Tiu estis kontrabandistino, kiu scipovis veturi per skotero. Ŝi ĉiutage trapasis la landlimon rajdante sur skotero, kun granda sako malantaŭe. La doganistoj - ĉiuj ruzaj - komencis suspekti pri la maljunulino.
Unu tagon, kiam ŝi venis sur la skotero kun la sako malantaŭe, la dogankontrolisto ordonis, ke ŝi haltu. La maljunulino haltis kaj tiam la kontrolisto demandis al ŝi:
- Aŭskultu min, avineto, vi ĉiutage preterpasas ĉi tie kun tiu sako malantaŭe. Kion diable vi portas en tiu sako?
La maljunulino ridetis per siaj malmultaj restintaj dentoj kaj pliaj dentoj akiritaj ĉe dentisto, kaj respondis:
- Ĝi estas sablo!
Tiam, ridis siavice la kontrolisto. Li pensis, ke tio tute ne estas sablo kaj ordonis, ke la maljunulino saltu de sur la skotero, por ke oni ekzamenu la sakon. La maljunulino malplenigis la sakon kaj interne troviĝis nur sablo. Tre hontigita, li ordonis, ke la maljunulino iru for. Ŝi ekrajdis la skoteron kaj foriris kun la sako da sablo malantaŭe.
Sed la kontrolisto plu suspektis. Eble la maljunulino pasis unu tagon kun sablo, alian tagon kun kontrabandaĵo en tiu malbeninda sako. En la sekva tago, kiam ŝi preterpasis sur la skotero kun la sako malantaŭe, la kontrolisto denove haltigis ŝin. Li demandis, kion ŝi portas en la sako kaj ŝi respondis, ke tio estas, nu, sablo! La kontrolisto kontrolis kaj fakte estis tiel. Dum tuta monato la kontrolisto haltigis la maljunulinon kaj ĉiufoje ŝi portis en la sako sablon.
Tiam la kontrolisto senpacienciĝis:
- Vidu, avineto, mi estas dogankontrolisto de 40 jaroj. Mi eminente kompetentas pri kontrabandaj aferoj. Nenio forigas de mia kapo la ideon, ke vi estas kontrabandistino.
- Sed en la sako troviĝas nur sablo! - insistis la maljunulino. Kaj ŝi tuj veturigos la skoteron, kiam la kontrolisto proponis:
- Mi promesas, ke mi lasos vin antaŭeniri. Mi ne denuncos, mi ne kaptos, mi nenion raportos al iu ajn, sed vi diru al mi: kiun kontrabandaĵon vi ĉiutage portas ĉi tie?
- Ĉu vi promesas diskretecon? - la maljunulino demandis.
- Mi ĵuras - respondis la kontrolisto.
- Ĝi estas skotero.
Verkisto: Stanislaw Ponte Preta.
Esperantigis: Paulo S. Viana.
Brazilo. Novembro 2004.
PDF-Dosiero: 28 KBajtoj
Sergio Marcos Rangel Porto (pron. serĵjo markus ranĵel' porto) naskiĝis en Rio, je la 11-a de januaro 1923. Li vivis kiel plej tipa Ri-ano: sprita, iom skandalema, ruza, nekonvencia, ironia (eĉ sarkasma) kaj ĉiam tre bonhumora. Li loĝis en la monde fama kvartalo Kopacabana kaj tio sendube markis lian temperamenton pro konstanta ĉeesto de strando (kun belaj knabinoj), futbalo, varmo kaj suno.
En sia junaĝo li ekstudis arkitekturon sed ĝin forlasis por labori kiel bankoficisto. En 1951, li komencis verki tekstojn pri kinarto por ĵurnalo. Li amis kinon kaj ĵazon kaj eĉ verkis "Etan Historion pri Ĵazo", publikigitan de Ministerio de Edukado.
De tiam, li abunde verkis leĝerajn tekstojn kaj raportojn por ĵurnaloj kaj revuoj, tekstojn por kino, radiprogramojn, televidprogramojn, tradukojn de dramoj.
La kaŝnomon Stanislaw Ponte Preta (pron. stanislaŭ ponte preta) li kreis kun la celo komenti kaj moki la socion, la morojn, la kutimojn. Sub ĉi tiu kaŝnomo li publikigis sep kolektojn da leĝeraj tekstoj (en Brazilo nomataj "kronikoj"). En tiuj tekstoj ĉeestas homaj figuroj amuzaj, karikaturaj kaj patosaj: la populare saĝa virino, la distriĝemulo, la cinika mokemulo, la banalulo, kaj aliaj. Ankaŭ bonstilajn novelojn li publikigis.
Li mortis en sia amata Rio, je la 30-a de septembro 1968.