etoso de Fakultato.Okazis en FREJAL/CESMAC.
Denove la loko estis plena de studentoj.
Temo de la Kongreso: "Esperanto en Lernejo"
Kaj ironio de la vivo, ni estis fakte en Lernejo.
Sed la esperantistoj absorbitaj pri siaj privataj, ĉiutagaj kaj longdaŭraj malfacilaĵoj, ne havis tempon por dediĉi sian atenton al la lernantoj, tio estas, al personoj, kiuj absolute ankoraŭ ne malfermis ilian menson por Esperanto, tio estas, virga homo rilate al problemoj de internacia lingvo. Tio estas vera tragedio de nia nuntempa laboro por Esperanto.
Nenia laboro estis programita aŭ mem improvizita por alvoki la atenton de tiuj gravaj "marĝenuloj de Esperantio", malgraŭ ili estu gravaj eroj de nia socio - ni preferis daŭri parolante nur al ni mem.Tiu laboro destinita al la esperantistoj mem estas, ĝis nun, la nura kaj signifa laboro por Esperanto. Vidu bone, ne estas mia intenco nei la valoron de tiu agado. Neniu povas nei, ke la laboro por esperantistoj mem ankaŭ estas bona por Esperanto; ke ĝi kondukas al la perfektiĝo de la kono de nia lingvo. Sed tio ne estas ĉio, kion Esperanto kaj nia Brazila Movado bezonas en ĉi tiu epoko.
Kion fari? Kiel fari? Iu precize scias kion kaj kiel?
Mi pensas, kaj aliaj ankaŭ pensas, ke ni devas fari ion, urĝe fari ion.
Kion? Kiam? Kiel?
Estas afero nur solvebla kun enprofundiĝo de specifaj, seriozaj, kolektivaj kaj amplaj debatoj pri la temo. Debatoj ne nur limigita al la "grandaj iniciatoj de esperantismo"; ne, sed al ĉiuj kiuj povas kelkmaniere kontribui al atingo de tiu granda celo.
Konklude mi povas diri, ke grava estas por la Esperantista Movado la aprobo kaj apogo al nia laboro; decidoj favore al ĝi, rezolucioj pri ĝi ktp, devenitaj el organizaĵoj, ĉu ŝtataj, ĉu privataj; sed des pli grava ili estos se ni lernos kiel uzi tiujn sintenojn kaj rimedojn el gravaj institucioj en nia ĉiutaga laboro por meti Esperanton en niajn lernejojn, precipe en la medion de mezgradaj kaj superaj lernejoj.
Sub tiu vidpunkto, indaj aŭskultantoj, mi komprenas la gravecon kaj aktualecon de la Rezolucio de UNESKO de 1954.
Tiel mi taksas la decidojn de ŝtataj aŭ privataj institucioj, ne kiel fina ago por io, sed nur kiel stimulo al la Esperantistaj Organizoj intensigi la laboron por enigi Esperanton en la ĉiutagan vivon de la socio.
Sinjorinoj kaj Sinjoroj, antaŭ ol mi finos tiun babiladon mi volas diri, ke tiu laboro kiun mi ĵus prezentis al vi estus neeble se la bonvolo, kaj dediĉo al Esperanto de personoj kiel Aloísio Sartorato, Célio Freitas Martins kaj Jair Salles mankis al mi en tiu horo. Ili ne nur korektis la originalojn. Volonte oferis sugestojn por plibonigi ĝin. Pro la nekalkulebla valoro de iliaj helpoj vi, karaj aŭskultantoj, aŭdis tiun babiladon. Al ĉiu el ili, la esprimon de mia sincera danko. Sed, se malgraŭ iliaj klopodoj kaj helpoj, io prezentigis nekorektan vi kredas ke la respondeco estas nur mia, same, pri la konceptoj eldirita de mi en ĉi tiu laboro.
Mi vere pensas ke mi trouzis vian bonecon.Sed malgraŭ tion akceptu, estimataj amikinoj kaj amikoj, miajn korajn dankojn pro via pacienca atento al tiuj vortoj, kvazaŭ ili estus prelego.
Prelego farita de Luiz Carlos Franco en
Kultura Kooperativo de Esperantistoj.
Rio de Janeiro (RJ), en la 10-a de decembro 2004.
PDF-Dosiero: 191 KBajtoj
Noto 1: La verkoj de n-ro 1 ĝis 4, kaj 7, estis ĝentile pruntdonitaj de Aloísio Sartorato el sia privata biblioteko.