Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
4605 vizitantoj.

KKE » Poeziaĵoj » Reveno Hejmen.

Reveno Hejmen

Ve! De kiel longe mi malgaje foras
El la kara hejmo tra la mond' sen fin'?
Dudek jaroj? Tridek? Mi ne plu memoras...
Mia vartistin' maljuna, mi reploras...
Kantu rekantaĵojn por konsoli min.

Iris mi tra l' mondo, iris tra la vivo...
Nur suferojn, trompojn trovis ĉi anim',
Tiu ĉi animo plena je naivo!
Mia vartistino, cia voĉo-drivo
Kantu rekantaĵojn por dormigi min.

Mia kor' rompiĝis, iĝis tre amara:
Vidu ĉi okulojn, mia vartistin'!
Mi prefere restus en la nesto kara,
Dum min nutris cia lakto malavara...
Kantu rekantaĵojn por luladi min!

Perlojn de stelaro, lunajn gemojn foje
En la neston mian metis bona Di'.
Ĉion ili rabis (vidu nun!) survoje...
Mia vartistino, sekvas mi malĝoje...
Kantu rekantaĵojn, por ke ploru mi.

Kiel antaŭ longe, mi refoje nestas
(preskaŭ morta nun) en cia kara sin'!
Cia knabo nune tre malsama estas!
Mia vartistino, jam nenio restas!
Kantu rekantaĵojn por revigi min.

Pace... cia kanto pace min karesu...
Tre malgaje, kiel tiu mar' sen lim'...
Kantu rekantaĵojn, por ke mi sukcesu,
Ke l' animo dormu, ke suferoj ĉesu,
Kiam Morto baldaŭ venos serĉi min!

Aŭtoro: Guerra Junqueiro.
Esperantigo: Sylla Chaves. 1956.

[Reveni]