Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
4605 vizitantoj.

KKE » Por Infanoj » La Rateto, la Kato kaj la Koko

La Rateto, la Kato kaj la Koko

Matene, rateto eliris el la kavo unuan fojon. Li volis koni la mondon kaj ekrilati kun tiuj belaj aĵoj, pri kiuj parolis liaj amikoj.

Li miris pri la sunlumo, pri la verdaĵo de la arboj, pri la forfluado de la akvo, pri la domoj de la homoj. Kaj fine li eniris en korton de biendomo.

la_rateto_la_kato_kaj_la_koko_01b (4K)

- Jes, fakte! Tio estas interesa! - cerbumis la rateto.

Li observis ĉion zorgeme, flaresploris la grenejon de maizo kaj la stalon. Poste li vidis en la korto beston kun belaj haroj, dormanta trankvile sub la sunradioj.

Sen ajna timo, li alproksimiĝis kaj flaresploris la beston.


la_rateto_la_kato_kaj_la_koko_02b (4K)

Tuj aperis koko, kiu agitis la flugilojn kaj komencis kantadon.

La rateto preskaŭ mortis pro timo. Liaj haroj hirtiĝis tute kaj li ekkuris en la kaŝejon. Tie li rakontis al la panjo la aventurojn pri sia promeno:

- Mi vidis tre interesajn aĵojn - diris li. - Sed nenio impresis min tiom, kiom du bestoj, kiujn mi vidis en la korto: unu, kun molaj haroj kaj bonkora mieno, ensorĉis min tuj. Eble li estus unu el la bonaj amikoj de nia gento, kaj mi bedaŭris, ke li estas dormanta, kio malebligis al mi saluti lin. Pri la alia... - jen ankoraŭ batas mia koro! Li estas sovaĝa besto, kun flavaj plumoj, pika beko, ruĝa kresto. Li agitis la flugilojn kaj ekkriis ko-ke-ri-ko tiom laŭte, ke mi preskaŭ falis dorse. Mi kurege fuĝis pensante, ke eble tiu estas la famega kato, kiu faras tiel grandan detruon al nia popolo.

Panjo-ratino teruriĝis kaj diris:

- Kiom vi eraras, mia filo! La besto kun molaj haroj, kiu mienas kiel bonkora, estas, vere, la terura kato. La alia, kiu bruegas kaj ekteruras, kun sovaĝa rigardo kaj ruĝa kresto, tiu alia, fileto, estas la koko, birdo, kiu neniam faris malbonon al iu ajn. La ekstero trompas. Utiligu, do, tiun lecionon kaj sciu ke:

"Kiu vidas vizaĝon, ne vidas koron".

Verkis: Monteiro Lobato.
Tradukis: Djalma de Souza Lima
PDF-Dosiero: 109 KBajtoj

[Reveni]