Samkiel bird' revenas el ekzilo
Al la antikva nesto je la fin'
De longa vintro, stranga kor-inklin'
Min gvidis ĝis l' unua viv-ŝirmilo.
Eniris. Kaj fantomo, kun ĝentilo
(Laŭ ŝajn' fantom' de amo de patrin')
Min prenis per la mano, gvidis min
Je paŝ' post paŝo, daŭre, kun trankvilo.
Jen la salon'... Ha! Kiel mi memoras!
Ĉi tie, je la hor' de sun-subir'
Patrino kaj fratinoj... mi jam ploras...
Kaj tiel ankaŭ plorus ĉiu vir'...
Je ĉiu paŝo iluzi' angoras...
Je ĉiu paŝo gemas resopir'...
Aŭtoro: Luís Guimarães.
Esperantigo: Sylla Chaves. 1956.