I
Jen ni sur plena mar' ... en spac' freneze
lunklaro ludas - papili' orbrila -
ondegoj ĝin postkuras... laciĝante,
samkiel hord' infana maltrankvila.
Jen ni sur plena mar' ... el firmamento
la astroj saltas kiel ŝaum' el oro...
repagas mar' per brul' de fosforeskoj
- konstelacioj de fluaĵ'-trezoro.
Jen ni sur plena mar' ... du infinitoj
sin ĉirkaŭprenas streĉe kun anhelo...
sublimaj, oraj, bluaj, mildaj... Kiu
la ocean' kaj kiu la ĉielo?
Jen ni sur plena mar' ... ŝvelintaj veloj
per varmaj, de zefiro mara, frapoj,
de brig' surmara kuro estas kvazaŭ
tuŝeto de hirund' sur ondokapoj...
Devenon kaj fincelon, kiu scias,
de ŝipo travaganta senmezurojn?...
En ĉi Sahar' ĉevaloj polvon levas,
galopas, flugas, ne postlasas spurojn...
Feliĉa homo, kiu povas tiam
de jena bildo ĝui majestecon!...
malsupre - maron... supre - firmamenton...
kaj en ĉiel' kaj maro - la vastecon...
Ho, kian harmonion vent' alportas...
Muziko dolĉa sonas, malproksima!
Ho Di' ! sublima estas arda kanto,
sen cel' flosanta sur ondad' senlima!
Viroj de l' maro! Ho maristoj krudaj,
sunbruligitaj de la mondoj kvar!
Infanoj, kiujn lulis la tempesto
en la lulil' de ĉi profunda mar' !
Atendu kaj min lasu ĉi sovaĝan
liberan poezion trinki tute...
Orkestro - estas maromuĝ' ĉeprua
kaj vento tra ŝnurar' siblanta flute...
Vi, kial fuĝas tiel, bark' rapida?
Vi, kial fuĝas timan la poeton?...
Volonte sekvus mi disondon vian,
similas ĝi frenezan markometon...
Ho albatros'! Kondor' de l' oceano,
dormanta sur la gaza nubofloso,
la plumojn skuu, spacolevjatano!
Al mi flugilojn pruntu, albatroso!...
II
Por maristo ja ne gravas,
kie lia hejm' situas!...
ĉiun verskadenco ravas,
kiun mar' al li instruas!
Kantu! dia estas morto...
Lofe brig' sub ventoforto
glitas per rapid' delfena.
Flago sur postmast' hisita,
kun la ondo postlasita
flirtas, de sopiro plena.
De hispan' la kant' subluna,
traplektita per langvor' ,
memorigas pri sunbruna
andaluzanin' en flor'.
La italo kantas pri
la dormema Venezi'
- lando de perfid' kaj amo -
ĉe l' Vulkano, sur golfondo,
memorigas al la mondo
Tasostrofojn per deklamo.
Anglo - mara frida tipo,
kiun mar' denaske flankis -
(ĉar Anglujo estas ŝipo,
kiun Di' Kanale ankris),
kun fier' patrujon gloras,
dum pri Nelson li memoras
kaj pri Abukirrenkonto...
Kantas laurojn intajn, franco
- destinita al bonŝanco -
kaj la laŭrojn de l' estonto...
La helena maristaro,
kiun Ioni' akuŝis,
ĉi piratoj de la maro,
kiun jam Ulis' trapuŝis,
de Fidias la skulptitoj,
pri Homeraj ĝemaj mitoj
longe kantas sub lunhelo...
Ho, maristoj vi, tutmondaj!
trovas vi en maroj ondaj
melodiojn el ĉielo...
III
El vasta spac' descendu, ho oceankondoro!
Descendu pli kaj plie... nur via vidoboro
en brigon povas mergi dum tia fluga kuro...
Sed ve! mi kion vidas... kia amara sceno!
kia funebra kanto... kiom da abomeno!
kiaj figuroj tristaj!... kia, ho Di', teruro!
IV
Danteska bildo estas... la ferdeko
briligas tagon per ruĝega streko,
banante sin en sango.
Tintad' de ĉenoj... vipklakad' sonora...
amaso nokte nigra kaj horora
dum danc' de fifandango...
Patrinoj negraj ĉe la mamoj havas
infanojn magrajn, kies buŝojn lavas
patrina sangkaskado.
Knabinoj jen... sed nudaj, miroplenaj,
trenitaj de fantomokirl', ĉagrenaj,
en vana anhelado.
Orkestro ironie, akre blekas...
Serpento de l' freneza rondo strekas
spiralojn fantazie...
Se la oldul' anhelas... kaj glitfalas,
aŭdiĝas krioj... la rimeno knalas
kaj ili flugas plie...
De sama ĉen' kaptitaj en la maŝoj,
l' amas' malsata per ŝancelaj paŝoj
kun plor' kaj danc' rapidas...
Freneza unu, dua en kolero
deliras... brutigita de sufero,
alia kantas, ridas...
Komandas dume kapitan' manovron...
rigardas li ĉielon, puran kovron,
sternitan super maro.
Kaj diras inter densaj fumnebuloj:
"La vipon vigle svingu, ho ŝipuloj!
plu dancu la brutaro."
Orkestro ironie, akre blekas...
Serpento de l' freneza rondo strekas
spiralojn fantazie...
Kiel en sonĝ' danteska ombroj fluas...
malbenoj, krioj, veoj, preĝoj bruas,
Satano ridas fie!...
V
Ho Sinjor' de l' mizeruloj!
Diru ĉu frenez'... ĉu vero
estas tiom da hororo
fronte al ĉiela sfero...
Maro! kial via ondo
de l' mantelo de la mondo
ne forviŝas makularon!...
Astroj! Nokto! Tempestegoj!
Vi ruliĝu el vastegoj!
Uragan'! balau maron!
Kiuj estas ĉi povruloj,
ne trovante pli en vi
ol trankvilan ridon pleban,
- spron' por turmentistrabi' ? - ...
Kiuj estas? Se la stelo
mutas, se la ondakcelo
estas fuĝ' komplica, krima,
ĉe la nokta lumkonfuzo...
Vi ĝin diru, fera muzo!
liberega muz' sentima!
Jen la filoj de l' dezerto,
kie teron lum' saturas,
kie sur la kamp' kun lerto
trib' de nudaj viroj kuras.
Militistoj spitaj estas,
kiuj tigrojn lukte estras,
ĉe soleja ventozum' ...;
viroj simplaj, fortaj, bravaj...
estas nun mizeraj, sklavaj,
sen aer', sen prav', sen lum' ...
Kaj virinoj malbonsortaj...
kiel estis jam Hagar.
Soifegaj kaj malfortaj,
el forfor' devena ar' .
Sur la brakoj, filojn, ĉenojn
portas - en anim' malbenojn,
larmojn, galon en la koro.
De Hagar suferon sentas,
ke por Iŝmael prezentas,
eĉ ne lakton de la ploro...
Tie en la sabloj helaj,
sub la palmoj, en ravinoj,
lulis sin - infanoj belaj,
vivis - ĉarmaj junulinoj...
Preterpasas karavano...
Revas ili en kabano,
sub la noktvual' ... Hodiaŭ...
Ve! adiaŭ, dom' sur monto!...
Ve! adiaŭ, palm' ĉe fonto!...
Ve! adiaŭ, am' ... adiaŭ!...
Morgaŭ la sablar' senlima...
ocean' da polvo... sur
horizonto malproksima
nur dezert' ... dezerto nur...
kaj laciĝ' , soif' , malsato...
Cedas la mizervipato,
falas por ne plu kuniri!...
Vakas ero en la ĉeno,
sed sur sablo la hieno
trovas korpon por disŝiri.
Iam Sieraleono
sub de vasta tendo brilo,
venko, ĉaso al leono,
dorm' dormita kun trankvilo...
Nun la nigra hold' terura,
streta kaj infektmalpura,
kun la pest' por jaguaro...
Dormon tranĉas jen kaj jen
ŝiro de mortint' el ĉen' ,
ĝia ĵeto al la maro...
Iam pri liber' fieraj...
nur sufiĉis vol' por povo...
Kaj hodiaŭ... malliberaj!...
eĉ por mort' ... Maliceltrovo!
Ilin ligas sama ringo
- fata ferserpentostringo -
de l' sklaveco ĉirkaŭmano...
Forrabitaj al la morto,
dancfunebras la kohorto,
ĉe vipsono... Ho rikano!...
Ho Sinjor' de l' mizeruloj!
Diru ĉu delir'... ĉu vero
estas tiom da hororo
fronte al ĉiela sfero...
Maro! kial via ondo
de l' mantelo de la mondo
ne forviŝas makularon? ...
Astroj! Nokto! Tempestegoj!
vi ruliĝu el vastegoj!
Uragan' ! balau maron! ...
VI
Popol' ekzistas, kiu flagon donas
por kovri tiom da fiaĵ' perfida!...
En tiu fest' ĝi ŝanĝon ne oponas
al bakantinmantel' malpura, frida! ...
Ho Dio! Dio! kies flago kronas
senhonte topon en diboĉ' senbrida?...
Silento! Muz' ! vi larmojn tiom havu,
por ke la flag' en via plor' sin lavu...
Orverda flag' de mia hejma tero,
kiun flirtigas kis' de vent' brazila,
standard' promesojn diajn de l' espero
interplektanta kun sunlumo brila...
Vi, kiun post milito de Libero
herooj hisis sur la tub' fusila,
prefere estus vi ĉifon' batala,
ol de popolo mortotuk' fatala! ...
Kruela fat' premanta sur mensfondo!...
Detruas nun malpura brigferdek'
ĉizitan vojon de Kolumb' sur ondo,
sur profundaĵo kvazaŭ paca strek' ! ...
... Fiaĵo troa! ... El etera mondo
de l' Nova Kontinent' herooj, ek!
Andrad'! ĉi flagon el aer' ekstermu!...
Kolumb'! de via mar' la pordon fermu! ...
Verko: Castro Alves.
Esperantigo: Leopoldo Knoedt.
Fonto: Castro Alves - Elektitaj Poemoj.