Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
35101 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Soneto

Soneto

Labonon, patron de Rakel', Jakobo,
Kiel paŝtisto servis dum sep jaroj
Tamen la patron li ne servis, servis
Rakelon, ĉar li volis ŝin atingi.

La tagojn, esperante solan tagon,
Pasigis li kontenta ŝi rigardi;
Tamen la patr' al li ruze prezentis
Anstataŭe Rakel' ŝian fratinon.

Sed ĉar li vidis, ke per vola trompo
Oni la paŝistinon al li neis
Kiel se vere li ne ŝin meritus,

Nove sep jarojn li servante diris:
"Mi servus plu, se estus ne la viv'
Tiel malgranda por grandega amo."

Aŭtoro: Luiz de Camões.
Esperantigo: Daltro Santos.
(El "Brazila Esperantisto" no 6, Septembro 1907, paĝo 148).

[Reveni]