Pli facile por mi estas etendi la manojn ĝisĉiele
kaj pluki stelon
ol tuŝi vin karese
kaj senti la brilon de viaj okuloj en miaj.
Pli facile por vi estas plonĝi en la maran malhelon
kaj el ostro forpreni nigran perlon
ol meti en mian bruston, esperon
kaj en mian fringon ringon.
Ne plu interesas al mi
astroj
aŭ ringoj
aŭ perloj
aŭ vi.
Mi elfosis perditajn revojn,
kolektis maltrankvilojn,
kunigis dispecigitajn erojn de memoro muta
kaj ĉion ŝanĝis en versojn.
Mi kantos ĝis la fino.
Aŭtorino: Neide Barros Rêgo.