Afonso Henriques de Lima Barreto naskiĝis (1881) kaj mortis (1922) en Rio. Li estis ĵurnalisto, romanisto kaj aŭtoro de rakontoj kaj "kronikoj". Li estis mulato kaj pasigis la tutan vivon en malriĉeco, kvankam jam siatempe rekonata kiel talenta verkisto. Pro manko de rimedoj, li rezignis pri studoj pri inĝenierarto kaj sin dediĉis al ĵurnalismo. Li laboris kiel ŝtatoficisto kaj fariĝis tipa romanisto de Rio, ĉar li priskribis tie ajn vivon kaj morojn kun sagaco, ironio, eĉ sarkasmo. Li konstante kritikis la socian vivon kaj la sintenon de simplaj popolanoj, tiel ke liaj verkoj fariĝis akra dokumento pri tiu epoko.
Dufoje (1914 kaj 1918) li estis metita en frenezulejon. Lia verkstilo estas vigla kaj foje amara, kaj li preferis rekrei la parolturnojn de popolanoj ol sin teni al formala beletra eleganteco. Oni ofte komparas lian verkaron al tiu de Machado de Assis, sed verŝajne li mem ne ŝatus la komparon, pro sia natura ribelemo.
Lia plej konata romano titoliĝas "La Bedaŭrinda Fino de Policarpo Quaresma", kiu eĉ transformiĝis en filmon, sed plurajn aliajn, same valorajn, li verkis. La plimulto el tiuj publikiĝis post lia morto.
La rakonto "La Homo, Kiu Scipovis la Javan Lingvon" prezentas grandan kvanton da mokado al nia socio, kiu tre malfacile distingas aŭtentikan saĝon disde ĉarlatanado kaj trompado - kaj facile sin lasas gvidi de plej supraĵaj ŝajnoj. Oni ofte inkluzivas ĉi tiun rakonton en antologiojn de brazila literaturo.
Unu fojon, en konfitejo, mi rakontis al mia amiko Castro1 la trompojn, kiujn mi faris al konvinkiteco kaj al respektindeco, por povi vivi.
Iam, kiam mi estis en Manaus2, okazis eĉ, ke mi devis kaŝi la fakton, ke mi estas juristo, por atingi pli da fido flanke de klientoj, kiuj alkuris al mia sorĉista, divenista oficejo. Mi tion rakontis.
Mia amiko aŭdis min silente, al li plaĉis tiu mia speco de vivanta Gil Blas3, ĝis venis paŭzo en la babilado, kiam ni malplenigis la glasojn kaj li sencele komentis:
- Vi daŭre vivas amuzan vivon, Castelo4!
- Nur tiel eblas vivi... Unu sola okupiĝo: elhejmiĝo je certa horo, reenhejmiĝo je alia horo, jen tio enuigas, ĉu ne? Mi ne scias, kiel mi tion toleras, tie en la konsulejo!
- Oni enuiĝas; sed tio ne mirigas min. Mirigas min, ke vi travivis tiom da aventuroj ĉi tie, en ĉi tiu idiota, burokratia Brazilo.
- Nu! Ja ĉi tie, mia kara Castro, oni povas akiri al si belajn vivopaĝojn. Prezentu al vi, ke mi jam estis instruisto de la java lingvo!
- Kiam? Ĉi tie, post reveno de la konsulejo?
- Ne; antaŭe. Kaj cetere, oni nomumis min konsulo pro tio.
- Rakontu do la aferon. Ĉu vi plu bierumos?
- Jes.
Ni venigis unu plian botelon, plenigis la glasojn, kaj mi plu rakontis.
- Mi tiutempe ĵus alvenis al Rio kaj estis propradire en mizero. Mi sinsekve forkuris de pensiono al pensiono, ne sciante, kie kaj kiel gajni monon, kaj tiam mi legis en Ĵurnalo de Komerco la jenan anoncon:
"Oni bezonas instruiston de la java lingvo. Leteroj, k.t.p. ..."
Nu, mi diris al mi mem, jen estas laboro, kiu ne havos multe da konkurantoj; se mi ekkonus kvar vortojn, tiam mi min prezentus. Mi iris el la kafejo kaj paŝadis surstrate, ĉiam imagante, ke mi estas instruisto de la java lingvo, gajnas monon, veturas en tramoj kaj sen malagrablaj renkontiĝoj kun "kadavroj". Senkonscie mi iris al la Nacia Biblioteko. Mi ne ĝuste sciis, kiun libron mi petos; sed mi envenis, donis la ĉapelon al la pordisto, ricevis la enirbileton kaj supreniris. Sur la ŝtuparo, mi ekpensis peti Grande Encyclopédie5, literon J, por konsulti la artikolon pri Javo kaj java lingvo. Dirite, farite. Post kelkaj minutoj, mi eksciis, ke Javo estas granda insulo en la insularo Sonda, nederlanda kolonio, kaj ke la java lingvo estas aglutina, de la grupo malaja-polinezia kaj havas konsiderindan literaturon, skribatan per signoj devenintaj de la hinda alfabeto.
La Encyclopédie liveris al mi indikon de verkoj pri tiu malaja lingvo kaj mi ne hezitis konsulti unu el tiuj. Mi kopiis la alfabeton, ĝian figuran elparolon, kaj mi foriris. Mi paŝadis surstrate, sencele, maĉante litersonojn.
En mia kapo hieroglifoj dancadis; iam kaj iam mi konsultis miajn notojn; mi envenis en placojn kaj skribis tiujn figurojn sur sablo por bone konservi ilin en la memoro kaj kutimigi la manon ilin skribi. Vespere, kiam mi povis enveni hejmen nerimarkite, por eviti maldiskretajn demandojn de la zorganto, mi ankoraŭ plu englutadis mian malajan abocon, kaj tiel serioze mi prenis mian intencon, ke matene mi ĝin perfekte sciis.
Mi konvinkiĝis, ke tiu estas la plej facila lingvo en la mondo, kaj mi eliris; sed ne tiel frumatene, ke mi ne renkontus la zorganton pri la lupago de la ĉambroj:
- Sinjoro Castelo, kiam vi pagos vian ŝuldon?
Tiam mi respondis, kun plej ĉarma espero:
- Baldaŭ... Iom atendu... Paciencu... Mi estos dungita kiel instruisto de la java lingvo, kaj...
Tiam la homo interrompis min:
- Diable, kio estas tio, Sinjoro Castelo?
Al mi plaĉis la amuzaĵo kaj mi atakis lian patriotismon:
- Tio estas lingvo parolata tie, proksime al Timoro. Ĉu vi scias, kie?
Ho naiva animo! La homo forgesis mian ŝuldon kaj diris per tiu forta parolo de portugaloj:
- Miaflanke, mi ne bone scias; sed mi aŭdis, ke tio estas terpeco, kiun ni posedas, proksime al Makao. Kaj ĉu vi scias tion, sinjoro Castelo?
Entuziasma pro tiu konvena solvo al mi donita de la java lingvo, mi reserĉis la anoncon. Jen ĝi kuŝis. Mi esperplene decidis proponi min kiel instruiston de la oceania idiomo. Mi redaktis la respondon, iris al la Ĵurnalo kaj tie mi lasis la leteron. Poste, mi revenis al la biblioteko kaj plu studis la javan lingvon. Mi ne multe progresis en tiu tago, ĉu pro la supozo, ke la java alfabeto estas la sola scio necesa al instruisto de malaja lingvo, ĉu pro tio, ke mi pli enprofundiĝis en la bibliografion kaj literaturhistorion de la instruota idiomo.
Post du tagoj, mi ricevis leteron por paroli al doktoro Manuel Feliciano Soares Albernaz6, Barono de Jacuecanga7, ĉe Strato Grafo Bonfim8, la numeron mi ne ĝuste memoras. Necesas, ke vi komprenu, ke mi dume pli studis mian malajan lingvon, nome, tiun javan. Krom la alfabeto, mi eksciis la nomojn de iuj aŭtoroj, ankaŭ la manieron demandi kaj respondi - "kiel vi fartas?" - kaj du-tri gramatikajn regulojn, kaj kun tiu tuta scio dudek vortojn de la leksiko.
Vi ne kalkulas la grandajn malfacilaĵojn kontraŭ kiuj mi batalis, por akiri al mi la kvarcent rejsojn por vojaĝi! Estas pli facile - estu certa - lerni la javan... Mi iris piede. Mi alvenis ŝvitega; kaj per patrineca amemo maljunaj mangarboj, kiuj viciĝis laŭ aleo antaŭ la domo de la nobelo, min akceptis kaj rekomfortigis. En mia tuta vivo, tiu estis la sola momento, kiam mi iel sentis la simpation de la naturo...
Ĝi estis grandega domo, kiu ŝajnis senhoma; ĝi estis miszorgita, sed mi ne scias, kial mi pensis, ke en tia miszorgiĝo troviĝas pli da spito kaj vivlaciĝo ol propre da malriĉeco. Certe de jaroj oni ne farbis ĝin. La muroj senŝeliĝis kaj la randoj de la tegmento, konstruita per tiuj vitrecaj tegoloj de pasinta tempo, estis tie kaj tie senprotektaj, kiel kadukaj, miszorgitaj dentaroj.
Mi iom rigardis la ĝardenon kaj vidis la venĝeman energion, per kiu herbaĉoj forigis kaladiojn kaj begoniojn. Krotonoj tamen plu vivis kun sia malhelkolora foliaro. Mi frapis. Oni malfermis post iom longe. Fine, venis maljuna afrika negro, kies kotone blankaj barbo kaj hararo donis al lia mieno fortan impreson pri maljuneco, dolĉeco kaj sufero.
En la vizitĉambro staris galerio de portretoj: viciĝis arogantaj barbohavaj sinjoroj en kolumoj, en grandegaj oraj kadroj, kaj dolĉaj portretoj de sinjorinoj, kun surharaj rubandoj, kun grandaj ventumiloj, ŝajne emis ŝvebi en la aero, pufigitaj en rondaj balonroboj; sed, el tiuj antikvaĵoj, sur kiujn polvo almetis pli da antikvo kaj respekto, mi plej ŝatis belan kruĉegon el ĉina aŭ hinda porcelano, kiel oni kutime asertas. Tia pureco de fajenco, ties malfortikeco, la naiveco de la desegno kaj tiu senbrila heleco de lunlumo, ĉio sugestis al mi, ke tiun objekton elfaris infanaj manoj, en revado, por ĝuo de lacaj okuloj de seniluziaj maljunuloj...
Dum momento, mi atendis la domposedanton. Li iom malfruiĝis. Mi respektoplene vidis lin alveni, iom lama, kun kotona poŝtuko en la mano, gravaspekte prenanta la malnovmodan snuftabakon. Mi emis foriri. Eĉ se ne li estus la lernonto, estus tamen krimo mistifiki tiun grandaĝulon, kies maljuneco venigis al mia penso ion noblan, sanktan. Mi hezitis, sed mi restis.
- Mi estas la instruisto de la java lingvo, kiun vi laŭdire bezonas, mi komencis.
- Sidiĝu, respondis al mi la maljunulo. Ĉu vi naskiĝis ĉi tie, en Rio?
- Ne, mi naskiĝis en Canavieiras9.
- Kio? li diris. Parolu iom laŭte, mi estas surda.
- Mi naskiĝis en Canavieiras, en Bahia10, mi ripetis.
- Kie vi studis?
- En São Salvador11.
- Kaj kie vi lernis la javan lingvon? li demandis, kun tiu obstino propra al maljunuloj.
Mi ne atendis tiun demandon, sed mi tuj elpensis mensogon. Mi rakontis al li, ke mia patro estis javano. Kiel laboristo en komerca ŝipo, li alvenis al Bahia, fiksiĝis proksime al Canavieiras kiel fiŝkaptisto, edziĝis, prosperis kaj de li mi lernis la javan lingvon.
- Kaj ĉu li kredis? Kaj via korpaspekto? demandis mia amiko, kiu ĝis nun aŭdis min silente.
- Mi ja ne estas tre malsimila al javano. Ĉi tiuj miaj plataj, malmolaj, dikaj haroj kaj mia haŭto basané12 tute bone ŝajnigus min kiel mestizo... Vi bone scias, ke inter ni troviĝas ĉiuspecaj uloj: indianoj, malajoj, tahitianoj, malagasoj, tenerifanoj, eĉ gotoj. Tio estas miksaĵo de rasoj kaj tipoj, kiu enviigas la tutan mondon.
- Do, diris mia amiko, daŭrigu.
- La maljunulo, mi plu diris, aŭskultis nin atente, longe observis mian korpaspekton, ŝajne konsideris min fakte kiel idon de malajo kaj milde demandis al mi:
- Ĉu vi do akceptas instrui al mi la javan lingvon?
La respondo venis al mi pretervole: - Jes ja.
- Eble vi miras, aldonis la Barono de Jacuecanga, ke mi en ĉi tiu aĝo ankoraŭ emas lerni ion, sed...
- Mi devas ne miri. Oni vidas multajn tre fekundajn ekzemplojn...
- Kion mi volas, kara sinjoro...?
- Castelo, mi tuj diris.
- Mi volas, kara sinjoro Castelo, nur plenumi familian ĵuron. Eble vi ne scias, ke mi estas nepo de konsilanto Albernaz, tiu, kiu akompanis Petron I-an13, kiam ĉi tiu abdikis. Kiam li revenis de Londono, li alportis ĉi tien libron verkitan en stranga lingvo, kiun li tre estimis. Ĝin donis al li hindo aŭ siamano, en Londono, pro danko por servo farita de mia avo. Antaŭ ol morti, mia avo alvokis mian patron kaj diris al li: "Filo, jen mi havas ĉi tiun libron, skribitan en la java lingvo. Kiu ĝin donis al mi, tiu asertis, ke ĝi evitigas suferojn kaj feliĉigas ties posedanton. Mi ne estas tute certa. Ĉiuokaze, konservu ĝin; sed, se vi volas, ke plenumiĝu la sorto, kiun la orienta saĝulo destinis al mi, tiam komprenigu ĝin al via filo, por ke nia posteularo estu ĉiam feliĉa." Mia patro, plu diris la maljuna barono, ne tute kredis la aferon; tamen, li konservis la libron. Sojle de morto, li ĝin donis al mi kaj diris tion, kion li promesis al sia patro. Komence, mi apenaŭ atentis pri la afero de la libro. Mi ĝin flanken lasis kaj prizorgis mian vivon. Mi eĉ ĝin forgesis; sed de kelka tempo mi trapasis tiom da ĉagrenoj, tiom da malfeliĉaĵoj falis sur mian maljunecon, ke mi ekmemoris la familian talismanon. Mi devas legi ĝin, kompreni ĝin, por eviti, ke miaj lastaj tagoj antaŭanoncu katastrofon post mia morto; kaj por plenumi tion, evidente, mi devas kompreni la javan lingvon. Jen.
Li eksilentis, kaj mi rimarkis, ke la okuloj de la maljunulo malsekiĝis. Li diskrete viŝis la okulojn kaj demandis, ĉu mi emas vidi tiun libron. Mi respondis, ke jes. Li vokis serviston, faris al li indikojn kaj klarigis al mi, ke li perdis ĉiujn idojn, nevojn, kaj restis al li nur unu edzinigita filino, kies idaro tamen reduktiĝis al unu filo korpe malfortika kaj kun malfirma, malkonstanta sanstato.
Venis la libro. Ĝi estis malnova volumego, antikva presaĵo sur folioj duoble falditaj, lede bindita, presita je grandaj literoj, sur papero flaviĝinta kaj dika. Mankis al ĝi la prezentfolio, tial oni ne povis legi la daton de presado. Ĝi krome havis kelkajn paĝojn kun antaŭparolo en la angla lingvo, sur kiuj mi legis, ke temas pri la rakontoj de princo Kulanga, eminenta java verkisto.
Mi tuj informis tion al la maljuna barono, kaj ĉar li ne rimarkis, ke mi atingis tion per la angla lingvo, li alte ekkonsideris mian malajan scion. Mi plu foliumis la libregon, ŝajnigante, ke mi plene regas tian konfuzan lingvon, ĝis fine ni interkonsentis pri prezo kaj horoj, kaj mi prenis la kompromison, ke li legos tiun antikvaĵon post unu jaro.
Post nelonge, mi donis mian unuan lecionon, sed la maljunulo ne estis tiel diligenta kiel mi. Li ne sukcesis distingi kaj skribi eĉ kvar literojn. Nu, por atingi duonon de la alfabeto necesis unu monato, kaj Sinjoro Barono de Jacuecanga ne tre regis la aferon: li lernadis kaj mallernadis.
Liaj filino kaj bofilo (mi supozas, ke ili ĝis tiam nenion sciis pri la libro) venis por informiĝi pri la lernado de la maljunulo; ili ne interesiĝis. Ili amuziĝis pri la afero kaj konsideris ĝin kiel taŭgan distriĝon.
Sed kio miregigos vin, mia kara Castro, tio estas la admiro, kiun la bofilo eksentis pri la instruisto de la java lingvo. Kia unikaĵo! Li ne laciĝis ripetadi: "Tio estas mirindaĵo! Tiel juna! Se mi tion scipovus, ho! kie mi estus!"
La edzo de S-ino Maria da Glória14 (tiel nomiĝis la baronidino) estis supera juĝisto, potenca kaj influa homo; sed li ne hontis montri antaŭ ĉiuj sian admiron pri mia java lingvo. Aliflanke, la barono estis tre kontenta. Post du monatoj, li rezignis pri lernado kaj petis, ke mi traduku, en alternaj tagoj, po unu peco de la sorĉa libro. Sufiĉis al li kompreni ĝin, li diris al mi; nenio malhelpis, ke aliulo ĝin tradukus kaj li aŭdus.Tiel li evitis laciĝon de lernado kaj plenumis la taskon. Vi bone scias, ke ĝis hodiaŭ mi nenion scias pri la java lingvo, sed mi inventis iujn tre stultajn rakontojn kaj ŝutis ilin al la maljunulo kiel se ili apartenus al la kroniko. Kiel ĝue li aŭskultadis tiujn sensencaĵojn!...
Li staradis en ekstazo, kvazaŭ li aŭdadus parolojn de anĝelo, kaj mi kreskis antaŭ liaj okuloj!
Li igis min loĝi ĉe lia hejmo, li superŝutis min per donacoj, li pligrandigis mian salajron. Mi do vivadis regale.
Al tio multe kontribuis la fakto, ke li ricevis heredaĵon de forgesita parenco, kiu vivis en Portugalio. La bonkora maljunulo atribuis la aferon al mia java lingvo; kaj eĉ mi preskaŭ kredis tion.
Mi grade perdis la konsciencriproĉojn; sed ĉiuokaze mi ĉiam timis, ke aperos antaŭ mi iu homo, kiu scias la malajan lingvon. Kaj tiu mia timo estis granda, kiam la milda barono sendis min kun letero al Vicgrafo de Caruru15, por ke li enkonduku min en diplomation. Mi prezentis al li ĉiajn kontraŭdirojn: mia malbeleco, seneleganteco, mia orienteca aspekto. - "Tute ne! li respondis. Iru, knabo; vi scipovas la javan lingvon!" Mi iris. La vicgrafo sendis min al Sekretariejo de Eksterlandanoj, kune kun pluraj rekomendoj. Ĝi estis granda sukceso.
La direktoro vokis la sekciestrojn: "Vidu, jen homo, kiu scipovas la javan lingvon - kia geniulo!"
La sekciestroj kondukis min al oficistoj kaj skribistoj kaj unu el ĉi tiuj rigardis min kun malamo, pli ol envie aŭ admire. Kaj ĉiuj diris: "Do vi scias la javan? Ĉu ĝi estas malfacila? Neniu ĉi tie scias ĝin!"
Tiu skribisto, kiu malame rigardis min, tiam intervenis: "Estas vere, sed mi scipovas la havajan lingvon. Ĉu vi scias ĝin?" Mi diris, ke ne, kaj iris al la ministro.
La alta aŭtoritatulo stariĝis, metis la manojn al la koksoj, alĝustigis la nazpinĉan okulvitron kaj demandis: "Vi do scipovas la javan?" Mi respondis, ke jes; kaj je lia demando pri tio, kie mi lernis ĝin, mi rakontis la historion pri tiu java patro. "Nu, diris al mi la ministro, vi devas iri ne al diplomatio; via korpaspekto ne helpas... Oportuna estus konsulejo en Afriko aŭ Oceanio. Nun ankoraŭ ne ekzistas vako, sed mi faros reformon kaj vi eniros. De nun, tamen, vi restos ligita al mia ministerio kaj mi volas, ke en la proksima jaro vi vojaĝu al Balio, kie vi reprezentos Brazilon en Kongreso pri Lingvistiko. Studu, legu Hovelacque, MaxMüller16 kaj aliajn!"
Prezentu al vi, ke mi ĝis tiam nenion sciis pri la java lingvo, sed mi estis dungita kaj reprezentos Brazilon en kongreso de saĝuloj.
La maljuna barono mortis, transdonis la libron al sia bofilo, por ke ĉi tiu siavice venigu ĝin al la nepo, kiam la knabo atingos oportunan aĝon, kaj lasis al mi ion en la testamento.
Mi energie ekstudis malajo-polineziajn lingvojn; sed vane!
Taŭge manĝinte, taŭge vestite, taŭge dorminte, mi ne havis sufiĉan energion por enkapigi tiujn strangaĵojn. Mi aĉetis librojn, abonis revuojn: Revue Anthropologique et Linguistique, Proceedings of English-Oceanic Association, Archivo Glottologico Italiano17, la diablon, sed vane! Kaj mia famo kreskadis. Surstrate, informitaj homoj montris min kaj diris al aliaj: "Jen iras la ulo, kiu scipovas la javan lingvon." En librovendejoj, gramatikistoj konsultis min pri la uzado de pronomoj en tiu lingvo de Sonda-insuloj. Mi ricevadis leterojn de erudiciuloj el la internlando, ĵurnaloj menciadis mian scion kaj mi rifuzis aron da lernantoj emaj kompreni tiun javan lingvon. Je invito de la redaktoro, mi verkis por Ĵurnalo de Komerco kvarkolumnan artikolon pri antikva kaj moderna java literaturo...
- Kiel, se vi nenion sciis? la atenta Castro interrompis min.
- Tre simple: komence, mi priskribis la insulon Javo, kun helpo de vortaroj kaj de kelkaj libroj pri geografio, kaj poste mi faris abundajn citaĵojn.
- Kaj ĉu oni neniam dubis? ankoraŭ demandis mia amiko.
- Neniam. Tamen, unu fojon mi preskaŭ perdiĝis. La polico arestis ulon, mariston, bronzkoloran homtipon, kiu parolis nur strangan lingvon. Oni alvokis plurajn interpretistojn sed neniu komprenis lin. Ankaŭ mi estis vokita, kun ĉiuj respektoj, kiujn meritis mia saĝo, kompreneble. Mi prokrastis aliron, sed fine iris. La homo estis jam libera, danke al interveno de la nederlanda konsulo, ĉe kiu li sukcesis interkompreniĝon per seso da nederlandaj vortoj. Kaj tiu maristo estis javano - uf!
Fine, venis la tempo de la kongreso, kaj jen mi iris al Eŭropo. Kia ĝuo! Mi ĉeestis la malfermon kaj preparajn kunsidojn. Oni enskribis min en la fakon pri la tupia-gvarania lingvo kaj mi vojaĝis Parizon. Antaŭe mi tamen publikigis en Mesaĝiston el Balio mian portreton, kun biografiaj kaj bibliografiaj notoj. Post mia reveno, la prezidanto pardonpetis, ke li donis al mi tiun fakon; li ne konis miajn verkojn, kaj ĉar mi estas amerik-brazila, tial li supozis, ke al mi nature konvenas la fako pri la tupia-gvarania lingvo. Mi akceptis la eksplikojn kaj ĝis hodiaŭ mi ankoraŭ ne povis verki miajn tekstojn pri la java, por sendi al li, laŭ mia promeso.
Post la kongreso, mi publikigis resumojn de la artikolo de Mesaĝisto el Balio en Berlino, en Torino kaj Parizo, kie legantoj de miaj verkoj aranĝis al mi bankedon sub la prezido de senatano Gorot18. Tiu tuta amuzaĵo, inkluzive de la aranĝita bankedo, kostis al mi ĉirkaŭ dek mil frankojn, nome preskaŭ la tutan heredaĵon de la naiva kaj bonkora Barono de Jacuecanga.
Mi perdis nek mian tempon, nek mian monon. Mi fariĝis tutnacia gloraĵo kaj kiam mi elŝipiĝis ĉe haveno Pharoŭ19 mi ricevis aplaŭdegon de ĉiuj sociaj klasoj kaj la prezidanto de la respubliko, post kelkaj tagoj, invitis min tagmanĝi ĉe li.
Post ses monatoj, mi estis sendita kiel konsulo al Havano, kie mi pasigis ses jarojn kaj kien mi revenos, por perfektigi miajn studojn pri lingvoj malaja, melanezia kaj polinezia.
- Nekredeble, komentis Castro, prenante la bierglason.
- Vidu, se mi ne estus kontenta, ĉu vi scias kio mi fariĝus?
- Kio?
- Eminenta bakteriologo. Ĉu ni foriru?
- Ni foriru.
Verkisto: Lima Barreto.
Esperantigis: Paulo S. Viana.
Brazilo. Decembro 2003.
PDF-Dosiero: 166 KBajtoj