Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35102 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Voĉoj de Afriko

Voĉoj de Afriko

Ho Di'! vi kial ne respondon donas?
En kiu mond', en kiu stelo dronas
kaj vin vualas vi?
Al vi mi vokis antaŭ du mil jaroj;
de tiam vane krias al stelaroj...
Vi, kie estas, Di'?...

Samkiel Prometeo katenita
en la dezerto al la ŝton' granita,
senfina mia puno!...
Sueza lando estas la kateno
kroĉanta la piedon - ho malbeno! -
Vulturo - arda suno...

De bedueno la ĉeval' malforta,
sub la skurĝado renversiĝas morta
en la sablaro flama.
Doloras, sangas mia dorso ŝvita,
pro la vipado de samum' ĵetita
de via brak' ĉiama.

Fratinoj miaj belas en feliĉo...
Azio dormas en volupta niĉo
de la harem' sultana.
Aŭ sur la dors' de blankaj elefantoj
sin lulas sub kovril' de brilantoj
ĉe plaĝo hindustana.

Por tend' ŝi havas himalajajn randojn...
Amema Ganga kisas ŝiajn strandojn
ĉe la koralaj rodoj.
Muson' trablovas landon de raĵao;
kaj dormas ŝi en temploj de Bramao,
- kolosaj ŝtonpagodoj...

Eŭropo estas ĉiam la plej glora!...
Virino nekonstanta kaj senkora,
reĝin' - korteganin'.
Marmoron skulptas - arte en Karara,
poete - kantas himnojn en Ferara,
de l'gloro la kulmin'!...

Ŝi ĉiam venkas en la finetapo...
Per krono jen, jen per frigia ĉapo
ŝi kapornamas sin.
La mondo, kiel frenezul' galanta,
marŝadas laŭ la paŝo deliranta
de l'granda mesalin'.


Sed mi, Sinjor'!... lasita en malĝojo
en mezo de dezertoj, for de l'vojo...
perdita vane paŝas!
Kaj miajn larmojn... trinkas sabloardo!
Ĝi eble... al indulga Dirigardo
la ploron mian kaŝas.

Neniu ombro en arbaro estas...
Por ŝirmi min neniu templo restas
sur monto, en ravin'...
Egiptajn piramidojn mi ascendas,
sed vane al ĉielo krie plendas:
"Sinjoro, ŝirmu min!..."

Profet' per cindro verton superŝutas;
per sablo mian kapon supersputas
sirok' kompatomanka...
Mi, kiam sub morttuk' sahara iras...
"Afrikon jen vualas", oni diras,
"burnuso ĝia blanka..."

Ne vidas ili, ke dezert' fariĝis
morttuko mia... ke silent' stariĝis
en mia brusto nur.
Sur tiu grund' apenaŭ kardodona
oscedas Sfinkso, la koloso ŝtona,
al la ĉiellazur'

Sur frakasitaj de kolonoj frisoj
en Teboj, gvate klinas sin ibisoj
al vasta horizonto...
sur kiu vagas blankaj karavanoj,
kameloj monotonaj kaj kaftanoj
el Efraima monto...


Ĉu ne sufiĉas, Dio, la doloro?!
Ĉu elĉerpiĝis ne en via koro
malamo kaj venĝemo?...
Mi, kion faris? kia krim' terura
estiĝis kaŭzo por ĉi pun' tortura,
por via glavopremo?!...


Okazis tuj post la diluv'... vagulo
descendis pala, tristo en okulo,
el la ankrej' de Noa...
Mi vokis la migranton en soleco:
"Ho Ĥam!... vi estos mia kara edzo...
- kaj mi por vi Eloa!..."

Post tiu tago vent' de malfeliĉo
tra miaj haroj blovas nun per kriĉo
la anatemon plagan.
La triboj vagas tra la sabla mondo,
Nomad' malsata, kiel vagabondo,
ĉevalon rajdas sagan.

El Egiptuj' mi vidis fuĝi studon...
popolon mian - malbenitan judon -
laŭ vojo iri fata...
idaron mian poste en angor'
per ungoj de Eŭrop' trenita for
- ĉasfalko senkompata!...

Sur krucon, Krist', vin oni vane ligis...
la sango mian frunton ne purigis
de pramakulo puna.
Ankoraŭ estas nun pro sort' fatala
idaro mia - brut' universala...
kaj mi - paŝtej' komuna...

La Nova Mond' nun suĉas sangon mian:
- Kondor' ŝangita en vulturon fian,
en sklavobirdon raban.
L'aliajn sekvis... la fratin' perfida,
samkiel de Jozef' fratar' insida,
la fraton vendis knaban.


Sufiĉas, Di'! el via brak' potenca
tra spac' ruliĝu gesto indulgenca
por krimo senkonscia!...
De du mil jaroj... mia plorsingulto...
tratranĉas infiniton... sen aŭskulto...
ho Di', Sinjoro mia!

Verko: Castro Alves.
Esperantigo: Leopoldo Knoedt.
Fonto: Castro Alves - Elektitaj Poemoj.

[Reveni]