Antaŭ nelonge mi prelegis pri la temo "Por kio taŭgas poezio?" Mi ilustris tiun aserton per poemoj. Inter ili estis la belega poemo de Eŭgeno Miĥalski: "Paraleloj".
Li ĝin verkis en la urbo Saratov, la 15 de aŭgusto 1918. Antaŭ la apero de la esperantaj verkistoj, kiuj malamas la prefikson "MAL", kaj tial klopodas enkonduki en Esperanton plurajn dekojn da neologismoj por ilin anstataŭi.
Miĥalski pruvis ke Esperanto ne bezonas tiun danĝeran lavangon da neologismoj, ĉar la klasika Esperanto jam havas multajn rimedojn por ke tiu prefikso aperu en niaj verkoj ŝpare kaj bele. Sufiĉas, ke la verkisto respektu la lingvon de Zamenhof kaj havu talenton por ĵongli pri siaj vortoj, kiel fari Miĥalski. Jen Paraleloj:
Novo - malnovo,
eterno - momento,
potenco - senpovo,
feliĉo - turmento.
Edeno - infero,
kompato - kruelo,
beato - sufero,
mildeco - ribelo.
Revado - konfeso,
timemo - arogo,
memoro - forgeso,
vereco - mensogo.
Amemo - pasio,
hontemo - senĝeno,
tuteco - nenio,
libero - kateno.
Kareso - insulto,
konfido - ĵaluzo,
konstanto - adulto,
sincero - amuzo.
Adoro - malamo,
promeso - ĵurrompo,
trankvilo - ekflamo,
fidelo - fi-trompo.
Trotakso - banalo,
diigo - profano,
vizio - realo,
anĝelo - satano.
Modero - senbrido,
tolero - postulo,
kolombo - aspido,
sindono - spekulo.
Naturo - komerco,
pureco - malĉasto,
malsperto - ekzerco,
similo - kontrasto.
Ekflugo kaj falo,
heroo kaj vermo,
espero - fatalo,
naskiĝo - ekstermo.
Jen estas varioj de l' amo - burlesko kaj dramo!
Aŭtoro: Eŭgeno Miĥalski. 1918.