En tiu urbeto la pilgrimado komenciĝis kiam oni parolis pri miraklo. Ĉiam okazas tiel. La afero komenciĝas per simpla onidiro, sed tuj la homoj - suferantaj, kompatindaj, kaj emaj kredi, ke io mildigos ilian daŭran penadon - ekdeziras fervore, ke la onidiro fariĝu realaĵo, tiel ke miraklo transformiĝu en esperon.
Oni diris, ke tie vivis antaŭe vikario tre pia, bonkora, trankvila, amika al simplaj homoj, kiu dum sia vivo estis miksaĵo de sacerdoto, konsilanto, kuracisto, monhelpanto por senhavuloj kaj eĉ advokato de malriĉuloj, okaze de iliaj ĉiamaj aferoj kun potenculoj. Li do estis sacerdoto, laŭ plej strikta senco: li faris sian vivon apostolado.
Unu tagon la vikario mortis. Restis sopirado ĉe la tieaj homoj. Kaj por esprimi rekonon ili konservis la ĉambron kie li vivis, tute senŝanĝe. Ĝi estis modesta ĉambreto, malantaŭ vendejo. Litaĉo (ĉar en tiaj historioj la litojn de la homoj oni nomas litaĉoj), seĝo, kruda ŝranko, kelkaj libroj. La ĉambro de la vikario fariĝis ia monumento pri lia memoro, ĉar la loka urbadministro ne disponis pri mono por starigi al li statuon.
Kaj tiam, unu tagon... pli ĝuste unu vesperon, okazis la miraklo. En la ĉambro malantaŭ la vendejo, en la ĉambro, kiu apaternis al la pastro, je la sama horo, kiam la pastro kutime bruligis kandelon por legi sian preĝlibron, ekaperis brulanta kandelo.
- Miraklo!!! - ĉiuj deziris.
Kaj ĝi establiĝis kiel miraklo, ĉar sinjorino, kiu havis la filon malsana, tuj genuiĝis apud la ĉambro, ĉe fenestro, kaj petis por sia infano. Alveninte hejme, post la peto - oni raportas - la sinjorino trovis la filon ludanta, bonfarta.
- Miraklo!!! - ĉiuj ripetis. Kaj la krio "Miraklo!!!" eĥiĝis trans montojn kaj riverojn, valojn kaj arbarojn kaj sonis ĉe la oreloj de aliaj homoj, de aliaj vilaĝoj. Kaj tuj komenciĝis pilgrimado.
El foraj lokoj venis homoj por peti! Alvenis amasoj el ĉie kaj tie restadis, ĉe la fenestro, atendante la lumon de la kandelo. Venis aliaj pastroj, koloneloj, eĉ deputitoj, por oficialigi la miraklon. Kaj kiam estis ĉirkaŭ la sesa vespere, la horo, kiam la bonkora sacerdoto kutime bruligis sian kandelon... tiam la kandelo ekbrulis kaj komenciĝis preĝado. Riĉuloj kaj malriĉuloj, sanuloj kaj malsanuloj, viroj kaj virinoj, civiluloj kaj militistoj falis sur la genuojn, petante.
Laŭ la pasado de la tempo, la afero malpliiĝis. Okazis multe da resaniĝoj, ricevitaj heredaĵoj, plej diversaj sukcesoj. Sed, ĉar ĉio forpasas, post kelkaj jaroj ankaŭ la pilgrimado forpasis. Malgrandiĝis la famo pri la miraklo kaj restis nur folkloraĵo en la memoro de homoj.
La vilaĝo neniel ŝanĝiĝis. Ĝi plu estas tute la sama, kaj ankoraŭ ekzistas, malantaŭ la vendejo, la ĉambro, kiu apartenis al la pastro. Mi antaŭ nelonge iris tien Mi eniris la vendejon kaj petis de la portugalo, la posedanto, kiu de multaj jaroj vivas ĉe la vendotablo ŝteltrompante je la pezo de varoj, ke li liveru al mi bieron. Tiam la portugalo kriis al nigruleto, kiu aranĝis marmeladskatolojn sur breto:
- He! Miraklo, liveru vieron al la kliento!
Mi trovis la nomon kurioza. Kiu baptopatro nomis tiun baptofilon Miraklo? Kaj la portugalo klarigis, ke ne, ke la nomo de nigruleto estas Sebastiano. Miraklo estas kromnomo.
- Kial? - mi demandis.
- Ĉar li estis tiu, kiu bruligadis la kandelon, en la ĉambro de la pasto.
Verkisto: Stanislaw Ponte Preta.
Esperantigis: Paulo S. Viana.
Brazilo. Novembro 2004.
PDF-Dosiero: 42 KBajtoj
Sergio Marcos Rangel Porto (pron. serĵjo markus ranĵel' porto) naskiĝis en Rio, je la 11-a de januaro 1923. Li vivis kiel plej tipa Ri-ano: sprita, iom skandalema, ruza, nekonvencia, ironia (eĉ sarkasma) kaj ĉiam tre bonhumora. Li loĝis en la monde fama kvartalo Kopacabana kaj tio sendube markis lian temperamenton pro konstanta ĉeesto de strando (kun belaj knabinoj), futbalo, varmo kaj suno.
En sia junaĝo li ekstudis arkitekturon sed ĝin forlasis por labori kiel bankoficisto. En 1951, li komencis verki tekstojn pri kinarto por ĵurnalo. Li amis kinon kaj ĵazon kaj eĉ verkis "Etan Historion pri Ĵazo", publikigitan de Ministerio de Edukado.
De tiam, li abunde verkis leĝerajn tekstojn kaj raportojn por ĵurnaloj kaj revuoj, tekstojn por kino, radiprogramojn, televidprogramojn, tradukojn de dramoj.
La kaŝnomon Stanislaw Ponte Preta (pron. stanislaŭ ponte preta) li kreis kun la celo komenti kaj moki la socion, la morojn, la kutimojn. Sub ĉi tiu kaŝnomo li publikigis sep kolektojn da leĝeraj tekstoj (en Brazilo nomataj "kronikoj"). En tiuj tekstoj ĉeestas homaj figuroj amuzaj, karikaturaj kaj patosaj: la populare saĝa virino, la distriĝemulo, la cinika mokemulo, la banalulo, kaj aliaj. Ankaŭ bonstilajn novelojn li publikigis.
Li mortis en sia amata Rio, je la 30-a de septembro 1968.