Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
53169 vizitantoj.

KKE » Preĝoj » Preĝo de Sankta Francisko

Preĝo de Sankta Francisko

Ho Sinjoro, faru el mi ilon de via paco:
Kie estas malamo,
zorgu ke mi alportu la Amon.
Kie estas ofendo,
ke mi alportu la Pardonon.
Kie estas malkonsento,
ke mi alportu la Unuecon.
Kie estas dubo, ke mi alportu la Fidon.
Kie estas eraro, ke mi alportu la Veron.
Kie estas malespero,
ke mi alportu la Esperon.
Kie estas malĝojo, ke mi alportu Ĝojon.
Kie estas mallumo, ke mi alportu la Lumon.

Ho Majstro, zorgu ke mi ne klopodu tiom:
por esti konsolata, kiom por konsoli,
por esti komprenata, kiom por kompreni,
por esti amata, kiom por ami.

Ĉar - donante, oni ricevas,
pardonante, oni estas pardonataj,
mortante, oni reviviĝas al la Eterna Vivo.

El la libro "De Francisko el Asizo por vi ..." paĝo 75

[Reveni]